[Temo-01] Mallongaj Babiladoj el Tuta Mondo.
1. Ni atendas mesaghojn de nevidpovaj esperantistoj kaj helpantoj.
2. Prezentu vian opinion pri Esperantujo per malpli ol 100 vortoj.
3. Viaj opinioj aperas law la vico de A B C de landnomo.
4. Ni rekomendas vin alighi al brajlula reto " ".
Japanio:
S-ro HAShi (2003, oktobro). Mi atendas diversajn informojn, impresojn kaj opiniojn de nevidpovaj esperantistoj kaj helpantaj aw subtenantaj. Ni deziras brajle trduki multajn bildlibrojn kies mallongaj frazoj kaj simplaj vortoj estas sufichaj por la lernado de komencantoj de nevidpovaj esperantistoj.
Makedonio:
S-ro V G (2003, marto). Niaj geamikoj nevidpovaj serchas lernolibrojn kaj aliajn lerno-helpilojn por nevidpovuloj, char en Makedonio ne ekzistas specialaj lerno-helpiloj kaj aliaj esperantajhoj por nevidpovaj esperantistoj.
Rusio:
S-ro A M (2003, marto). Multaj Esperanto-libroj jam estas brajligitaj, kaj neniu mal-permesas brajligi la pluajn. Ankaw por la libro-intershangho ne ekzistas baroj. Brajlajn pakajhojn tute senpage oni povas sendi al iu ajn lando. Unu grava mal-oportunajho tamen ekzistas; brajlaj libroj okupas multe da spaco, kaj ne multaj personoj disponas vastajn loghejojn por havi hejmajn biblioteketojn. Plej ofte ni uzas servojn de la publikaj bibliotekoj. Do, eldon-kvanto de brajlaj libroj ne povas esti granda.
Fino de tiu chi paĝo.