1. Kontakto el Germanio al Japanio, kaj ŝia plano kaj mia propono.
(Petletro de S-ino Marianne DO"RNER (urbo Coswig, Germanio)
atingis al S-ro JAMASAKI Juuiĉi (urbo Saga-ŝi)
pere de JEI : Japana Esperanto-Instituto)
Okaze de la 10-a jubilea jaro de fratinurba rilato inter Arita kaj Meissen, ŝi planis antaŭeniri amikecon per la kunlaboro de esperantistoj de du landoj.
Ŝi sendis petleteron al JEI por serĉi esperantiston en la fratinurbo Arita-ĉou en gubernio Saga-ken. Sed bedaŭrinde loĝas esperantistoj en aliaj urboj, Saga-ŝi kaj Karacu-ŝi.
S-ro JAMAŜITA Juuiĉi en Saga-ŝi ricevis ŝian leteron pere de JEI, kaj li transsendis ĝin al s-ro HAŜIGUĈI Ŝigejuki en Karacu-ŝi. De tiam ŝia plano ekpaŝis antaŭen.
Mi (HAŜIGUĈI) hobie ŝatas ceramikaĵojn (ambaŭ porcelanaĵojn kaj fajencaĵojn) kaj ofte vizitis majstrojn en lokaj distriktoj, tial mi ĝoje akceptis la rolon por vigligo rilaton de fratinurboj.
Mi tuj sendis leteron al s-ino Marianne DO"RNER, kaj mi proponis okazigie kspozicion pri Arita Ceramika Festivalo.
Ŝia respondo baldaŭ alvenis al mi.