top of page

[Temo-19] Servcentro kaj Volontula Centro.

(Pri Japanio raportis s-ro HAShi, kaj la informoj estas tute rezervitaj.)

1. En chi organizo registras multaj volontulaj grupoj.

2. Volontulaj grupoj helpas solvi diversajn problemojn de handikapuloj.

3. Tiu chi organizo akceptas diversajn konsultojn kaj dezirojn.

4. Tiu chi organizo subtenas plibonigan movadon de volontulaj grupoj.

Japanio.

2003, aprilo. Raportis s-ro HAShi

Ghenerala Subtena Centro de NPO-Volontuloj por Hukuoka-kenmin.

[ japane; Fukuoka-kenmin - NPO Borantia-Shien-Sentaa ].

A4 A3D A2V A1 ekstera parto V : vizagha pagho.

B1 B2 B3 B4 interna parto D : dorsa pagho.

[ Tradukinto : Esperanto-Kultivejo Sue; 2003, aprilo ].

1. Antawparolo (Pagho A1 + A4).

Al viglaj volontuloj kaj anoj de N.P.O., plie denun alighontaj vi mem, kiuj estas nomataj per la japaneska nomo de "BORANZU", kiujn nia centro helpas.

Unue vizitu Hejmpaghon de nia Centro !

Ni kreas fakan sekcion per la nomo de "Hukuoka Volontula Reto" (japane; Hukuoka-Borantia-Netto).

2. Informoj.

(1) : Prezentado de Centro.

(2) : Publikigita aviztablo. Event-seminario, Varbado pri volontuloj, Raporto de volontula movado, Opinioj de civitanoj.

(3) : Simpla movado volontula, Kolektado de posht-markoj, Donaco de vestajhoj, Informoj helpeblaj. (4) : Prezentado de volontulaj grupoj en la gubernio Hukuoka-ken.

(5) : Kunligado kun aliaj grupoj.

(6) : Informoj de la grupoj de N.P.O. Gvidilo por aligho al N.P.O.

(7) : Sciigo de informoj pri Helpo, Subvencio, Asekuro por volontuloj.

(8) : Anoncoj de urbo kaj gubernio de Hukuoka.

ATENTU : Sendu al nia Centro viajn informojn kiujn vi deziras aperigi sur disdonaj paperoj, revuoj kaj aviztabulo de hejmpagho.

3. Sekcio por informado (Pagho B1).

Ni kolektas kaj proponas informojn pri volontula kaj civitana movado.

(1) Interreto : Oni povas serchi informojn pri volontulaj movadoj.

(2) Aviztablo : Oni povas pendigi informilojn pri eventoj, varbo de volontuloj kaj raporto de la movado.

(3) Bretoj por broshuretoj : Oni povas meti informilojn pri eventoj, volontuloj kaj raportoj.

(4) Libro-shranko : Oni povas legi librojn pri volontuloj kaj civitana movado.

4. Sekcio por interfluado.

Oni povas uzi tablon por kunsido kaj interfluado, kaj vidi vidbendojn.

(5) Libera placo : Oni povas uzi la placon por kunsido kaj presado.

(6) Informa kesto : Grupo povas havi privatan keston por intershanghi informojn.

5. Sekcio por laboro (Pagho B4).

Tiu chi sekcio estas uzebla por fari dokumentojn de grupoj, kaj estas pretaj de uzi pres-mashinon kaj labor-tablon.

(7) Mashinoj por multobligo, printado kaj tranchado; alie labor-tabloj: Oni povas uzi mashinojn por fari dokumentojn de grupoj. Oni devas pagi 10 enojn por unu papero per la multobligilo. Oni povas uzi presilon per la papera grandeco de la postkarto ghis la formo A3. Oni devas pagi 30 jenojn por kompostado, kaj 1 jenon por 10 paperoj je inko. Oni devas prepari paperojn por multobligo kaj preso.
 

6. Sekcio por Konsulto.

Ni akceptas diversajn konsultojn pri volontula movado. Per telefono, interreto kaj telefakso oni povas sendi al ni informojn.

Fino de tiu chi paĝo.
bottom of page