top of page
eĥoj de esperantistoj el diversaj landoj 
                 Ĉi-tie aperos impresoj kaj raportoj de legintoj.

                      Sendis suban mesaĝon.

Estimata S-ro/S-ino                       ; 
Dezirante pacon en nia terglobo mi sendas ĉi-mesaĝon al vi.
Nepre vizitu suban TTT-adreson.
https://atomkonto.wixsite.com/hibakusha
Mi obstine atendas eĥon (penson, opinion iel ajn) de vi.
Uea-dumviva menbro (delegito) ... e
l atombonbita lando, Japanio.

20221027; sendis mesaĝon al 32 esperantistoj en 2 landoj.

Rusio (16), Ukraino (16)

20221027; sendis mesaĝon al 74 esperantistoj en 33 landoj.

Albanio, Alĝerio, Argentino, Armenio, Aŭstralio, Brazilo, Britio, Bulgario, Ĉeĥio, Ĉinio, Finnlando, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Irano, Italio, Kameruno, Kanado, Kenjo, Koreio, Kroatio, Kubo, Litovio, Luksemburgo, Nepalo, Nov-Zelando, Pollando, Rumanio, Serbio, islando, Tanzanio, Usono(Ameriko)

20221115; sendis mesaĝon al 64 esperantisoj en 62 landoj.

Aŭstrio, Belgio, Belizo, Belorusio, Benino, Bolivio, Burndo, Bosnio-Hercegovino, Ĉado, Ĉilio, Danio, Dominika Resp., Ebur-Bordo (Kotdivoaro), Egipto, Estonio, Filipinoj, Francio, Ganao, Gvatemalo, Hinda Unio (Barato), Honduro, Indonezio, Irlando, Islando, Israelo, Japanio, Kartvelio, Kenjo, Kolombio, Komoroj, Kongo, Kostariko, Latvio, Madagaskaro, Makedonio, Malio, Malto, Meksiko,mongolio, Nederlando, Niĝerio, Niĝero, Nikaragvo, Norvegio, 

Nov-Kaledonio, Pakistano, Peruo, Porttugalio, Rusio, Senegalo, Slovakio, Slovenio, Srilanko, Sud-Afriko, Svazilando, Svedio, Taĝikio, Tajlando, Togolando, Tunizio, Turkio, Ugando, Ukrainio, Urgvajo,

20230528; sendis mesaĝojn al 16 esperantistoj en Rusio kaj 13  esperantistoj en Ukrainio.

20230612; sendis mesaĝojn al 92 esperantistoj en 89 landoj.

-----ricevis 2022-12-05 -----
Saluton kara,
Kondolencojn al la familio de Nakamura! Tiu ĉi mondo estas maljusta!


----- ricevis 2023-06-15 -----
Rekomendo por la trudo
Spiru profunde, feku regule! Kaj la vian arogantecon englutu obstine!!

 

----- ricevis 2023-07-08 -----
Ultimato
Komprenu,ke viaj ideoj absolute ne interesas min!!
Ne tedu plu!!
P.S.La atombombojn Japanio elmeritis...

 

----- respondis 2023-07-11 -----
Al homoj en limigitaj informoj ne komprenos pri kiel aliaj homoj sentas kaj pensas pri diversaj
ideoj, kvankam tiuj homoj vivas en tute malsasmaj ĉirkonstancoj. Tre malĝoja vivanto ja
estas vi, Putinisto.
Aldone pri atombombo farita de Usono mi sciigos al vi.
Iama Japanio (ĉefa militistaro kaj registaro) komencis erare militon por forporti prosperon
de aziaj laandoj. Por tio Japanio ricevis iu sence punon per atombombado.
Sub la regado de Usono japana registaro decidis konstrui senmilitan sociion. Ankaŭ Usono
subtenis la rekonstruadon per doni nutraĵojn kaj kuracajn prizorgojn al ekonomie malriĉaj
kaj mizeraj japanoj.
---
Mi kredas baldaŭ venos al vi konfirmi fakton pri ĉi-foja invado de Rusio en proksima
estonteco. Kaj vi scios pri la vereco de mia ĉi-infromo.  
Mi elkore deziras vin NE restu Putiniste. Se vi ŝanĝis opinion post 5 - 6 jaroj, mi ĝoje
atendos vian retmasaĝon kun "saluto". Ĝis la ...

