[Temo-09] Legolibroj Laste Brajligitaj.
1. Ni kutimigas nevidpovajn esperantistojn legi Esperantajn librojn.
2. Ni prezentas unu paghon permesite de la verkinto aw la eldonejo.
3. Ni prezentas antawparolon aw postparolon aw mesaghon de verkinto.
Lingvaj Respondoj, Konsiloj kaj Opinioj pri Esperanto.
Verkinto = Ludovik Lazarus Zamenhof. Kompilinto = G. Waringhien.
Eldonejo = Esperantaj Francaj Eldonoj. Eldondato = 1962 (6a). Paghoj = 130. Grandeco = V 200mm x H 132mm. Brajligo = Baldaw aperos.
1. Antawparolo (Pagho 8 kaj 9).
Mi principe reproduktis la tekston de A kaj B, char ili estis, law chia vershajno, kontrolitaj de Zamenhof; la pecojn aldonitajn en D kaj E kaj la novajn, kiujn mi enkondukis, mi ----- kontrolis che la originalo, aw, kiam tio estis neebla (ekzemple pri la leteroj al Cart), che la (( Originala Verkaro )) de J Dietterle.
La simplajn kaj evidentajn preserarojn mi ne konsideris nek la majusklan skribadon de (( Vi )) en la Respondoj de la unua periodo. La titolojn, kiuj grandaparte estis la faro de la diversaj eldonistoj, mi shanghis chiufoje, kiam ili estis ne sufiche ghustaj aw precizaj:
al ili ne devas do esti atribuita zamenhofeco. Al tiuj dokumentoj mi almetis la referencojn de origino [klarigo 1] kaj de dato, kaj du specojn de notoj :
(1) la notoj signitaj per cirkleto(j) liveras la tekston de la originalo en chiu loko, kie ghi estis poste korektita en la eldonoj :
(2) la notoj signitaj per cifero estas miaj klarigoj aw lingvaj aw historiaj. (La klarigaj steletoj montras notojn de Zamenhof mem). Fine por evitigi al tro rapidemaj legantoj konfuzi la proprajn tekstojn de Zamenhof kun tekstoj de aliaj awtoroj pri zamenhofaj opinioj, chi tiujn lastajn mi presis per kursivaj literoj.
La chi-supre difinitajn respondojn pri dubaj punktoj de la lingvo Zamenhof donis preskaw dum sia tuta vivo de esperantisto, praktike dum 25 jaroj; kaj char mi penis kolekti ilin chiujn, en kiu ajn tempo ili estis faritaj, mi permesas al mi atentigi la uzontojn, ke por ties ghusta interpretado ne estos superflua ia sento pri la historia relativeco.
Inter tiuj konsultoj aw konsiloj estus bone fari unuan distingon : kelkajn Zamenhof donis en privataj leteroj, ceterajn li publikigis en gazetoj. Tiuj du specoj ne havas por la observanto la saman valoron :
la peza shargho de tro abunda korespondado, kutime skribita profunde en la noktaj horoj, faris, ke la unuaspecaj ofte akceptas formon mallongan, ech sennuancan :
ilin oni devos klarigi kaj taksi per komparo kun la efektiva uzado de Zamenhof.
-----------
[klarigo 1] Oni komprenu la tieajn mallongigojn : L.R., L.Z., O.G., O.V. kiel respektive : (( La Revuo )), (( Leteroj de Zamenhof )) unua aw dua volumo,
(( Oficiala Gazeto Esperantista )) kaj (( Originala Verkaro )) ;
la mallongigoj (( Let. )) kaj (( Pk. )) por (( Letero )) kaj (( Posht-karto )) estas kutimaj.
2. N-ro 43 Pri Varti (Pagho 25).
La vortojn (( varti )) kaj (( flegi )) mi komprenas en la sekvanta senco :
varti egale zorgi pri iu en la senco de servado (por mono); ekzemple, mi estas malsana kaj ne havas familion aw amikon, tial mi pagas al ia fremda psrsono, por ke li vartu min en mia malsano;
flegi egale zorgi pri iu el amo, aw en maniero pli morala; ekzemple infanistino vartas infanon, patrino fiegas lin. Mia edzino chiam min flegas, sed kiam mi estas tre malsana, tiam oni prenas por mi vartanton.
[ indikis ] : Letero al Nyle'n (21, aprilo, 1896), el (( La Espero )), 1960.
