Esperantaj tekstoj
(paĝo 02) Kion la atombomboj faris al la homoj?
La 6an kaj 9an de aŭgusto, ĝuste antaŭ la fino de la lla Mondmilito, Usono uzis atombombojn por detrui la japanajn urbojn Hirosima kaj Nagasaki. Ambaŭ urboj estis momente pereigitaj. Jen la unua "nuklea milito" en la homa historio.
Subite intensa varmo, aerpremo kaj atoma radiado trafis virojn kaj virinojn, junajn kaj maljunajn, forŝirante de ili la haŭton, bruligante ilian karnon, eltirante la okulglobojn kaj intestaĵojn, penetrante en ostajn medolojn kaj aliajn internajn organojn por fine mortigi ilin.
La atombomboj donis gravan difekton ankaŭ al tiuj, kiuj venis tagojn poste en la detruitan urbon por serĉi siajn familianojn kaj konatojn. Pro la restanta radioaktiveco ankaŭ ili suferis atombomban malsanon same kiel la rektaj bombitoj, kaj multaj el ili eĉ mortis.
Atombombo venis tute senavize kaj surprize, vundis aŭ mortigis ĉiujn loĝantojn sendistinge, ĉu ili estis soldatoj aŭ civiluloj, detruis ĉion en la urbo komplete, kiel
oficejojn kaj fabrikojn, tiel ankaŭ lernejojn, infanvartejojn, templojn kaj eĉ tombojn.
Korpaj kaj psikaj postefikoj de la hibakŝoj ne malgraviĝis kun la paso de la tempo, sed eĉ multobliĝis, kaŭzante neelireblan cirklon de malsanoj kaj malriĉeco. Amasiĝis malfacilaĵoj, kaj ju pli longe ili vivas, des pli netolerebla fariĝas ilia angoro. Nun ege agacas kaj bedŭrigas la hibakŝojn la nukleaj eksperimentoj kaj nuklea vetarmado senfine daŭrigataj spite ilian fortan deziron, ke neniu popolo turmentiĝu denove pro la sama angoro kiun ili spertas.
(paĝo 05) Longe suferas la Hibakŝoj
La eksponita karno de la brulvundoj komencis putri jam en la unua tago, kaj baldaŭ eksvarmis tie vermoj kaj turmentadis la suferantojn.
Tiuj, kiuj travivis la unuan krizon kaj al kiuj ŝajne resaniĝis la vundoj, estis trafitaj de diversaj postefikoj kiel ekzemple keloidoj, kataraktoj, laŭkemioj, kanceroj k.t.p. kaj devis suferadi tre longe.
Hodiaŭ troviĝas en la tuta Japanio ĉirkaŭ 400 000 "hibakŝoj", aŭ viktimoj de nukleaj
bomboj, kaj la plejparto de ili devis suferi longe pro diversaj postefikoj, inter ili ankaŭ atombomba malsano nomata "burabura", karakterizita de profunda laceco kaj senforteco.
(paĝo 06) Disŝirita koro, detruita vivo
La hibakŝoj havas komunan timon, ke la nuklea radiado kaŭzos genetikajn efikojn al siaj
idoj kaj pranepoj. Pro tio ne malmultaj el ili rezignas la geedziĝon aŭ decidas ne havi infanojn.
Multe da hibakŝoj ankoraŭ vivas izolite, turumentante sin pro tio, ke ili devis forlasi en fajrego siajn amatajn familianojn, parencojn aŭ amikojn, kiuj estis kriantaj por helpo en la flamego.
Troviĝas ankaŭ multe da hibakŝoj, kiuj perdis ĉiujn siajn Parencojn samtempe kaj fariĝis tute solaj. Multaj el ili estas tre malsanemaj kaj ne povas labori, kaj ili estas malriĉaj. Krome, la plejparto estas nun tre maljunaj, kaj tio multobligas ilian suferon.
