top of page

[Temo-23] Vochsitezilo komputila.

1. Ni deziras realtempe legi kaj awdi chiujn tekstojn en Esperanto.

2. La 21a jarcento estas la mondo de Interigenta Teknologio.

3. Nevidpovuloj rajtas scii diversajn informojn en la tuta mondo.

4. Vochsintezilo certe helpas nevidpovajn esperantistojn.

5. Vere funkcias vochlegilo ESPTAPI.

Italio.

Raportis s-ino Birbara. Mi uzas sintezilon JAWS, sed tio ne tro tawgas al esperanto, mi legas esperante per brajla linio.

Rusio.

Raportis s-ro A M. Certe, ni bezonas vochsintezan programon, kiu povus bone legi la retmesaghojn kaj surdiskigitajn Esperanto-librojn. Tiucele multaj el ni nun utiligas JAWS-programon, kiu ne tute kontentigas nin.

Serba Respubriko.

Raportis s-ro BASTONO. Mi uzas komputilon kaj la sintezilon JAWS.

Ukrainio.

Raportis s-ino L P. Pri vochsinteziloj mi povas diri, ke la plej bonan prononcon en Esperanto havas Itala sintezilo, sed mi ne havas tiun programon. Provu kontakti kun s-ro P L. En la programo Jaws estas la ebleco de modifi la prononcadon de apartaj simboloj aw aldoni la novajn. Sed, kompreneble, la plej bone estas uzi brajlan legolinion. Ghi aperigas tekston de ekrano en brajlaj signoj.

Usono.

Raportis S-ino I F. Mi estas blinda kaj mi uzas la komputilon per awdo kaj havas programon kiu legas al mi, estas sufiche malfacila kompreni la Esperanton kun Angla akcento, plie uzante la literon "x" kiu donas alian sonon al vortoj.

Ankaw mi ne scias kiel vi sciis pri mi. Pri sintezilo mi interesighas. Mi esperas iun tagon acheti Brajlan Linion por uzi en la komputilo por legi plie awskulti. Tiam legi en aliaj lingvoj estus facila. Mi trovas treege malfacile kompreni alian lingvon per Angla vocho. Mi uzas JAWS-n. Mi ne havas vochan sintezilon pro tio ke la vocho eliras el de la paroliloj. Mi ne estas certa, chu mi uzas la korektan vorton (speakers Angle).

Fino de tiu chi paĝo.
bottom of page