2. Kigo.
Kigo.
En Japanio multaj libroj de 'Saiĵiki' (jap; Saijiki) lastatempe ne havas indekson per 7 grupoj.
Kaj plie laŭ la gusto aŭ tendenco de hajkistoj (verkisto de la libro) 6 aŭ 7 grupoj estas deciditaj;
ekzemple, en mia posedanta libro (*1) ekzistas jenaj 6 grupoj.
(1) 'Tenmon' = Natura fenomeno, (2) 'Ĵikou' (jap; Ziko) = Sezonumo (Kalendarumo),
(3) 'Ĵinĵi' (jap; Zinji) = Personeca okazaĵo, (4) 'Doubucu' (jap; Dobutu) = Bestoj,
(5) 'Ŝokubucu' (Syokubutsu) = Plantoj, (6) 'Ĉiri' (Chiri) = Geografio.
La grupo 'Ĵinĵi' inkluzivas la grupojn 'Gjouĵi' (esp; evento, okazaĵo) kaj 'Seikacu' (esp; vivado).
(*1) Titolo = Ŝinsen Ŝiki haiku-ŝuu, Kompilinto = ĈIBA (CHIBA) Kison,
Eldon-dato = Taiŝou 14-nen 5-gacu 20-niĉi, Eldonejo = Kinsei-dou.
(2005-01-03, mi sendis informon al retgrupo Japaneskoj).
----------------------------------------------------------------------------------
Ni devas kompreni ke ĉiuj sezonoj sidas sur monatoj laŭ japana malnova (luna) kalendaro.
Ekzemple;
Novjaro ĝustos malvaste dum 1a, 2a kaj 3a tagoj de januaro,
vaste de la 1a ĝis la 11a tago (jap; 'Kagami-biraki no hi made').
Printempo estos januaro, februaro kaj marto. Somero estos aprilo, majo kaj junio.
Aŭtuno estos julio, aŭgusto kaj septembro. Vintro estos oktobro, novembro kaj decembro.
Ĉi-tie mi uzos verbon por estonta tempo, ĉar nova jaro komenciĝas laŭ la 'Secubun' en luna kalendaro.
[komento] : 'Secubun' = ĝi rilatas al la tago antaŭ la komenco de ĉiu sezono (risshun, rikka, risshuu, rittou), kaj havas la signifon "dividi la sezonojn", sed nuntempe ĝi ofte rilatas specife al la tago antaŭ risshun (ĉirkaŭ la 3-a de februaro).
'shun' = printempo, 'ka' = somero, 'shuu' = aŭtuno, 'tou' = vintro.
*** Nuntempa ordinara sezon-divido;
Printempo estas 3a, 4a kaj 5a monato; Somero 6a, 7a kaj 8a;
Aŭtuno 9a, 10a kaj 11a; Vintro 12a, 1a kaj 2a. (Laŭ mia kompreno). ***
Supran informon komprenante ni devas gustumi aŭ aprezi kaj fari verkon 'Hajku' por ĝui ĝuste la belecon.
(2005-03-04, mi sendis informon al retgrupo Japaneskoj).
----------------------------------------------------------------------------------
[ La diferenco inter japanoj kaj alilnadanoj. ]
Grava problemo aperas en nuna periodo, ĉar multaj legomoj estas produktitaj en la varmĉambro, pro tio multaj homoj ne povas senti ĝustan naturan sezonon en legomoj vendataj.
La plej grava problemo por Hajku en multaj landoj, estas geografie kaj klimate malsamaj kontraŭ tiu de Japanio. Pro tio alilandanoj malfacile devos uzi vortojn 'Kigo' kaj 'Kisecu' (esp; sezono) kontraŭ tiu de Japanio, tiel mi bedaŭras.
Pri supra informo ni atente kaj profunde devos diskuti la uz-regulon, tiel mi proponas.
----------------------------------------------------------------------------------
Kidai.
Atendu !
----------------------------------------------------------------------------------
Saiĵiki (jap; Saijiki).
Mi ne povas krei novan unuvorton por la esprimo, sed mi samopinias al propono de s-ro ŜIBAJAMA ĵun'iĉi (SIBAYAMA Zyun'iti) pro sekvaj punktoj.
1. Japana vorto 'Kigo' estas vorto por iusence esprimi sezonon, sed ne estas verko Hajku mem.
2. Ekzistas libro kies titolo estas "Vortaro de Kigo kaj Vickigo (jap; Kigo, Kidai jomi-kata ĵiten)", kies enhavo estas detala klarigo pri "Kigo kaj vickigo". Sekve la nomo de tiu libro estas Kigaro, tion mi subtenas.
3. Japana 'Saiĵiki' estas hajkaro laŭsezone kolektita. Tial mi rekomendas ke esperanta nomo de 'Saiĵiki' estos bona kaj ĝusta per Laŭsezona Hajkaro.
(2005-01-16, mi sendis opinion al retgrupo Japaneskoj).