3. Kire.
Kire.
'Kire' ofte ekzistas ĉe jenaj lokoj.
(1) 5 'Kire', 7, 5. (2) 5, 7 'Kire', 5. (3) 5, 7, 5 'Kire'.
(2004-12-14, mi sendis informon al retgrupo Japaneskoj).
------------------------------------------------------------------------------------
Mi tute ne intencas trudi mian opinion al karaj hajku-amantoj alilandaj, sed se mia informo donus al ĉiuj intereson, mi estas ĝoja. Okaze de mia prezentado pri 'Hajku' al alilandanoj kiuj interesiĝas en 'Japana Haiku', mi diras la gravecon de 'Kire'. Sed la imago estas tre malfacile klarigebla eĉ al japanoj.
Mi iomete klarigos per la vorto Paŭzo por 'Kire'.
Kelkfoje mi vidis la vorton 'Tranĉi' por 'Kire' en esperantujo. Sed la signifo de la vorto 'Tranĉi' tute ne estas ĝusta por japana ideo 'Kire', tiel mi enfazas. Sekve mi elektis la vorton Paŭzo.
Ekzemplo pri fama hajko de Baŝou (Basho) : Huruike ja kaŭazu tobi-komu mizu no oto.
Mia klarigo al alilandanoj estas jene.
1. Malrapide fermu viajn okulojn kaj nenion pripensu.
2. Post silentiĝo de animo/koro vi malfermu okulojn kaj legu vortojn de la komenco ĝis la loko de "Kire-ĵi, ja".
3. Uzante nur legitaj vortoj vi imagu vian mondon. --- Tie ekzistas Paŭzo por fari vian mondon. ---
4. En naskita mondo vi legu daŭrajn vortojn.
5. Se vi povos ree imagi pli novan aŭ freŝan mondon, vi certe vivos en la mondo de 'Hajku', tiel mi rekomendas. Vi ne legu 'Hajku' per unu-spiro rapida aŭ malrapida, sed kun Paŭzo ĉe la loko de 'Kire' vi legu ĝin per via komforta rapideco en ĉiutaga vivo, tiel mi konsilas.
Mi tute ne konas profesie fakan regulon kaj multajn vortojn pri 'Hajku', ĉar mi ne estas hajkisto sed nura amanto de 'Hajku', pardonon! Sed per mia sperto de Hajku-farado dum ĉirkaŭ 5 jaroj, kiel unu el multaj membroj de iu fama hajka socio (organizo), mi havis demandon pri ke kio certigas la ekziston de 'Hajku' ? aŭ simple kio estas 'Hajku' ?
Mi eksmembriĝis el la socio kaj mi legis kelkajn librojn pri 'Hajku' sed bedaŭrinde ĉiuj hajkistoj ne skribis plenan klarigon pri 'Kire' kaj la gravecon, precipe la ideon de 'Hajku'. Kelkaj hajkistoj iomete klarigas pri 'Kire-ĵi'.
Post kelkjara esplorado mi renkontis iun libron de hajkisto ŜIMIZU Kjouga (SHIMIZU Kyoga). Lia ideo kaj opinio estas tre bonvena al mia enigmo. La plej grava elemento de Hajku-farado estas la ekzisto de 'Kire'. Mi deziras traduki lian libron en Esperanto, sed bedaŭrinde mankas al mi tempo kaj profesia kaj faka scio.
Multaj alilandanoj legas kaj lernas pri japana 'Haiku'. Sed laŭ mia supozo ili ne havos sufiĉan scion pri 'Haiku' same kiel mi iama. Mi elkore esperas vin atente preni/uzi 'Kire'-n.
(2004-11-25, mi sendis opinion al retgrupo Japaneskoj).
----------------------------------------------------------------------------------------
Kire-ĵi.
Atendu ! Poste mi skribos.