[ Invito ].
Proprajn nomojn mi skribis uzante nur esperantajn literojn (Matumoto -> Macumoto).
Japanajn vortojn mi esperante skribas per japana prononcado (Tuki -> Cuki).
-----
Karaj Hajko-amantoj (ĉefe al komprenantoj pri japana lingvo).
Lastatempe okazis tutlanda Hajka Konkurso en Japanio.
Ĝi okazas kelkfoje sezone en ĉiujaro, kaj multaj amantoj eĉ nura interesitoj pri hajko
rajtas sendi sian verkaĵojn al la konkurso per telefona fakso.
La konkurson ni povis ĝuji sur la televida programero dum ĉirkaŭ 5 horoj. La nombro de
verkaĵoj senditaj estis pli ol 6000.
Ĉi tie mi prezentos al vi la premiitajn verkaĵojn per esperantaj literoj.
La elektintoj estis 6 membroj, el kiuj 4 estis fakaj hajkistoj, 2 estis specialaj gastoj
(nehajkistoj). Alie 3 lokoj (suda, meza kaj norda lokoj) estis pretaj per ĉiu 3 homoj
de hajkistoj lokaj aŭ fakaj. Sekve totale 99 hajkoj estis elektitaj premiite.
Se listanoj komprenas japanan lingvon, bonvolu rekte vizitu la TTT-ejon supre menciitan.
---
En ĉiuj blokoj la unua verkaĵo, nome numero (01), estis la plej bone laŭdita.
Por nekomprenantoj de japana lingvo mi prezentas hajkojn uzante esperantajn literojn
laŭ japana prononcado, alie kelkajn hajkojn mi tradukis esperante laŭ mia gusto.
Kiun verkaĵon vi ŝatas ? Se vi havas demandon, mi helpos vian enigmon.
Mi atendas viajn impresojn kaj hajkon laŭ via imago en la mondo de Hajko.
(En 2006 skribis HAShi de Esperawnto-Kultivejo Sue en Japanio)