Hajku-enkonduko.
Prezentas verkon, japana 'Haiku' al alilandanoj.
(Esperanto estas Internacia Komuna Lingvo.)
1. Japana Tradicia Haiku (esperanta Hajku) havas 17 silabojn kun 'Kire'.
2. Japana Tradicia Haiku (esperanta Hajku) estas nur unu-linia literaturo.
3. Japana Tradicia Haiku (esperanta Hajku) estas la plej mallonga literaturo en la mondo.
4. Japana Tradicia Haiku (esperanta Hajku) ne bezonas rimon kaj ritmon.
5. Japana Tradicia Haiku (esperanta Hajku) estas skribata ĉiam vertikale.
6. Japana Tradicia Haiku (esperanta Hajku) estas legata de la komenca vorto al la fina vorto.
7. Japana Tradicia Haiku (esperanta Hajku) estis ĉefe kreita de 3 famaj majstroj; Baŝou, Buson kaj Ŝiki.
[ Antaŭ ĉio ].
Proprajn nomojn mi skribas per nur esperantaj literoj (MACUO <-- MATSUO).
Por japanaj vortoj mi esperante skribas laŭ la sono de voĉlegado (Baŝou <-- Basyo, Basho).
[ Enkonduko ].
Kun granda ĝojo mi bonvenigas vin al mia hejmpaĝo pri 'Hajku' (Japana Tradicia Haiku).
Unue vi legu tutan informon en tiu ĉi paĝo.
[ Celo de tiu ĉi hejmpaĝo ].
Mi NE estas hajkisto sed sufiĉe diligenta hajku-amanto.
Post mia sperto de hajku-farado dum ĉirkaŭ 5 jaroj mi havis gravan demandon;
"Kio certigas la ekziston de Hajku?" Alie simple "Kio estas Hajku ?"
Kelkajn jarojn mi esplori la kaŭzon,
por tio mi prunteprenis multajn librojn de biblioteko en mia urbeto kaj najbaraj urboj.
Fine mi renkontis unu libron de moderna hajkisto, S-ro ŜIMIZU Kjouga (Shimizu Kyoga).
Lia ideo pri 'Haiku' estas bele konvena al solvo de mia demando kun enigmo.
Finfine mi eksciis la gravecon de 'Kire' en Hajku-farado.
Sekvante mi planis fari tiun ĉi dokumenton por vaste sciigi la veron de 'Hajku (Japana Tradicia Hajku)' al alilandanoj uzante Esperanton.
Ĉi-tie mi decidis uzi vorton 'Hajku' kontraŭ 'Hajko'.
Verdire, oni (eĉ japanoj) ne ekvidas pri "Kio estas Japana Tradicia 'Haiku' ?"
Kaj plie plej parto de hajku-amantoj (eĉ japanaj profesiaj hajkistoj) samkiel iama mi mem
bedaŭrinde ne komprenas verkon 'Haiku', precipe vorton 'Kire'.
Mi deziras helpi kaj subteni alilandanojn
kiuj deziras lerni aŭ pli multe ekscii la esencon de Japana Tradicia 'Haiku'.
Se vizitantoj de ĉi TTT ricevus eĉ novan senton aŭ ideon pri Haiku, mi estas tre ĝoja.
[ Notoj de administranto ].
2004, oktobro : Komencis fari TTT-n per baza plano.
2005, januaro : Plenigis informojn pri libroj, hajkistoj, reguloj ktp.
2005, marto : Plenigis informojn pri traduko.
2018, marto : Transuigis datumon al nova retejo uzante "Wix"-n.
En 2005 mi reskribis chi dokumenton.
Esperanto-Kultivejo Sue, HAŜIGUCHI Ŝigejuki.