 

----- ricevis 2023-07-14 -----
Komprenu,ke viaj ideoj absolute ne interesas min!
Ne tedu plu!!!
 

----- ricevis 2023-05-28 -----
Jes, estimata samideano, mi scias, kio estas HIBAKUSHA.
Nuklea armilo estas absolute neakceptebla.
Notu bone, ke ĉiuj militoj de lastaj 80 jaroj estas provokitaj de Usono cele al propra profito
kaj hegemonio.
Kaj nun ili eĉ ne hontis veni al povra urbo Hiroŝima por priparoli novajn militajn planojn.
Usono estas monda parazito kaj bandito! Nenian subtenon al tiu fi-lando!

 

----- respondis 2023-06-11 --
Estimata,
via opino pri Usono estas iu sence ĝusta, kaj iama nia lando Japanio stulte kondutis
samspece al aziaj landoj. Vere malĝoja kaj malĝusta ago ja estis.
Pensante nuna monda cirkonstanco la invado de Rusio al Ukrainio ankaŭ estas malĝusta
konduto por alilandanoj, ĉu ne !?
Precipe la vortoj de Putin, nome uzus nuklean armilon,   estas sufiĉe da minaco al tuta
mondo, tiel mi pensas.
Mi elkore deziras neuzi tiajn armilojn, kaj popoloj mem  en Rusio elekti saĝan manieron por
daŭrigi pacan vivon.
Dankon al via konkreta opinio ... 

 

----- ricevis 2023-06-11 --
NE!
Tute ne temas pri "invado" de Rusio. Ukrainio estas parto de Rusio, kontraŭleĝe deŝirita en
1991, spite rezultojn de tiama referendumo. Ekde tiam Usono investis multajn miliardojn tie
en kontraŭrusian propagandon. Fine ili sukcesis en 2014 okazigi nazian ŝtatrenverson, kaj
ekde tiam surt teritotio de t.n. "Ukrainio" la tiea reĝimo sisteme murdas rusojn. Jam pereis
kelkdek miloj, inter ili kelkcent infanoj.
Se Rusio ne komencus pasintjare defendi sin (tro malfrue!) - do Usono sub flago de
"Ukrainio" rekte atakus Rusion.
Ni nur defendas nin.
---
Aliajn landojn de Eŭropo, kiuj ne estis en konsisto de Rusio/Sovetio, Rusio neniam planis
ataki.
Tamen Finnlando kaj Svedio ja aliĝas al NATO - kiucele?
Superfluas rememorigi, ke NATO estas kreita fine de 1940aj speciale por prepari militon
kontraŭ USSR - kaj ne likvidita en 1991 post kiam eksteraj fortoj disŝiris nian landon..
---
Vi eraras.
Putin neniam intencis uzi nukean armilon unue.
Sed ĉar Usono (per manoj de "Ukrainio") ja vere intencis uzi nuklean armilon kontraŭ Rusio
- ĉu tia krimo devus resti senpuna?
Eble la averto, ke tiakaze Rusio reagos - sobrigis iujn. Kvankam mi forte dubas, ke en Usono
entute restis adekvataj politikistoj.
La lando-parazito, lando-bandito volas subigi al si tutan mondon - alimaniere ĝi ne scipovas
ekzisti kun sia enorma konsumado.

Deziru tion al popolo de Usono. Kvankam usona registaro tutegale ne aŭskultas propran
popolon.