(paĝo 08) Morto kaj malsano
La atombombado kaŭzis kompleksajn difektojn sur homajn korpojn. Nome, (1) brulvundoj pro varmoradiado (4000°C ĉe la eksploda centro) kaj fajrego; (2) vundoj pro la eksploda vento (120m/sek je 1,3km for de la eksploda centro); (3) atommalsanoj pro primara radioaktiveco (pli forta ol la mortiga nivelo ĉe la eksptoda centro), la sekundara
radioaktiveco (indukita per neŭtrono) kaj la restanta radioaktiveco. La atombomba malsano estas do komplekso de diversaj afekcioj.
Dum la unuaj du semajnoj post la eksplodo mortis 150 000 - 160 000 personoj, inkluzive de tiuj, kiuj tuj mortis aŭ mortis sub detruitaj konstruaĵoj aŭ en fajrego. Kaj ĝis la fino de la jaro 1945 mortis en Hirosima 130 000 - 150 000 personoj kaj en Nagasaki 60 000 - 80 000, entute 190 000 - 230 000 personoj pro akuta atombomba malsano (kies
simptomoj estas laco, naŭzo, vomado, alta febro, lakso, sangado, defalo de haroj, leŭkemio k.t.p.) Pli poste multe da hibakŝoj suferis plu postefikojn kiel leŭkemio kaj kancero. La nombro de mortintoj ankoraŭ kreskas.
(paĝo 11) 37 jaroj da suferado kaj batalado
S-ro YAMAGUTI Senzi (51jara travivinto de Nagasaki)
La 9an de aŭgusto YAMAGUTI Senzi (tiam 14jara mezlernejano) estis en Armila Fabriko "Mitubisi" (je l,2km for de la eksploda centro) en Nagasaki kiel mobilizito. Kiam li laboris ekster la konstruaĵo, trafis lin la brilego de la atombombo, kaj li suferis gravan bruvundon en la dekstra flanko de la supra parto de lia korpo. La karno ekpusis tre baldaŭ kaj en ĝi aperis multe da vermoj kun diversaj grandecoj kaj avide nutras sin per la flava puso naŭze fetoranta. Ili kreskis ĉiam denove malgraŭ kuracista prizorgo kaj tio daŭris por semajnoj ĝis lia elhospitaliĝo. Kiam li forlasis la hospitalon post sep monatoj, komenciĝis severa vivo por li. La infanoj en la najbareco forkuris, tuj kiam ili vidis lin, kriante, "jen venas ruĝa demono!"
Trafita de diversaj malsanoj unu post alia, kaj malkuraĝigita de malfavora rezulto de kirurgiaj operacioj por keloido, S-ro Yamaguti plurfoje provis sinmortigon. Kaj fine venis la tempo, kiam plilaŭtiĝis la voĉo de la popolo kontraŭ atom- kaj hidrogen-bomboj. Hodiaŭ laborante kiel unu el la reprezentantoj de HlDANKYO, hibakŝa federacio, li dediĉas sian tutan energion por la malpermeso de nukleaj armiloj.
(paĝo 12) F-inoTAKAGI Huzie (44jara travivinto de Nagasaki)
En la momento de la bombado f-inoTAKAGI Huzie, tiam 7jara, estis hejme en Hukusima-tyo (1,8km for de la eksploda centro), Hirosima. Ŝia hejmo estis frakasita kaj cindrigita. Ŝia frato, tiam mezlernejano, estis malaperinta. Ankaŭ ŝiaj gepatroj suferis bombadon. F-ino TAKAGl mem estis kaptita sub la faligita konstruaĵo. Ŝi vundiĝis kaj bruldifektiĝis.
Baldaŭ ekturmentis ŝin alta febro, lakso kaj sangado el dentokarno. Dum ses monatoj ŝi
devis resti en lito.
En elementa kaj meza lernejoj ŝi ĉiam estis malsanema, kaj dum gimnastikaj lecionoj ŝi povis nur rigardadi siajn ekzercantajn samklasanojn.
