1. Baza scio.
Hajku.
Multaj hajkistoj neesperaantaj en Japanio ofte diras/skribas jenojn:
1. Haiku estas literaturo en konversacio.
2. Haiku estas literaturo de konfeso (japana; Soumon (animo al animo)).
[komento] : 'soumon' = signifas demandi unu la alian pri sia bonfarto kaj interŝanĝi
novaĵojn.
3. Hajku estas literaturo en kunsido (japana; Za (kunsidejo aŭ sidloko)).
[komento] : 'za' = la ideo, ke 'Haiku' ne estas io, kion povas krei unu persono sole, sed aliaj.
4. Supraj klarigoj ankaŭ estos akcepteblaj al nejapanaj hajku-amantoj, tiel mi supozas.
Alie mi pensas, ke vere pura sento ĉe la profunda loko de homa animo en ĉiuj homoj ja estos esenco de 'Japana Hajku'.
(2004-12-06, mi sendis opinon al ret-grupo Japaneskoj).
------------------------------------------------------------------------------------
En Japanio 'Haiku' havas alian nomon, ĝi estas "Go-Ŝiĉi-Go" kiu signifas "5, 7, 5", laŭ japana nombro-kalkulado pri silaboj.
"Go-Ŝiĉi-Go" havas alian nomon per 'Hoku' aŭ 'Hokku'. 'Haiku' devenis de jenaj rilatoj.
Ren-ga ---> Ren-ku (Hoku) ---> Hokku ---> Haikai ---> Haiku (Esperanta; Hajku).
[komento] : la vorto 'Hajku' estis naskita de hajkisto MASAOKA Shiki.
(2004-12-14, mi sendis opinon al ret-grupo Japaneskoj).
------------------------------------------------------------------------------------
Japana Tradicia Haiku estas verkita per nepre nur 1 linio,
sed en esperantujo multaj homoj verkis/as per 3 linioj. Tio ne estas ĝusta skribo law Hajku-regulo.
Nepre legu artikolon "Hajku aŭ Poemo" en ĉi TTT-paĝo.
(En 2004 skribis Esperanto-Kultivejo Sue en Japanio).