 

-----respondis 2023-06-29 -----
Kun intereso mi legis vian respondon klarigplenan. Pri viaj diroj mi simple respondas jene.
1. pri "invado" de Rusio.
(resp.) Trans landlimon eĉ iel ajn kialoj, irado ja estas ĝusta invado.
2. Putin neniam intencis uzi nukean armilon unue.
(resp.) Vi devas atente legi mian skribon, mi ne skribis per la vorto 'uzis' sed 'uzus'. Uzi
vorton pri nuklea armilo estas nenio alia de minaco.
3. Tamen Finnlando kaj Svedio ja aliĝas al NATO - kiucele?
(resp.) Tiuj landoj sentis/as/os danĝeron kontaŭ Rusio, ĉu ne !?
4. nazia ŝtatrenverso ...
(resp.) La ago sub la nomo de 'nazia ŝtatrenverso' ne ekzistas post la regado de terura
diktatoro Hitler en pasinta Germanio. S-ro Putin plurfoje uzas vortojn per 'nazia ago' en sia
prelego. Lia diro ja estos terura.
5. (miaj demandoj)
(1) Ĉu vi spektas TV-prograamerojn krom nacie regita elsendo ?
(2) Kial multaj rusoj eskapis/as/os el Rusio ? Ĉu vi demandis pri tio al eskapintoj ?
(3) Mia ĉi-foja komenca mesaĝo intencas dissciigi terurecon de nuklea armilo. Mi atendas
vian opinion pri ĝi post atenta legado.
Esperantiste kaj samideane via

----- ricevis 2023-06-29 -----
Tio estas demagogio.
Usono invadas multajn landojn - lastatempe ĉee en mez-Oriento, sed ankaŭ en Latin-
Ameriko kma., murdas dekmilojn de pacaj loĝantoj - sed kontraŭ tio vi ial ne protestas. Kial?
Rusio nur defendas rusojn, kiuj estas amase murdataj ekde 2014 en "Ukrainio" - nur pro tio
ke ili volas paroli rusan lingvon kaj ne subiĝi  al ukraina naziismo regata el Usono.
---
Ankaŭ vi legu miajn vortojn atente.
Ne intencas uzi = ne uzus.
---
Ne landoj, sed ties politikistoj, sklave obeantaj al Usono. Ili trompas siajn popolojn,
mensogante pri ia "minaco" flanke de Rusio.
Rusio neniam intencis ion fari kontraŭ Svedio aŭ Finnlando.
---
Ĉu terura estas la diro mem? Ne la agoj de ukraina "prezidento" kaj ties subuloj, pri kiuj li
diras?
---
Mi entute ne spektas TV.
---
"Multaj" estas eble 0.01%. Ili estas timuloj sen cerboj kaj sen honesteco.
Nu, ili provu vivi alilande. Plejparto tamen, perdinte tutan sian monon, honte revenas.
---
Mi jam diris dekomence: nuklea armilo estas terura kaj ĝia uzo estas neakceptebla.
Rusio neniam intencis ĝin uzi.
Sed Zelenskij obstine histerie postulas de NATO nukleajn armilojn por apliki kontrau Rusio.
Plie, ili bombas nuklean elektrostacion en Zaporoĵje - por kaŭzi nuklean katastrofon - kaj
cinike akuzas Rusion.
---
Ĉu japanoj jam forgesis, kiu detruis urbojn Hiroshima kaj Nagasaki per nukleaj bomboj en
1945? Mi memorigas: tio estas Usono, sed ne Rusio/Sovetunio. Sed ial vi nun amikas (pli
ĝuste - libere sklaviĝas) kun Usono, sed kontraŭ Rusio eldiras plej absurdajn akuzojn.
---
Pensu, se vi kapablas pensi.