3. N-ro 44 Flegi (Pagho 25).
La esprimon vidighi anstataw elrigardi mi trovas tute bona. Mi esperas, ke iom post iom chiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen law mia opinio ni devas fari tian anstatawigadon nur en tia okazo, se ni povas tion chi fari tute oportune ; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio chi ne devas nin chagreni, kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel (( esperantismo ))), se ghi nur estos komune akceptata.
La vorto vidighi estas bona kaj tial ghi tre oportune povas esti uzata anstataw elrigardi, kaj baldaw tute elpushi tiun chi lastan, se ghi plachas al la esperantistoj
[klarogo 1] (char absolute logika ghi ankaw ne estas).
[ indikis ] : Letero al Couturat, Lingvo Internacia, 1905, pagho 545.
----------
[klarigo 1] Sed al Zamenhof kaj al la esperantistoj poste pli plachis la neologismo (( aspekti )).
50 Fabloj de Ezopo.
Tradukinto = NAKAGAKI Kojhirow (Nakagaki-Kojhiro).
Eldoninto = TAKEUCHI Joshikazu (TAKEUTI Yosikazu).
Eldonejo = Japana Esperanta Librokooperativo.
Eldondato = 1954-05-03 (1a), 1973-08-15(3a).
Paghoj = 36.
Grandeco = V 182mm x H 128mm. Brajligo : Finis.
1. [ Pagho 28 ] ROCESO INTER HUNDO KAJ SHAFO.
Hundo procesis kontraw shafo pro pruntita mono. Lupo farighis jughisto, kaj vulpo kaj vulturo estis atestantoj. Mankis esploro de I' afero, la verdikto estis tuj dirita, (tio estas) la hundo gajnis kaj la shafo devis pagi la shuldon, koston de l' proceso, rekompencon al la atestantoj, kaj chion per sia propra korpo.
2. [ Pagho 28 ] VULPO KAJ KOKO.
Unu matenon vulpo enshtelighis korton de farmisto kaj trafis la kaptilon, kiun la farmisto estis aranghinta. Ekawdinte la bruon, koko venis kun scivolo. Ha, bonan matenon, kara koko! Estas bona okazo, ke vi venis. Vere, preterirante la korton, mi ekawdis vian kiel kutime viglan kokerikon, volis saluti vin kaj eniris en la korton.
Jen kio al mi okazis, mi estas tute surprizita. Estu bona kompati min kaj alportu al mi ian bastonon, char mi elfosos per ghi la kaptilon kaj liberighos, kore mi petas!
La koko iris returnen kaj baldaw revenis kun baston, sed la bastono estis tre granda kaj krome ghin portis la farmisto.
Tiu chi tuj liberigis per unu bato la vulpon de la vivo. ( finis. )
Ekzercoj de L. L. Zamenhof.
Verkinto = Ludovik Lazarus Zamenhof.
Eldoninto = MIJAMOTO (MIYAMOTO) Masao.
Eldonejo = Japana Esperanta Librokooperativo.
Eldondato = 1959-06-20 (1a),1966-05-01(3a).
Paghoj = 32.
Grandeco = V 180mm x H 128mm.
Brajligo = Nemu-no-kai (Hukuoka-ken, Japanio), 2003.
[ Pagho 3 ] N-ro 4.
La patro estas bona. Jen kushas la chapelo de la patro.
Diru al la patro, ke mi estas diligenta.
Mi amas la patron. Venu kune kun la patro.
La filo staras apud la patro.
La mano de Johano estas pura.
Mi konas Johanon. Ludoviko, donu al mi panon.
Mi manghas per la busho kaj flaras per la nazo.
Antaw la domo staras arbo.
La patro estas en la chambo.
[ Pagho 3 ] N-ro 5.
La birdoj flugas.
La kanto de la birdoj estas agrabla.
Donu al la birdoj akvon, char ili volas trinki.
La knabo forpelis la birdojn.
Ni vidas per la okuloj kaj awdas per la oreloj.
Bonaj infanoj lernas diligente.
Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.
De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon.
Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo.
Mi legas libron.
La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.
Barbro kaj Eriko.
Verkinto = Alois Schneider - Magda Carlson.
Tradukinto = Alois Schneider (awstraliano), Magdo Carlson (svedano).
