4. Hajku aŭ Poemo
Hajku aŭ Poemo.
Kiel hajku-amantoj komprenos aŭ analizos pri mia ideo? Ĉu ĝi ja estas nura opinio propra de mi? Mi prezentos mian ideon kiu ĉefe devenas de la ideo de japana hajkisto ŜIMIZU Kjouga.
La verkaĵo per 3-linioj de 'Haiku' estus akceptebla en esperantujo, precipe al alilandanoj,
kaj la literatura etoso de Japana Hajku estus komprenebla al ĉiuj alilandanoj, tiel mi supozas.
Pri Japana Tradicia Haiku (Hajku).
1. En japana literaturo 'Haiku' nenie troviĝas tiuj kiuj estas verkitaj per 3-linioj.
2. 'Haiku' sen 'Kire' estas nura verkaĵo de 17-silaboj kun (aŭ sen) 'Kigo'. Sed multaj japanaj hajkistoj eĉ profesiaj faras ĝin. Ja estas granda bedaŭrindaĵo.
3. Japana tradicia 'Haiku' ne havas rimon kaj ritmon.
4. 'Haiku' sen 'Kigo' malofte ekzistas eĉ en verkoj de 3 grandaj majstroj (Baŝou, Buson kaj Ŝiki).
Ĝi estas nomata je " Mu-ki-Haiku", ('Mu-ki' = sensezono].
5. En 'Haiku' ne troviĝas elipso de vorto.
Nuna Esperanta Hajko.
1. Ĉefe Hajko estas verkita per 3-linioj.
2. Pli ol duon-nombro de multaj Hajkoj ne havas 'Kire'-n.
3. Kelkaj Hajkoj havas rimon/ritmon, kaj alilandanoj ofte uzas rimon/ritmon.
4. Multaj Hajkoj havas 'Kigo'-n.
5. En Hajko tute ne troviĝas multaj elipsitaj vortoj.
Mia analizo.
1. Verkaĵo per 1-linio kun 'Kire' estas vera 'Hajku'. --- (Ambaŭ en Japana kaj Esperanta lingvo.)
2. Japana 'Haiku' estas treege mallonga novelo en la mondo.
3. Verkaĵo 3-linia estas poemo 3-linia. --- (Ambaŭ en Japana kaj Esperanta lingvo.)
Ĝi apartenas al alia ĝenro, nome poemeto.
Reguroj en Esperanta verkado.
1. La ekzisto de 'Kire' ne katenas verkanton.
2. La nombro de bazaj silaboj estas 17 (5, 7, 5) aŭ en alia formo (3, 4, 3).
3. 'Kigo' naskiĝos en la krimato kaj sezono landa de verkanto.
4. La rimon kaj ritmon ne bezonas en Hajko sed aperus laŭ la gusto de verkanto alilanda.
5. La funda ideo devenis de Japana Hajku, sed bedaŭrinde ĝi estas malfacila en eŭrapa sistemo.
Tradicieco.
1. La tradicieco de 'Hajku' ĉefe aŭ ofte devenas de la uzo de 'Kire-ĵi', ekzemple 'kana', 'keri', 'ja' ktp.
2. Tiuj 'Kire-ĵi' apartenas al la malnova lingvo de Japanio (jap; 'Bun-go' aŭ 'Ko-go').
3. Bedaŭrinde multaj hajkistoj profesiaj nuntempe uzadas miksite du specojn de 'Bun-go' kaj "Ko-go".
La tendenco multe froras lastatempe, ĝi ja estas perfekta eraro.
[komento] : 'Bun-go' = temas pri formoj kaj esprimoj de la japana lingvo, kiuj estas uzataj ekde antikvaj tempoj kaj diferencas de la moderna parolata lingvo (familiara parolo). 'Ko-go' = ĝi estas vorto uzata en la pasinteco kaj ne ofte uzata hodiaŭ. 'Kou-go' = parollingva lingvaĵo uzata en ĉiutaga konversacio.
Japana Tradicia Hajku (Haiku).
Jen estas Tradicia Japana Hajku (Haiku), kaj la reguloj estas tre tre simplaj.
1. Hajku devas esti verkita per nur 1-linio.
2. Hajku nepre devas havi paŭzon 'Kire' kiu ofte inkluzivas vorton 'Kire-ĵi'.
3. 'Hajku' devas havi ĝuste 17 silabojn (sed tre malofte ekzistas plimultaj aŭ malplimultaj).
4. La uzitaj vortoj en Tradicia Hajku nepre devas aparteni al 'Bun-go' aŭ 'Ko-go', ne povas miksite de 'Kou-go'.
5. En 'Hajku' ne povas uzi elipsitajn vortojn.
(2005-05-11, mi sendis informon al retgrupo Japaneskoj).
--------------------------------------------------------------------------------------
******
Speciala opinio.
Speciala opinio de ŜIBAJAMA (SIBAYAMA) en Japaneskoj.
[ Por la opinio de mi (HAShi) pri 'Hajku' en retgrupo Japaneskoj, s-ro Yonovk Lazian demandis kelkajn punktojn. Responde al li s-ro ŜIBAJAMA sendis sian opinion por alilandanoj. ]
Vidpunkto de japana esperantisto.
La lingva sistemo (gramatika, fonologia, grafologia) de Esperanto kaj la japana estas tute alia.
Tial, la formo pruntita de japana Haiku, tra eŭropaj lingvoj (haiku angle, france ktp) estas jam io alia, sendependa mallongforma poezio.
Oni ja provas traduki japanan hajkon al esperanta verso kun 5+7+5 silaboj. Tio estas unu el la eblaj formoj, sed ne la sola ebla. Sed, se oni verkas ian esperant-originalan hajkon, jam la tradicio komenciĝas je la verso kun 5,7,5 silaboj, kaj alia versformo estas ankoraŭ en la eksperimenta stadio.
(El ĉi-supraj linioj, mi ŝatus responde al Yonovk Lazian, sed povas esti aliaj vidpunktoj.)
1. Ĉu verkante ne en la japana, sed en Eo oni konservu la silabonombron 5 + 7 + 5. Esperan! kaj vortoj estas ja pli longaj...
-> La esperanta hajko estas ial establita je la silaboj 5+7+5 en 3 linioj.
Oni povas eksperimenti pri aliaj.
Se traduki japanan verson hajko, certe la semantiko entenanta en la originala japana estas ĝenerale transigeblaj en malpli ol 5+7+5 silaboj ĝenerale. Male, se mi klopodus traduki japanen la esperantajn hajkojn, mi kutime devas forlasi iujn semantikajn elementojn, por teni la japanan haiku-formon.
2. Kial devas skribi 1-linie ? Ĉu ne povas skribi 3-linie ? Bonvolu sendubigi min.
-> Jam multaj verkoj en esperantujo estas verkitaj 3-linie. Sed ni devas konsideri ke japana originala Haiku estas verkita 1-linie, sekve ni devas verki Hajku 1-linie en esperanto.
3. Kiel oni voĉlegas Haiku-n: ĉu iomete kante aŭ tute nature, paroladsimile ?
-> La japanan haiku-n en la japanlingva medio oni parolas nature. La japana son-sistemo ne estas kiel Esperanto, nome ne akcenta-senakcenta. Do, ĉu la 5 silaboj estu trokea aŭ jamba, povas esti por esperant-lingva konsidero, sed ne aplikebla al la japana.
4. Kie devas esti la pauzo/Kire ?
-> La japana haiku konas 'Kire', nome paŭzon, certe. Mi ne certas, ĉu tio estas transigebla en esperanta Hajku.
--- (Fino.) ---