Je la aĝo de 20 jaroj ŝi edzinĝis, kaj post jaro ŝi naskis knabinon. De tiam, tamen, ŝi devis denove vizitadi kuracistojn. Baldaŭ ŝi havis duan infanon. Sed tiam ŝi estis tiel malsanema ke ŝi ne povis prizorgi sian bebon. Ŝi devis eksedziniĝi kaj forlasi siajn
infanojn. Ŝi revenis al Hirosima, sed tie ŝiaj karaj gepatroj jam ne estis vivantaj. Krome, ŝi ne povis trovi sian laborejon, ĉar ŝi estis tiel malsana. Ŝi denove edziniĝis.
Sed tiutempe ŝi devis ofte enhospitaliĝi, kaj tio metis finon al ŝia familia vivo.
Eksedziniĝinte kaj fariĝinte sola, ŝi suferis plu pro bronka astmo, stomaka ulcero, kronika hepatito, artika reŭmatismo, abnorma malmoliĝo de la histoj de la lnternaj organoj k.a. Preskaŭ ĉiutage ŝi vizitis kuraciston.
Ofte katenite al lito pro astmo, alta febro kaj tutkorpa doloro, ŝi Plendis ke en malvarma sezono estas aparte netolereble. Ŝi diris: "Se mi povis havi feliĉan tempon en mia vivo, tio estis dum unu aŭ du jaroj post la naskiĝo de mia unua infano.
Nur se ne estus atombombado, mi estus povinta ĝui la feliĉon de familia vivo kiel la aliaj. Neniu devas sperti similan torturon!"
En junio, 1982, finiĝis ŝia 44jara vivo, en kiu ŝi luktadis kontraŭ duoblaj turmentoj de
malsanoj kaj malfacila vivtenado, sopirante al siaj du disigitaj infanoj.
(paĝo 15) S-ino YAMADA Mikiko (54jara travivinto de Nagasaki)
Viktimiĝis ankaŭ tiu sinjorino, kiu venis la sekvantan tagon en la urbon. S-ino YAMADA Mikiko, tiam 16jara lernantino de flegista ternejo en Osako, estis hejme en lsahaya (30km okcidente de Nagasaki) tiumomente.
Ekde la 10a de aŭgusto ŝi venis ĉiutage en la urbon kaj laboris dum semajno ĉe la provizora kuracejo 2,5km for de la eksploda centro. Ŝi okupiĝis pri la flegado de vunditoj kaj transportado de mortintoj. Devigate laboradi sub armea kuracisto dum kvar monatoj ŝi tremante helpis sekci la kadavrojn.
Akuta simptomaro de "atombomba malsano" aperis ĉe ŝi jam en la unua semajno, ekzemple senĉesa lakso, elfalo de kapharoj, alta febro k.t.p. Ekde tiam turmentis ŝin ŝvetado de krania osto, hepata malordo, nerva astenio k.t.p. Edziniĝinte pli poste, ŝi fine havis knabon post okfojaj abortoj.
"Ne forgesu ke trovĝas multaj, kiuj devas eltenadi similan turmentadon kiel mi, kiu nur pro la sekundara radioaktiveco en detruita urbo tiom suferas", ŝi diras.
(paĝo 17) Kial estis uzita la atombombo?
Meze de 1945 Japanio jam perdis ĉiom da maraj kaj aeraj armefortoj, kaj preskaŭ restis sen militpovo por daŭrigi la batalon. En februaro interkonsento estis farita inter aliancanoj en Yalta, ke Sovetunio partoprenu la militon kontraŭ Japanio en Siberio komence de aŭgusto, ĝis tri monatojn post la malvenko de nazia Germanio. La uzo de la atombomboj fare de Usono fakte ne estis "por mallongigi la agonion de milito, por savi milojn kaj milojn da vivoj…" (la prezidento Truman), sed "por havigi al si politikan avantaĝon en la usona postmilita strategio kontraŭ Sovetunio" (la milita sekretario Stimson).
Troviĝis ankaŭ alia kaŝita celo, nome, por esplori la povon de la atombombo pretige por la plua uzo de nukleaj armiloj en la estonteco. Jen kial ambaŭ urboj estis elektitaj kiel celobjektoj por fari eksperimenton sur la vivantaj korpoj. Pro tio Usono rigardis la damaĝon milita sekreto kaj rifuzis helpi la hibakŝojn malgraŭ propono farita de lnternacia Ruĝa Kruco.