Eldonejo = Japana Esperanta Librokooperativo.
Eldondato = 1933, 1-a eldono.
Paghoj = 40.
Grandeco = V 202mm x H 135mm.
Brajligo = Nemu-no-kai (Hukuma-machi), 2002.
Al la leganto.
Libreto iras en la mondon, geamikojn serchante, homojn, kun kiuj nin ligas la sama lingvo kara, la sama ideo, la sama kredo al la estonteco. Nenio estas pli efika por estigi bonajn rilatojn inter la homoj kaj nenio montras pli bone la grandan signifon de Esperanto ol korespondado.
Per ghi la mondo sin malfermas al ni; en oriento kaj okcidento, en nordo kaj sudo vivas gefratoj, kiuj ghojas, malghojas, esperas, revas kiel ni, en kies brusto same batas koroj, kiuj sopiras felichon. En nia libreto babilas Eriko, awstra junulo, kaj Barbro, 19 -jara sveda knabino, kiuj rakontas pri kutimoj kaj moroj de siaj landoj.
Charma valo de Alpoj kaj fabelricha nordlandregiono, plena de arbaroj kaj lagoj, vivigas en nia imago; jen nia rigardo vagas tra vasta varia pejzagho de alta montego en Awstrujo, jen ni entuziasme ghuas, en la regiono de la nordpolusa cirklo, la noktomezan sunon aw la mirbelan nordlumon.
La simpla lingvo de la leteroj ebligas, ke la libreto povos servi ankaw en kursoj por komencantoj: Leteroj plej rapide enkondukas en la plenan vivon de la lingvo; en ili ni trovas vortojn, parolturnojn kaj frazojn, kiujn ni awdas kaj uzas chiam denove.
Tiel la leteroj espereble povas pligrandigi la tuj uzeblan vortotrezoron de la gekursanoj. Dankegon al mia malproksima sveda kunlaborantino, kiu ne nur prilaboris la leterojn de Barbro, sed ankaw estis fidela konsilantino dum la tuta laboro.
Koran dankon ankaw al la du samideanoj, kiuj afable reviziis la manuskripton: al la rektoro de Sveda Esperanto-Instituto, s-ro liceestro Sam Jansson, kaj al sinjoro doktoro Otto Simon, membro de la awstra shtata Esperanto-ekzamenkomisiono. La libreto servu al nia afero; ghi alportu utilon kaj ghojon al nia geamikaro, tio estas mia plej granda deziro. Hohenberg, en la Junio de 1933a. Alois Schneider.
[ Pagho 31 ].
Hohenberg, la 5 -an de Majo, 1933. Fratineto tre kara, jes, ni volas esti tre bonaj gefratoj, gefratoj, disigitaj de pli ol mil kilometroj, sed ligitaj per niaj leteroj, per niaj pensoj kaj koroj. Ni volas konfidi al ni chiun malghojon kaj ghojon - ni volas kune ghoji, reciproke konsoli. Estas strange, kiel niaj sortoj similas. Mi rememoras belan majotagon antaw tri jaroj, tiel belegan, tiel ridantan kiel la hodiawa. Arboj floris, mil floroj ornamis herbejojn, arbarojn, birdoj kantis ghojege. La suno lumis el helblua chielo, ridante, varmigante la teron, kun chio kio ghermas, odoras kaj revas. Fratino Lenjo festis sian edzinighon. Multaj gastoj estis venintaj, karavano movighis al nia preghejo. Lenjo estis dudekjara, en floranta beleco, en felicho ridetanta. Ghojpafoj eksonis, oni manghis kaj trinkis, shercis, ridis, ludis, kantis kaj dancis - festis tagon kaj nokton. Kelkajn monatojn poste Lenjo vizitis nin - shi estis pala kaj ne plu felicha. Shia edzo estis drinkulo. Kaj denove Majo, denove felichego en la naturo. Denove movighis karavano al la preghejo. Lenjo estis en cherko. La suno brilis sur nian tombejon, sur cherkon en tombo - plorghemoj, malespero - adiawvortoj, plenmano da tero kiel lasta saluto. (Awstra kutimo.) Mi ne povas plue rakonti. Mi dankas pro via belega letero, en kiu vi priskribis interese kaj charme svedajn kutimojn. Mi dankas pro la bela, gaja poezio. Restu mia fidela fratino! Eriko. [ dawrigota ].