top of page

[Temo-11] Membroj de Nevidpovaj Esperantistoj.

1. Prezentas membrojn de nevidpovaj esperantistoj.
2. El chiuj landoj nur kelkaj esperantistoj membrighos.
3. Ili kunlaboros reprezentante samideanojn de diversaj landoj.

 

Hungalio. Raportis s-ro Varr.Attila : Attila VARRO.
Mi estas hungara blindulo. Mia profesio estas instruisto de fortepiano. Mia vivtena okupo estas instruado en la budapeshta lernejo por blindaj infanoj. Krom la instrumenton mem, mi instruas muzikteorion kaj informadikon.
Ekde la jaro 2001 mi estas la redaktoro de Esperanta Ligilo, la oficiala organo de Libe (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj). Ghi estas brajla revuo, kiu lastatempe estas havebla ankaw vochlegite (sur kasedo) kaj oni povas ghin ricevi ankaw en elektronika formato.

 

Italio. Raportis s-ino Birbara : Barbara ACHERANTI (Barbara Aceranti)
Nevidpovulo. Loghas en Romo. Anino en la Itala Asocio pri blindaj esperantistoj. Mi povas publikigi anonceton sur "Itala Ligilo", brajla revuo el la asocio kun via retadreso kaj peti ilin kontakti vin.
Chu vi volas ke mi publikigas vian retadreson ? Kial vi deziras nur blindulojn ? Per interreto oni povas komuniki kun multajn homojn. Mi estas blindulino sed mi korespondas kun vidantaj homoj el la tuta mondo, ankaw tio estas interesega sperto.

 

Rusio. Raportis s-ro A M. Nevidpovulo.
Naskighis en 1937. Eks-instruisto pri matematiko, dua sekretario de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj), sed kiel ret-uzanto mi estas komencanta.

 

Serba Respubliko. Raportis s-ro BASTONO : Gradimir KRAGICH (Gradimir Kragic).
Mi mem estas tute nevidpova esperantisto. Eks-telefonisto. Okupo kaj intereso estas radioamatorismo, komputiloj kaj muziko. Loghas en la loko Banja Vrucica, Respubliko Serba de Bosnio kaj Hercegovino. (precize ghi estas 49% de Bosnio kaj Hercegovino).
Nun mi estas la prezidanto de Esperanto-Societo "Teslic" el urbo Teslic. Tiu societo ne estas societo de geblindaj esperantistoj, nur mi estas tutblinda. Vi povas vidi hejmpaghon : http://home.skaut.net/esperote .
Kaj pri Esperanto-Ligo de Serba Respubliko, kaj vi povas vidi alian hejmpaghon : http://www.esperanto.rs.ba .

Mi uzas PC-komputilon kaj la sintezilon JAWS. Nun mi mastrumas unu retgrupon kiu nomighas SLIKOM, (renovigita nomo estas SliKom http://www.slikom.rs.sr ) tiu grupo nun havas 52 gemembrojn el Jugoslavio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Makedonio kaj kelkaj el aliaj landoj.
La grupo okupighas pri blinduloj kaj komputilo kaj laboras per Serba kaj Kroata lingvo, do ghi ne laboras per Esperanto sed kelkaj gemembroj de tiu grupo estas esperantistoj.

Se iu de vi havas interesan informon, vi povas skribi al mi kaj mi tradukos kaj sendos al tiu grupo. Temo devas esti blinduloj kaj komputiloj. Mi povas informi vin pri blindaj geesperantistoj el Serba Respubliko.

Krom mi, en Serba respubliko trovighas aktivaj ankaw tri Geesperantistoj. Temas pri S-ino C N el urbo Banja Luka kaj S-roj M T kaj M D el urbo Prijedor.

 

Svedio. Raportis s-ino I J.

Laboras en malsanulejo, havas gvidhundon.

Ukrainio. Raportis s-ino L P.

Tute blinda esperantisto. Loghas en urbo Dnepropetrovsk (Ukrainio). Pri Esperanto okupighas dum pli ol dudek jaroj. Sekretario de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj). Instruistino pri rusa lingvo kaj tutmonda literaturo en la lernejo por blinduloj kaj malforta-vidantoj.

Bedawrinde, en nia lando nur tre malmultaj homoj, ech vidantoj, povas legi la gazeton "NUN".

Do, se via blinda amiko deziras korespondi, mi donos lian adreson al blindaj esperantistoj el nia lando.

Eblas ankaw publikigi anoncon en revuoj "Esperanta ligilo" aw "Viburno".

Nia lando estas tre malricha. Law mia scio, nur 5 blindaj esperantistoj havas komputilon, sed neniu el ni povus acheti ghin. Maksimuma pensio de blindulo estas 28 dolaroj dum monato, kaj multaj ech tion ne ricevas.

Usono. Raportis s-ino I F.

Mi estas blinda kaj mi uzas la komputilon per awdo, kaj havas programon kiu legas al mi, estas sufiche malfacila kompreni la Esperantan kun Angla akcento, plie uzante la literon "x" kiu donas alian sonon al vortoj. Ankaw mi ne scias kiel vi sciis pri mi. Mi loghis en Argentino antawe, sed nuntempe mi estas en Usono ekde 1985.

Mi ne konis iun blindan Esperantiston en Argentino. Mi scias pri kelkaj en Usono. Mi multe bedawras ke mi ne eblas helpi vin.

Pri sintezilo mi interesighas. Mi esperas iun tagon acheti Brajlan Linion por uzi en la komputilo por legi, plie awskulti. Tiam legi en aliaj lingvoj estus facila.

Mi trovas treege malfacile kompreni alian lingvon per Angla vocho. Mi uzas JAWS-n. Mi ne havas sintezilon pro tio ke la vocho eliras el de la paroliloj. Mi ne estas certa, chu mi uzas la korektan vorton ( Speakers ; Angle).

Fino de tiu chi paĝo.
bottom of page