top of page
Floraranĝo de urbanoj.
   Kaj propra ludo de mi mem.

(Sub la permeso de administranto de floraranĝa ekspozicio mi fotis belajn florojn).
Tiu ĉi ekspozicio okazis en junio de 2011, en la urbo Hukuoka-ŝi (Fukuoka-shi).
Multaj majstroj de floraranĝado montris siajn teknikojn per la nomoj de individuaj skoloj.

                       Japana arto : Ikebana = Kadou (Kado)

   Bonvolu vizitu sekvan TTT-ejon, vi povos kompreni pli detalan klarigon pri Ikebana kaj Kadou (Kado)                http://eo.wikipedia.org/wiki/Ikebano


   Mi la resumon de supra TTT-paĝo preznetas al vi.

   "Ikebana" (japana "ike = iki te iru"; esperanta "vivanta" kaj japana "bana = hana"; esperanta "floroj") estas tre populara arto japandevena flor-aranĝo.

   En tradicia japana arto "Ikebana" ankaŭ estas nomata per "Kadou (japana; Kado)". Ĝi estas kiel riĉa,

   kompleksa, tekniko en art-animo, kaj ĝi heredite daŭras nuntempe.

   La Ikebana estas tre arta floraranĝo de diveraj floroj kaj aranĝo-materialoj ĉefe (vazoj).
   La fina figuro montras belecon kaj harmonion.
   Oni malofte uzas branĉojn de arboj (eĉ trunkoj) kaj banbuoj.
   La grava poento estas la koloro kaj spaco.
   La ludantoj ĉiufoje intencas krei novajn harmoniojn en eĉ unu folio aŭ branĉeto.
   En la mondo de floraranĝo ekzistas ideo de la ĉielo (japana "Ten"), la tero (japana "Ĉi") kaj la homo

   (japana "Ĵin").
   Ĉiam troviĝas amino de naturo en floraranĝo.
  

   La origino de "Ikebana" devenis de rita oferdono en budistaj temploj ekde la 6-a 

   jarcento. En la 15-a jarcento aperis pli perfektigita aranĝo-stilo, nomita "rikka"

   (starantaj floroj). 

   La rikka-arto fariĝis populara dum la 17-a jarcento kaj estis uzata kiel dekoracio por la ceremonioj kaj festoj. Hodiaŭ, ĝi estas memorigita kiel malnova stilo kaj estas pli kaj pli malofte uzata. 

   La plej signifoplena ŝanĝo en la historio de ikebano okazis dum la Muromaĉi-periodo en la 15-a jarcento, kiam la feŭdestro "Ŝougun AŜIKAGA Joŝimasa (1436-1490)" regis Japanion.

   La grandaj konstruaĵoj kaj la dometoj, kiujn Joŝimasa starigis, evidentigis lian guston por simpleco. Tiuj dometoj havis "tokonoma", kie estas lokita artobjektoj aŭ floraranĝoj. Dum tiu periodo furoris simpligita ikebano, kaj ĉiuj emis ĝui tiun arton.

   En la 16-a jarcento estis kreita pli simpla kunmetado de floroj "nageire" ("nage = nageru" estas esperanta ĵeti, "ire = ireru" estas esperanta enigi) kiel oportuna maniero de la te-ceremonio. Laŭ tiu stilo, la floroj estas enmetitaj kiel eble plej nature.

   Pro tiuj interrilatoj kun la te-ceremonio, tiu stilo ankaŭ nomiĝas "chabana" ("ĉa" estas esperata teo, "bana = hana" estas esperanta floro).

   Post la komenco de Meiji-areo estis kondukita de moderniĝo kaj okcidentiĝo de Japanio, disvolviĝis nova stilo nomita "moribana" ("mori = moru" estas esperanta amasigi). Tiu stilo ekestis en okcidentigo de la japana viv-maniero.

   La moribana-stilo kun nova formo de libereco en la floraranĝado iom post iom taŭgis por oficialaj ceremonioj, kaj por neformalaj situacioj. 

    Aliflanke oni kunmetis la materialojn en vazon, kaj por fiksi la materialojn, oni uziss "kenzan" ("ken" estas esperanta ladlo, "zan = san" estas esperanta monto). Ĝi konsistas el latunaj nadloj en muldita plateto el bronzo aŭ plumbo. -----------

   La ikebana-stiloj, tradiciaj stiloj estas rikka, seika. Nageire aŭ cha-bana estas pli novtipaj stiloj.

 Nuntempe multaj skoloj ekzistas, kaj ili ofte okazigis siajn ekspoziciojn, kaj ni kutime povas viziti la eventojn kaj povas eniri senpage. Tio estas ĝoja cirkonstanco por ordinaraj homoj.

   En multaj domoj dommastrino havas kelkjan vazojn por floraranĝo. Oni ofte aĉetas florojn el florvendejo, sed malofte oni uzas sovaĝajn florojn en siaj ĝardenoj au eĉ kampo.

Florekspo01.JPG
Florekspo02.JPG
Florekspo15.JPG
Florekspo09.JPG
Florekspo12.JPG
Florekspo03.JPG
Florekspo07.JPG
Florekspo10.JPG
Florekspo14.JPG
Florekspo08.JPG
Florekspo11.JPG
Florekspo13.JPG
pludo-01.JPG
pludo-02.JPG
Miaj aranĝoj de floroj (supraj 2 verkoj)
bottom of page