[Temo-17] Diversaj Raportoj el Tuta Mondo.
1. Ni prezentas diversajn raportojn de kunlaborantoj.
2. Informoj aperas law la vico de A B C per landa nomo.
3. Nuntempe ni prezentas viajn impresojn pri hejmpagho "Brajlula Mondo".
Bulgario. Raportis s-ro Nedeljka Lojhajich, nome de Prepara Komitato.
(2004, junio, 23): Speciala Raporto pri La 70a IKBE (Tria komuniko).
[ Provizora programo. ]
(Sabato, la 7a de Awgusto):
--- Alveno; Vespermangho; Interkona vespero.
(Dimancho, la 8a de Awgusto):
--- Matenmangho; Diservo en proksima preghejo; Oficiala malfermo de la Kongreso; Tagmangho; Profesia klerigo de la vidhandikapitaj personoj - kondichoj por sukcesa klerigo [ Nedeljka Lojhajich ]. La sociala fonduso de Ewropa Unio kaj enlaborigo de handikapuloj Profesia klerigo kaj enlaborigo de blindaj muzikistoj
[ Ljiljana Nikolich ]. Popola arto inter la elita kaj la amasa kulturo [ Mr Ranko Burich ].
--- Vespermangho; Nacia vespero.
(Lundo la 9a de Awgusto):
--- Matenmangho; Konversacia rondo [ gvidas Natalia Kasimova ].
Memstara movighado de vidhandikapita persono [ Dushan Anghelkovich ].
Per la blanka bastono en la 21a jarcento [ Antun Kovachh ].
Mobilaj scipovoj - grava antawkondicho por profesia preparado de la nevidanta homo [ Vladimir Jhelev ].
Se eblos veturo al Avala (proksima montaro).
--- Tagmangxo; Vizito al de la ejoj de nia Bll.Asocio, trarigardo de la son- kaj Brajla biblioteko kaj promeno tra la urbocentro.
--- Vespermangho; Kultura programo;
(Mardo la 10a de Awgusto):
--- Matenmangho; Konversacia rondo; Gheneralasembleo de LIBE (unua parto); Tagmangho; Komputiloj en la vivo de la nevidantoj - vochigaj softvaroj: pluraj prelegontoj, prezentado de diversaj softvaroj kaj diskutado;
--- Vespermangho; Teatra vespero;
(Merkredo la 11a de Awgusto): Tuttaga ekskurso: Vojagho al Sremski Karlovci, Fruushka Gora kaj Novi Sad.
(Jhawdo la 12a de Awgusto):
--- Matenmangho; Konversacia rondo; Profesia klerigo kaj enlaborigo de nevidantaj fizioterapistoj [ Savinka Popovich kaj Dragisha Damjanovich ].
--- Tagmangho; Chu la blindeco havas kaj pozitivajn konsekvencojn ? [ Spas Karafezov ]. Balkana kunlaboro; kunveno de partoprenantoj el la balkanaj landoj ; Amika shakmatcho inter la blindaj partoprenantoj kaj vidantaj jhurnalistoj;
--- Vespermangho; Internacia arta vespero.
(Vendredo la 13a de Awgusto):
--- Matenmangho; Konversacia rondo; Gheneralasembleo de LIBE (dua parto).
--- Tagmangho; Oficiala fermo de la Kongreso. Adiawa vespero.
(Sabato la 14a de Awgusto):
--- Matenmangho. Foriro.
Lastaj informoj:
La adreso de nia kongresejo estas: Studentski grad, Blok 1, YU-11070 YU-Novi Beograd, Toshin bunar 145, Serbio kaj Montenegro. Telefono: +381 (11) 3102000.
Bonvolu informi nin ghustatempe pri la tempo de via alveno, ke ni povu atendi vin. De la centro de la urbo la kongresejon vi povas atingi jene; de la chefa stacidomo per awtobuso 601 kaj de haltejo Zeleni venac per awtobuso 71 kaj 75.
Taksion vi povas haltigi surstrate, sed pli bone telefone: 9802, 9803, 9804.
Se vi bezonos urghan telefonan kontakton, bonvolu telefoni al posh-telefono: 063 238-639.
Ni deziras al vi agrablan vojaghon! Bonvenon!
Nome de la Prepara Komitato: Nedeljka Lojhajich
Hungalio. 2004, junio. Raportis s-ro A V.
Responde al mia alvoko pri Brajlula Mondo sur NUN. Ricevinte jam kelkajn atentovekajn mesaghojn pri via hejmpagho, hodiaw mi decidis viziti gxin.
Mi trovas ghin tre bone strukturita, facile uzebla per mia ekranlegilo JAWS. Mi ankoraw ne trastudis la tutan hejmpaghon, sed mi certe faros tion, char ghia ideo estas bonega kaj ankaw la realigo multpromesa.
