top of page

[Temo-08] Kontaktoj kun Aktivuloj.

1. Vi povas kontakti kun membroj kaj helpantoj aw subtenantoj.
2. Por nia alvoko kaj anonco ni uzas la informan gazeton "NUN".
3. Subaj raportoj estas specimenaj informoj dum mia laboro.

1. Mi sendis anonceton al NUN (2003, januaro, 11).

(SENDU informojn de nevidpovaj esperantistoj en via lando).

Mi, HASHIGUCHI Shigejuki en Japanio, helpas nevidpovajn esperantistojn

en nia distrikto Kjuushuu (Kjushu).

Ili deziras scii multajn informojn pri nevidpovuloj en aliaj landoj. Mi atendas viajn kontaktojn.

2. Mi sendis grandan peton al vi pri nova softvaro (2003, februaro, 25).

Hodiaw mi havas grandan peton al vi pri nova softvaro kiun mia estimata s-ro JAMANO Toshio (YAMANO Toshio) faris por nevidpovuloj kaj komencantoj akordite de mia forta deziro.

Tiu chi softvaro funkcias por vochlegi Esperantajn tekstojn.

En la tuta mondo oni kutime uzas fame konatan voch-sintezilon "Jhouzu" (JAWS) por la celo (komputila voch-legado), tiel mi awdis.

Kompare kun "Jhouzu" (JAWS) nia softvaro "ESPTAPI" estas bonega, tiel mi kredas. Ni komencis provuzadon kun kelkaj helpontoj. Mi elektis vin.

Se via komputila linio estas la speco de DIGITALO, ne Analogo, mi petas vin provu uzante tiun chi leteron.

Se via komputila linio estas analogo, chirkaw 60 minutojn bezonos por la elshuto "angle; download".

Unue vi devas atente legi la klarigon sur Hejmpagho.

Poste kelkajn punktojn vi devus kopii sur paperon por via memoro, jen estas mia konsilo. DO, mi elkore atendas vian sukceson kaj impreson pri "ESPTAPI".

3. Danke mi respondis al s-ro (Nguyen Xuan Thu) (2003, aprilo, 26).

TRE, TRE atenditan respondon mi ghojege ricevis de vi kun detala raporto de la funkciado de nia softvaro "ESPTAPI". KORAN DANKON ! Vi ja estas la unua raportinto pri la SUKCESO. Mi transsendas vian raporton al la kreinto de tiun chi softvaro, S-ro JAMANO Toshio (YAMANO Toshio), char li jam faris plibonan version per Japana lingvo. ATENDU unu aw du monatojn, ni petas. Nova versio jam funkcias shanghi la rapidecon de legado, sed bedawrinde ankoraw ne povas elekti inan vochon aw viran.

Restas unu probremo sur nia programo. Mankas al ni multe da prov-kurado sur la komputilo de nevidpovuloj, tial ne atendita problemo ekzitus aw ne. Mi kaj s-ro JAMANO ne estas nevidpovuloj, sekve estas tre atendata la raportoj de nevidpovuloj en Japanio, char se eraro aperus, ni tuj solvos la problemon. Ghis la reraporto kaj sciigo de la nova versio de "ESPTAPI" al vi. Elkore dankas vian kunlaboron. HASHIGUCHI Shigejuki.

4. Mi ricevis raporton de s-ro B A el Serba Respubliko (2003, majo, 6).

Hodiaw mi instalis kaj uzis novan sintezilon por Esperanto-lingvo. Chi momente mi volas diri ke nova sintezilo estas uzebla. Ghi estas ghis nun la plej bona sintezilo por Esperanto-lingvo kiu laboras sub Vindozo ("Windows").

Prononco ne estas tute bona speciale temas pri akcento de la vortoj. Char mia gepatra lingvo "Serba Lingvo" estas simila kiel Esperanto mi bone komprenas ghin.

(Poste li repreparis kurigi softvaron ESPTAPI, char iom mankis al lia procedo.)

5. Mi ricevis raporton de s-ino I U el Usono (2003, majo, 6).

Kiel mi jam eksplikis al vi, mi trovas tre malfacila legi Esperanton uzante Anglan. Pro tio mi ne respondas ofte al vi. Mi uzas Jaws-n, kiu estas programo, ghi ne estas sintezilo. La vocho eliras el la paroliloj. Mi ne uzas sintezilon. Mi interesighas pri la programo kiu legas Esperante.

6. Mi sendis petleteron al 6 alilandanoj pri mia hejmpagho (2003,junio,22).

Estimataj amikoj, samideanoj, kunlaborantoj kaj gvidantoj : Mi, HASHIGUCHI Shigejuki el Japanio, salutas vin. Kaj mi sendas al vi mian novan peton pri hejmpagho "Blindula Mondo", kiu celas intershanghi diversajn informojn inter vidhandikapaj esperantistoj kaj helpantoj aw subtenantoj.

Mi ne uzis bildojn kaj sonon en mia hejmpagho, tial unue vi klaku tutajn temojn, kaj poste senkonekte vi povas legi tutan enhavon.

La datumoj de la hejmpagho konsistas el viaj leteroj kaj respondoj al mi dum chi laboro.

Alie mi mem preparis informojn pri blindula lernejo kaj brajlaj bibliotekoj kaj trejnejoj.

Jam vi scias la naskighon de la vochsinteza softvaro ESPTAPI, poste jam du esperantistoj (en Vjetnamio kaj Francio) raportis la sukceson de prov-uzo.

Jen estas mia granda peto :

Komence mi publikas al vi nur 6 temojn el 24, kaj poste la tuton. Kompreneble mi elkore bonvenigas ech viajn kritikojn pri miaj multaj eraroj ktp.

Mi petas vin sendi al mi viajn krudajn impresojn aw opiniojn.

1. Chu tiu chi hejmpagho havas meriton por nevidpovaj esperantistoj ?

2. Chu vi pensas ke nevidpovaj esperantistoj senprobleme povos viziti tiun chi hejmpaghon ? Ricevitaj raportoj de vi trovighos en la temo "raporto".

Se vi trovus la meriton en "Blindula Mondo", mi proponos ghin al LIBE. Elkore atendante raportojn kaj informojn el la tuta mondo, antawdankas. La proponinto kaj aranghanto : HASHIGUCHI Shigejuki.

TTT-ejo de Brajlula Mondo : [2-a versio] (2003,junio,22):

http://homepage2.nifty.com/Sougou-edk/NUNBhpnew/NUNBbazo.html

[ ATENTU. ] Ne transsendu chi TTT-ejon al viaj geamikoj, char nuntempe mi ankoraw provas kaj preparas ghin.

7. Mi sendis petleteron al 6 nevidpovuloj pri mia hejmpagho (2003,julio,18).

PARDONON, per BCC mi sendas tiun chi leteron al 6 alilandanoj. Antaw unu monato petleteron mi sendis al vidpovaj esperantistoj kiuj kontaktis min responde al mia alvoko sur informa gazeto NUN. Mi sendas saman mesaghon pri mia hejmpagho specimena al vi chiuj nevidpovaj esperantistoj kiuj kontaktis min.

La enhavo estas sama al la pet-letero por vidpovaj esperantistoj de la letero (2003, junio, 22).

Fino de tiu chi paĝo.
bottom of page