[Temo-13] Niacelo de chi Hejmpagho "Brajlula Mondo".
Ni prezentas 24 detalajn temojn.
Nia celo konsistas de subaj 9 agoj; "H.E.L.P.D.I.R.A.S.".
1. Helpi : chion ajn mondoskale.
2. Elekti : librojn por brajligo.
3. Legi : librojn por surregistrigo.
4. Prezenti : cirkonstancojn el diversaj landoj.
5. Disdoni : datumojn brajligitajn.
6. Intershanghi : diversajn informojn.
7. Realigi : dezirojn kaj volojn.
8. Altigi : vivstaton kaj kondichon.
9. Subteni : vojaghojn tra la mondo.
Por vasta alvoko al esperantistoj ni ofte uzas interreton "NUN"
(La Gazeto de Aktualaj Informoj pri Esperanto).
Temo-1: "Babilado" akceptas simplajn plendojn aw konfesojn de membroj kaj helpantoj aw subtenantoj. Ni prezentas viajn opiniojn pri esperantista vivo.
Temo-2: "Biblioteko" prezentas uzregulon de brajlaj libroj, kasedoj kaj kompakto-diskoj. Ni prezentas listojn pri libroj, kasedoj kaj KD en biblioteko. Ni helpas intershanghi datumojn en diversaj landoj.
ATENTU : Vi bezonus helpon de vidpovaj esperantistoj por tabeloj.
Temo-3: "Brajlalibro" estas libroj brajligitaj, brajligataj kaj brajligotaj. Ni serchas kaj rekomendas brajligi librojn law viaj deziroj.
Temo-4: "Esploro" estas kolekti krudajn informojn. Ni esploras realojn kaj faktojn pri diversaj temoj.
Temo-5: "ESPTAPI" estas vochlega softvaro por Esperantaj Tekstoj. En 2003a jaro ghin planis japana esperanto-grupo "Vocho", kaj s-ro JAMANO Toshio (YAMANO Toshio) faris ghin kiel senpage uzebla softvaro.
Temo-6: "Hejmpagho" estas prezentado de hejmpaghoj por nevidpovaj esperantistoj richigi informojn esperantajn.
Temo-7: "Helpanto" estas sinprezentado de helpantoj kaj subtenantoj. Ni bonvenigas tiujn kiuj sindone helpas kaj subtenas nevidpovulojn.
Temo-8: "Kontakto" estas kontakto inter niaj membroj kaj helpantoj aw subtenantoj por grandigi amikecon.
Temo-9: "Legolibro" estas prezentado de Esperantaj Libroj. Ni prezentas unu paghon permesitan de verkisto aw eldonejo. Ni prezentas la antawparolon aw postparolon aw mesaghon de verkinto.
Temo-10: "Lernejo" estas prezentado de informoj por plibonigi cirkonstancojn de lernejoj. ATENTU : Vi bezonus helpon de vidpovaj esperantistoj por tabeloj.
Temo-11: "Membro" estas sinprezentado de nevidpovaj esperantistoj kiuj aktive movadas por Nevidpovaj Esperantistoj en la Mondo.
Temo-12: "Movado" estas raportoj de nevidpovaj esperantistoj el diversaj lokoj.
Temo-13: "Niacelo" estas bazaj ideo kaj celo de hejmpagho "Brajlula Mondo".
Temo-14: "Novajho" estas freshaj novajhoj el la tuta mondo.
Temo-15: "Organo" estas organoj brajlaj kaj aliaj pri nevidpovaj esperantistoj.
Temo-16: "Propono" estas proponoj por plibonigi tiun chi hejmpaghon "Brajlula Mondo", kaj diversaj planoj aw opinioj.
Temo-17: "Raporto" estas raportoj pri diversaj impresoj el la tuta mondo.
Temo-18: "Retgrupo" estas prezenti interretan grupon pri nevidpovaj esperantistoj.
Temo-19: "Servcentro" estas prezenti la informojn de Volontula Centro, al kiu registras subtenaj grupoj por diversaj homoj. En la grupoj ekzistas kelkaj grupoj subteni nevidpovulojn.
Temo-20: "Tekniko" estas tekniko pri brajligo, surregistrigo kaj preso. Ni reciproke intershanghas teknikojn kaj informojn pri mashinoj.
Temo-21: "Trejnejo" estas laborejo kaj trejnejo por gajni viv-teknikojn de nevidpovuloj. Ni intershanghas la planojn kaj rikoltojn en laborado. Ni devas multigi diversajn shancojn kaj specojn de taskoj.
Temo-22: "Vochlegado" estas vochlegado de volontuloj. Ni deziras varbi vochlegantojn por esperantaj libroj kaj gazetoj. Tute ne sufichas la nombro de vochlegitajhoj.
Temo-23: "Vochsintezilo" estas vochlega softvaro komputila. La 21a jarcento estas periodo de Interigenta Teknologio, chiuj rajtas ghui awdadon pri chio ajn en Esperantujo.
Temo-24: "Vojagho" estas informoj de travojaghoj tra la mondo. Ni subtenas vojaghojn de nevidpovuloj kaj helpantoj aw subtenantoj. Ni ghoje antawanoncas vojagh-planojn permesite de vojaghontoj.
Aldone, 2 artikoloj ("Enkonduko" kaj "Rekordo") ekzistas krom supraj 24 temoj. Unue, aldono-01, Enkonduko gvidos vin al tiu chi hejmpagho "Brajlula Mondo".
Due, aldono-02, Noto estas memorandumo de Aranghanto.