Miaj sekvantaj rimarkoj ne celas iel aflikti vin, sed estas char mi apartenas al tiuj _tro perfektemaj uloj (konsciante, kompreneble, ke mi mem estas malproksimege de tiu revata perfekto).
Jen do: En via pagho bedawrinde trovighas kelkaj mistajpoj kaj lingvaj eraroj.
Mi pensas, ke mistajpajhoj pli ghenas blindulojn, kiuj perceptas la informon ne en ties amplekso (kiel la vidantoj per siaj okuloj), sed eron post ero. Tiu, kiu uzas vochsintezilon, awdas krude tion, kio estas skribata sur la ekrano, do cheokaze la mistajpajhojn, kio do tial kredeble pli ghenas ol eventuale la legantan okulon.
Ankaw tiu certe stumblas che miskaraktroj, kiu legas ne vochsinteze, sed per brajla ekraneto.
Ankaw la nombron de lingvaj eraroj estus bone proksimigi al nulo, por teni la dignon de nia Internacia Lingvo kaj tiel eduki, evoluigi, plezurigi la legantojn de la pagho. (Momente mi citu nur tiun mallertajhon, kiu plej malagrable impresis min lingve: "Finis tiu chi pagho". Ghusta formo estus eble: "Finighis tiu chi pagho" aux "Fino de chi tiu pagho".)
Sendepende de la chi-supra, mi tutkore gratulas vin pro via grandioza helpo al la blindaj esperantistoj kaj - se vi ne trovas tion ghena aw malghentila - mi volonte proponas mian kunlaboron, unuavice en elfiltro de la makuletoj. (Samideane kaj amike: A V.)
Italio. 2003, julio. Raportis s-ro Birbara.
Mi pensas ke via plano estos tre utila. Vi ech donas tro da detaloj pri la pozicioj de la butonoj kaj ilia grandeco, mi pensas ke tio ne tro utilas...
Mi ne provis "EPSTAPI"-n char mi bone trovighas kun "JAWS" kaj mi ankaw povas legi tabelojn.
Japanio. 2003, junio. Raportis s-ro HAShi.
Mi atendas viajn raportojn pri "ESPTAPI" kaj "Brajlula Mondo".
2004, junio : Ricevis gvidon kaj konsilon el Jugoslavio.
2004, junio : Alvokante publikis "Brajlula Mondo"-n sur "NUN".
2004, majo, : Ree plibonigis specon de lingvo per "utf-8".
2004, majo, : Publikis renovigitan hejmpaghon "Brajlula Mondo" sur "Braillnet".
2004, marto, 2 : Publikis renovigitan hejmpaghon "Brajlula Mondo" al 15 kontaktintoj.
2003, oktobro, : Komencis plibonigi pri aliro "Angle; accesbility".
2003, oktobro, 20 : Publikis tut-temojn al 10 kontaktintoj vidpovaj kaj nevidpovaj.
2003, julio, 18 : Publikis 6 temojn al 6 nevidpovaj kontaktintoj.
2003, junio, 22 : Publikis 6 temojn al 6 vidpovaj kontaktintoj kaj koncernantoj.
2002, oktobro, 1 : Alvokis al chiuj esperantistoj sur NUN por kolekti informojn de blinduloj.
Rusio. 2003, junlio. Raportis s-ro A M.
[ Responde al mia demando pri Hejmpagho LIBE. ]
Jes, siatempe mi iniciatis fondon de la LIBE-pagho. Tamen mi devas konfesi al vi, ke mi ne estas sperta komputera uzanto des pli en interreto. Nur retposhton mi libere utiligas.
Do, se vi transprenos gvidadon de la porblindula pagho, mi estos tre dankema al vi, kaj volonte mi sendos necesajn materialojn por la pagho.
Serba Respubliko. 2003, julio. Raportis s-ro BASTONO.
Jes, vere jes. Tiu TTT-pagho havos meriton por blindaj geesperantistoj.
Mi mem konas multajn TTT-paghojn por blinduloj kiuj estas tre utilaj. Temas pri ne Esperantaj TTT-paghojn. Kaj blinduloj povas senprobleme viziti TTT-paghojn.
Sed... sed... Vi devas konsideri jenojn:
La plej granda parto de blindaj homoj kaj same la plej grandaj de blindaj Esperantistoj uzas "JAWS"-n kiel sintezilon, kaj Internet Explorer kiel TTT-montrilo.
Do vi devas fari TTT-paghojn por tiuj uzantoj.
Vi same devas fari kelkajn aferojn:
1. "Accesibility" kiu estas ke blinda uzanto povas klaki simple per butonoj de tajpilo:
2. La TTT-paghojn vi devas organizi je kelkajn chapitroj ke blinda uzanto povas per "H".
JAWS-komando povas rapide trovi dezirantan parton de TTT-paghoj.
Mi mem estas TTT-konstruanto kaj specialisto por "accesibility" ekzistas che la flanko de TTT-paghoj.
Mi mem estas kunlaborema kaj helpema je tiu projekto.