Usono perforte venigis multe da hibakŝoj al militaj hospitaloj en Hirosima kaj Nagasaki, kie ili prenis specimenojn de ilia sango kaj fortranĉis la afektitajn par
tojn de iliaj malfortiĝintaj korpoj por patologia esplorado, traktante la viktimojn kiel "kobajojn", sed ili ne donis al ĉi tiuj nenian medicinan traktadon.
(paĝo 18) Hibakŝoj alvokas por la neniigo de nukleaj armiloj
En 1954, kiam Usono faradis eksperimentojn de hidrogenaj bomboj en la atolo Bikini, la telekomunika funkciulo de jpana fiŝista ŝipo, aganta en Pacifika Oceano, mortis pro la radioaktiveco el la "polvo de morto" kiu falis sur la ŝipon. Tio vekis fortan indignon en larĝa gamo da japana popolo, kaj la movado kontraŭ A- kaj H-bomboj
disvastiĝis tra la tuta lando.
Kuraĝigite de la Unua Monda Konferenco kontraŭ A- kaj H-bomboj en Hirosima en 1955, la neglektitaj hibakŝoj unuigis sin kaj formis Hidankyo (Federacio de Asocioj de Viktimoj de Atom- kaj Hidrogen-bomboj) la sekvantan jaron. Ekde tiam la hibakŝoj persistis en aktivadoj ĝis nun, postulante la kompletan malpermeson de nukleaj armiloj, kaj postulante de la registaro efektivigon de nova leĝo por la helpo al hibakŝoj. Subtenate de multe da civitanaj organizoj, Hidankyo, klopodas kolekti 20 milionojn da subskriboj por postuli la starigon de leĝo por helpi la hibakŝojn, kaj preparas sendi delegitaron eksterlanden por dissemi la veron, kaj denunci la krimecon de la atombombado pri Hirosima kaj Nagasaki.
(paĝo 19) La unua "nuklea milito" - Hirosima kaj Nagasaki
Tute ignorante la mondlarĝan alvokon, "‘Ne Ripetu Hirosima kaj Nagasaki", la nukleaj superpotencoj minacadas puŝi la tutan homaron al la krizo de ekstermiĝo per nuklea milito. Lastatempe, malkaŝe priparolata estas la ebleco de la "unua atako" aŭ
la lanĉo de "limigita nuklea milito" per la uzo de taktikaj nukleaj armiloj. Ĉu ili pretendas ke nuklea milito estas permesebla se ĝi estas "limigita"?
Sed kion ajn signifas "limigita", kia terura infero prezentiĝos, se nukleaj armiloj estus uzitaj! La sufero de la hibakŝoj donas ateston. "Hirosima kaj Nagasaki" prezentas la modelon de detruado kaj amasmurdo de nuklea
milito. En ia ajn formo, kaj en iaj ajn cirkonstancoj, absolute neniam ni lasu okazi nuklean militon!
(paĝo 20) Tuj ni faru ĉion eblan kontraŭ nuklea milito!
Pli ol 40 000 nukleaj eksplodkapoj, kies eksploda potenco entute egalas al miliono da atombomboj de la tipo uzita en Hirosima, estas nun konservataj en la tuta mondo. Ili povus mortigi la tutan homaron dekon da fojoj.
Nun pligrandiĝas la ebleco de la eksplodo de limigita nuklea milito, en kiu ĉiuj el ni fariĝus hibakŝoj. Ne troviĝas garantio ke la limigita uzo de nukleaj armiloj ne disvolviĝas en totalan nuklean militon. Tiuokaze, la tuta aero kaj la tuta akvo sur la tero estus malpurigitaj de radioaktiveco kaj neniu povus eviti la sorton fariĝi ĝia viktimo. Ni devas fiksi la okulojn sur la hororo de la efikoj de la nukleaj armiloj ilustrita en tiu ĉi broŝuro, kaj fari ĉion eblan por malebligi nuklean militon, kiu signifas ekstermiĝon de la homaro, kaj efektivigi totalan malpermeson de nukleaj armiloj.