 

----- respondis 2023-07-11 -----
Estimata,
danke mi legis vian detalan klarigon por mia informo.
1. Multaj rusoj uzas vorton "naziano" kaj "naziismo", restus partia penso radikiĝi en rusoj,
tiel mi timas.
2. La informo pri translokigo de nukleaj armiloj ja egalos uzi ĝin en la dorso.
Jam pasis ĉiuraŭ 80 jaroj post detruo de Nazia Germanio, sed ankoraŭ nuntempe obstine
vivas nazianoj kaj naziistoj en Germanio, tre bedaŭrinde.
3. Al homoj en limigitaj informoj ne komprenos pri kiel aliaj homoj sentas kaj pensas pri
diversaj ideoj, kvankam tiuj homoj vivas en tute malsamaj ĉirkonstancoj. Tre bedaŭrata
homo ja estas vi.
Reala foto ĉiam donas al ni la veron kaj la fakton. Spektu multajn U--tubojn kaj aŭskultu
multajn voĉojn.
4. Ĉiuj landoj havantaj de nukleaj armiloj tute ne diras pri la uzo eĉ la translokigo malgraŭ
sub diversaj cirkonstancoj krom ĉi-foja Putin.
5.  Aldone pri atombombo farita de Usono mi sciigos al vi.
Iama Japanio (ĉefa militistaro kaj registaro) komencis erare militon por forporti prosperon
de aziaj landoj. Por tio Japanio ricevis iu sence punon per atombombado.
post la milito sub la regado de Usono japana registaro decidis konstrui senmilitan socion.
Ankaŭ Usono subtenis la rekonstruadon per doni nutraĵojn kaj kuracajn prizorgojn al
ekonomie malriĉaj kaj mizeraj japanoj.
Sekve rapida rekonstuado estis farita. Japanio ne produktis aŭ preparis multajn armilojn, tial
tio certe rapidigis rekonstruadon.
---
Mi kredas baldaŭ venos al vi konfirmi fakton pri ĉi-foja invado al Ukrainio en proksima
estonteco. Kaj vi scios pri la vereco de mia ĉi-infromo.  
Mi elkore deziras vin NE restu en servisto de diktatoro Putin. Se vi ŝanĝis opinion post 5 - 6
jaroj, tiam mi ĝoje atendos vian retmesaĝon kun "saluto".  

Esperantiste amanto de paco

 

----- ricevis 2023-07-11 -----
Serĉu en vikipedio aŭ aliloke la difinon, kio estas nazio. Pensu kaj konvinkiĝu, ke en Ukrainio
nun estas la samo kiel estis en Germanio  1939-45.
---
Jes. Sed ne Germanio estas nun la ĉefa minaco al ekzisto de la homaro. Sed ja Usono.
---
"Realaj" fotoj estas plejparte falsaj. Faritaj aliloke kaj alitempe. Bedaŭrata estas vi, se vi ne
komprenas.
Vi ja ne povas aŭde distingi rusan lingvon disde la ukraina, des pli ne povas kompreni la
dirojn; nek diveni laŭ ŝildoj kaj automobil-numeroj la lokon ktp.
Tuta departamento en Ukrainio, abunde financata el Usono, okupiĝas pri tia falsado kaj
ĉiaspeca mensoga propagando.
---
Malvero. Ukrainio multfoje POSTULIS nuklean armilon kaj rekte diris, ke intencas uzi ĝin
kontraŭ Rusio.
Rusio neniam uzis. Sed la fakto, ke ni havas tiun armilon, eble povas iomete sobrigi histeriajn
maladekvatulojn en Usono kaj ties libervolajn sklavojn en Ukrainio.
---
Jes.
Tamen pro tio pereis ĉefe pacaj loĝantoj, ĉu ne?
Nenia milita senco estis en tiu bombado - Usono nur volis montri al la tuta mondo, ke ĝi
posedas potencegan armilon, kaj ĉiuj devas timi kaj obei.
---
Verŝajne. Sed nun la japana militarismo renaskiĝas, bedaŭrinde.
Cetere, eĉ arogas pretendi la "nordajn teritoriojn" - kiuj ĉiam estis rusiaj, sed post la milto
de 1904-05 Japanio ilin portempe akaparis; poste Sovetio reprenis.
---
Ĉesu ripeti mensogaĵojn el usona propagando.
Putin NE estas "diktatoro", sed la prezidento elektita de la tuta popolo kaj subtenata de
ĉiuj.
Ni en Rusio vivas libere kaj bonstate, kaj volas plu vivi bone. Tio ege ne plaĉas al Usono,
lando-bandito kaj parazito. Ili volus, ke ni vivu same mizere kiel sub ilia vasalo Jelcin,
alkoholulo neniam sobriĝinta.
Usono volas rabadi niajn resurcojn, kiel ili rabas la tutan mondon.
Putin tion kontraŭas kaj faras ĉion - treege saĝe - por interesoj kaj bonstato de Rusio, ne
de Usono. Tial fiuloj lin malamas.

