top of page
[ Mia Ideo pri Japana hajku ].

Mia konsilo kiel alilandanoj devas kompreni verkon 'Japana Hajku'.

---------------------------------------------------------------------

Okaze de mia prezentado pri Hajku al alilandanoj kiuj interesiĝas en Hajku, mi emfaze diras la gravecon de 'Kire' (= 'Paŭzo'). Sed la imago estas tre malfacile klarigebla eĉ al japanoj.

Pri la malfacileco kelkaj esperantistoj menciis pri 'Kire' kaj 'Kire-ĵi'. Mi iomete klarigos pri ĝi per la vorto 'Paŭzo'. Kelkfoje mi vidis la vorton 'Tranĉi' al 'Kire'. Sed la vorto tute ne estas ĝusta por 'Kire' en Hajku. Sekve mi elektis 'Paŭzo'-n. Ekzemplo pri famekonata hajku de Baŝou (japana; Basyou) : Huruike ja (ĉi tie ekzistas 'Paŭzo') kaŭazu tobi-komu mizu no oto.

---------------------------------------------------------------------

Mia klarigo por kiel alilandanoj povas fari admiron pri hajku.

1. Malrapide fermu viajn okulojn kaj nenion pripensu.

2. Post silentiĝo de animo (koro) vi malfermu okulojn kaj legu vortojn de la komenco ĝis la loko de 'Kire' (ja).

3. Per nur legitaj vortoj imagu vian mondon. --- Tie ekzistas 'Paŭzo'. Nasku vian propran mondon. ---

4. En la naskita mondo vi legu daŭrajn vortojn.

5. Se vi povos ree imagi pli novan aŭ freŝan mondon, vi certe vivos en la mondo de Hajko.

6. NE vi legu hajkon per unu-spiro rapida aŭ malrapida. Post eta paŭzo ĉe la loko de 'Kire' vi legu ĝin per via komforta rapideco en ĉiutaga vivo, tion mi konsilas.

-----

Mi tute ne konas profesie fakan regulon kaj multajn vortojn pri hajko, ĉar mi ne estas hajkisto sed nura amanto de hajko, pardonon ! Sed per mia sperto de hajko-farado dum ĉirkaŭ 5 jaroj, lernis hajkon kiel unu membro el multaj de iu hajka grupo famekonata. Baldaŭ mi havis demandon: Kio decidas aŭ certigas la ekziston de VERA Hajku? aŭ simple: Kio estas VERA Hajku?

---------------------------------------------------------------------

Mi eksmembriĝis el la hajkugrupo kaj mi legis kelkajn revuojn pri hajku por tuŝi la bazan ideon, sed bedaŭrinde ĉiuj hajkistoj ne skribis sufiĉan klarigon aŭ la gravecon pri 'Kire', precipe la esencon de hajku. Kelkaj hajkistoj iomete klarigas nur 'Kire-ĵi'-on. Post esplorado en kelkjaroj mi trovis iun libron de hajkisto ŜIMIZU Kjouga (SHIMIZU Kyo'ga). Lia ordigita ideo kaj opinio estas tre klara kaj bonvena al mi. La plej grava elemento de hajku-farado estas la ekzisto de 'Kire', tiel li opinias.

Nome, verkaĵo sen 'Kire' NE estas Hajku sed nura verkaĵo kun 17 silaboj.

-----

Mi deziras traduki lian libron per Esperanto, sed bedaŭrinde mankas al mi tempo kaj fakascio. Mi klopodos la tradukon en proksima estonteco. (Uzante "reta blog"-on, jam mi skribis la resumon de lia libro.)

Lastatempe multaj alilandanoj legas kaj lernas pri Japana Haiku. Sed laŭ mia supozo ili ne scias la esencon de Japana Tradicia Hajku, same kiel mi iama. Mi elkore esperas vin sufiĉe atentu pri 'Kire' en viaj hajk-farado kaj traduko. 

                                        (2004-11-25, mi sendis opinion al ret-grupo Japaneskoj). **********************************************************************

Kie ekzistas 'Kire'?

----------------------------------------------------------------------

Iam aperis demando de alilandannoj, "Kie ekzistas 'Kire'?". Mi iom raportos pri ĝi. En Japanio Hajku havas alian nomon, ĝi estas "Go-Ŝiĉi-Go" kiu signifas 5-7-5 (silaboj), laŭ japana numer-kalkulado. "Go-Ŝiĉi-Go" havas alian nomon de 'Hoku' aŭ 'Hokku'. Laŭ mia scio Hajku havas jenajn rilatojn. 'Renga' -> 'Renku' ('Hoku') -> 'Hajkai' ('Hokku') -> 'Hajku'.

(Tiamaniere naskiĝis Esperanta vorto Hajko).

-----

'Kire' ofte ekzistas ĉe jenaj lokoj, kaj tre malofte survoje de alia loko.

(1) 5 'Kire', 7, 5.  (2) 5, 7 'Kire', 5.  (3) 5, 7, 5 'Kire'.

 

                 (2004-12-14, mi sendis opinion al n-ro 97+98 en ret-grupo Japaneskoj). ***********************************************************************

 

1-linio aŭ 3-linio pri Hajko.