----- ricevis 2023-06-13 -----
Ricevis PDF kun 44 paĝoj, la titolo de la unua poemo estas "DESTINO DE LA POEMO".

Poemo estas des pli vereca / ju pli granda estas la soleco, / ju pli fatala estas maltrafeco,
ju pli fatalaj estas la kredadoj / kaj ju pli vanecaj la atendadoj, / lauhvorte, ju pli amaras la venen’
de ghia malfelicha kreinto, poeto.

 

Ghi estas des pli multe agrabla, / des pli placha kaj pli ekscitiga, / ju pli ofte, kiel vin’ malnova,
ghi estas je spirit-emocia tablo / de richaj, sanaj, belaj kaj amataj, / lauhvorte, de tiuj al kiuj la Fato
malavare atribuis la rolon de felichulo.

----- ricevis 2023-06-13 -----
Certe mi reagos al via mesagho, bv. doni al mi iom da tempo por vortumado, char la temo
estas tiom grava por la tuta mondo!

Kundividante viajn sentojn,

 

----- ricevis 2023-05-29 -----
mi provis iri laux via TTT-adreso, sed vidis nur;
your browser is not subported. :-(

----- respondis 2023-06-01 -----
dankon al via respondo pri mia proponon.
bedaŭrinde mi ne povas supozi la kialon de via malsukceso pri ttt-adreso sendita de mi.
Neniu sendis al mi tielan informon.
Denove mi skribas la adreson;

https://atomkonto.wixsite.com/hibakusha

Mi havas timeton pri via landa kontrolo pri retkorespondado. Krom vi mi sendis  saman
mesaĝon al ĉirkaŭ 15 esperantistoj.
Mi rekomenddas vin rekte tajpi la ttt-adreson.
Multan dankon pro via atento,

 

----- ricevis 2023-06-01 -----
Mi provis tra Firefox. La sama rezulto.
Mi provis tra Safari. Gxi respondas, ke gxi ne povas fari nedangxeran konekton tra Apple.
Eble mi malsukcesas pro tio, ke mia komputilo kaj la programaro estas malnovegaj.
Cxu multaj el 15 personoj respondis al vi?
Bondezire via,

 

----- respondis 2023-06-09 -----
Estimata,
dankon al via informo pri via kontakto al mia ttt-paĝon,
Tre bedaŭrinde mi legis vian leteron.
Jam mi sendis saman mesaĝon al ĉirkaŭ 200 esperantistoj,
sed neniu plendis malsukceson same kiel vi.
Mi volis vin spekti kelkajn fotojn de atombombitoj
"Hibakusha".
Anstaŭ tio mi sendas esperantajn tekstojn per aldona dosiero "esp-teksto".
Pro via plua kontakto mi elkore ĝojas  kaj salutas samideane.
Dezirante veran pacon sur nia terglobo,
sincere via

 

----- ricevis 2023-06-09 -----
Estimata, antaux jardekoj mi estis informita pri HIBAKUSHA-j kaj pri la tuta historio. Mi
legis vian "esp-teksto"-n, kie mi trovis multajn pliajn interesajn informojn.
Ankaux fotoj de atombombitoj estos bonvenaj.
Mi provos plinovigi la programaron de mia komputilo por plifaciligi mian agadon en la
interreto.
Amike via