-----------------------------------------------------------------------

Jam mi resume raportis mian ideon pri Hajku, sekve mi prezentas pri konkretaj temoj. Se vi ne havos saman ideon de mi, nenio ĝenas min, ĉar multaj japanoj, eĉ fakaj hajkistoj ankoraŭ ne komprenas la ideon de s-ro ŜIMIZU Kjouga, tre bedaŭrinde. Mia elkora deziro estas sciigi ĝustan kaj veran ideon pri Japana Hajku al hajku-amantoj alilandaj. Baze ni devas scii originalan ideon, tion mi pensas.

Kiel hajku-amantoj komprenos aŭ analizos pri la ideo de s-ro ŜIMIZU Kjouga?

La formo de "Poemo 3-linia" estos bedaŭrinde akceptebla en esperantujo, kaj la literatura etoso de Japana Hajku estos sufiĉe komprenebla al ĉiuj alilandanoj, tiel mi supozas.

 

[ Pri Japana Hajku (Hajko) ].

-----------------------------------------------------------------------

1. En japana literaturo nenie troviĝas tiuj kiuj estas verkitaj per 3 linioj.

2. 'Haiku' sen 'Kire' estas nura verkaĵo de 17-silaboj kun (aŭ sen) 'Kigo'. Sed multaj japanaj hajkistoj eĉ profesiuloj erare kaj obustine faras ĝin. Ja estas bedaŭrindaĵo.

3. 'Haiku' originala ne havas rimon kaj ritmon.

4. 'Haiku' sen 'Kigo' (japana; Muki-haiku) malofte ekzistas eĉ en verkaĵoj de 3 eminentaj majstroj (Baŝou, Buson kaj Ŝiki).

5. En 'Haiku' ne troviĝas elipsitaj vortoj.

 

[ Nuna Esperanta Hajko ].

-----------------------------------------------------------------------

1. ĉefe Hajko estas verkita per 3 linioj.

2. Duon-nombro de multaj Hajkoj ne havas 'Kire'-n.

3. Multaj Hajkoj havas rimon (malofte ritmon).

4. Multaj Hajkoj havas 'Kigo'-n.

5. En Hajko troviĝas multaj elipsitaj vortoj.

 

[ Mia analizo ].

-----------------------------------------------------------------------

1. Verkaĵo per 1-linio kun 'Kire' estas Haiku=Hajko. --- (Ambaŭ en la Japana kaj Esperanta).

2. Japana 'Haiku' estas treege mallonga novelo.

3. Verkaĵo per 3 linioj estas iusence poemo de 3 linioj. --- (Ambaŭ en la Japana kaj Esperanta).

 

[ Nuna regulo en Esperanta verkado ].

-----------------------------------------------------------------------

1. La ekzisto de 'Kire' ne katenas verkanton.

2. La nombro de silaboj estas 17 (5-7-5) aŭ en alia kalkul-metodo (3-4-3).

3. 'Kigo' naskiĝos en la krimato kaj sezono de verkanto.

4. La rimo kaj ritmo aperos laŭ la penso/gusto de verkanto.

5. La baza ideo devenus de Japana Haiku (Hajko), sed la formo estas Eŭrapa.

 

[ Tradicieco ].

-----------------------------------------------------------------------

1. La tradicieco de Hajko ĉefe devenas de la uzo de 'Kire-ĵi', ekzemple 'kana', 'keri', 'ja' ktp.

2. Tiuj 'Kire-ĵi'-oj baze apartenas al la malnovtempa lingvo de Japanio (japana; Ko-go).

3. Bedaŭrinde multaj hajkistoj profesiaj nuntempe uzadas miksinte 'Ko-go'-n (malnovtempa lingvo) kaj 'Kou-go'-n (nuntampa lingvo). La tendenco furoras lastatempe, ĝi ja estas perfekta eraro.

 

*** Supremento. *** ---El vortaro de japana lingvo (japana; Koku-go ĵiten). ---

1. Ko-go = Lingvo en malnova tempo. 'Bun-go' en Meiĵi-epoko. Klasika lingvo.

2. Bun-go = Lingvo por skribi frazojn. Speciale uzita lingvo en malnova epoko.

3. Kou-go = Lingvo por parolo. Kutime uzata lingvo de nuna tempo.

 

[ Japana Tradicia Haiku ].

-----------------------------------------------------------------------

Jen estas Japana Tradicia Haiku (Hajko), kaj la reguloj estas tre tre simplaj.

1. 'Haiku' devas esti verkita per nur 1-linio.

2. 'Haiku' nepre devas havi 'Kire'-on.

3. 'Haiku' havas ĝuste 17 silabojn (sed tre malofte ekzistas plimultaj aŭ malplimultaj).

4. La uzitaj vortoj baze devas aparteni al 'Ko-go'.

5. En 'Haiku' verkinto ne povas uzi elipsitan vorton. Ĉu vi vere komprenas pri Japana Tradicia Haiku (Hajko)?

                                            (2005-05-11, mi sendis opinion al n-ro 189 en ret-grupo Japaneskoj). *******************************************************************

bottom of page