 

----- respondis 2023-06-11 -----
Kara, 
mi  legis vian leteron per la sama atentulo pri atombombo. Dankon.
Laŭ via peto mi sendas unu paĝon kiu havas foton en Paĝo 14.
Krom vi mi sendis saman meseĝon al kelkaj essperantistoj en Moskvo de Rusio.
(1) D-ro Viktor S. Aroloviĉ  (2) S-ro Aleksandr A. Milner    
(3) S-ino Irina Gonĉarova  (4) S-ro Valentin Melnikov
Demandu, Ĉu ili povis spekti mian ttt-paĝon ?
Ĉiuokaze, mi elkore ĝojas pro kontakti vin pacama esperantisto.
Se vi trovis ion ajn pri "hibakusha", sendu retleteron al mi.
Samideane via

----- ricevis 2023-06-12 -----
Kara, 
cxiuj ligiloj bonege funkcias kaj ankaux foto en Pagxo 14. Mi traspektis kaj traauxskultis
cxiujn el ili. Grandan dankon!
Mi havas ne cxiujn retadresojn de 4 e-istoj en Moskvo.
Samideane via, 

----- ricevis 2023-06-02 -----
Dankon, estimata senjoro, dum libertagoj mi trarigardos kaj skribos.
Kun bondeziroj

 

----- ricevis 2023-06-08 -----
Estimata japana samideano,
mi tralegis la libron. Bone, ke estas detala priskribo de la atoma bombado pere de la okuloj
de konkretaj homoj. Vere, estas granda tragedio ne nur por japanoj, sed por la tuta homaro.
Tio estas tre aktuala nun, kiam rusoj timigas la mondon pere de iliaj atomaj armiloj. Rusa
milita agresio en Ukrainio en la 2014 -2023 jaroj  kaj ebla uzo de atom-nuklelaj rimedoj,
genocido kaj ekocido, kiun rusoj organizis en la sendependa najbara lando estas granda defio
por la estonteco de Tero. Pro tio la estraro de la europaj kaj aziaj landoj, mondaj organizoj
kaj civitanoj defas fari tuteblajn agojn por galtigi Rusan Imperion, savi estontajn homajn
generaciojn kaj la naturon de la Terglobo.

 

----- respondis 2023-06-11 -----
Estimata, 
via letero donis al mi saman deziron pri paco de la mondo. Mi legis vian penson pri timiga
invado el Rusio. En kelkaj aliaj landoj okazas milito aŭ batalo.
Kaj multaj infanoj kaj virinoj doloras pro eltenantaj aferoj. Kial ni homoj batalas ? Kion ni
esperantistoj povas aŭ devas fari ?
Mi ne estas spertulo de nia lingvo kaj elstara aktivulo, sed mi decidis sciigi la realon de
Hibakusha al alilandanoj kontraŭ la vortojn de Putin.
Mi estas nura propagandulo. Sed dank' al Esperanto mi, dezirante pacon, sendas mesaĝon al
esperantistoj.
Pacamante kaj samideane ... 

 

----- ricevis 2023-06-11 -----
Dankon, estimata samideano. Se ni chiuj faras en sia lando kaj loko tion, kion ni povas, mi
kredas, ke mondo estos pli bona kaj paca!
Fartu bone!  Amike,

 

----- ricevis 2023-05-28 -----
Estimata,
cxu vi bone memoras, kiu lando atombombis vian landon?
 

----- respondis 20223-06-01 -----
Estimata, 
mi serioze legis vian mallongan mesaĝon kun demando pri atombombado. Jes, mi scias kaj
komprenas la realon.
Bedaŭrinde malsaĝa tiama registaro kaj ĉefe militistaro kondutis pro invadi aziajn landojn,
kaj  faris militon al Usono. La rezulto ricevis atakon per atombombo. La tragedio de popoloj
profundiĝis kaj  poste estis farita paca konstitucio. Sed lastatempa  monda afero igis/as/os
malĝustan direkton de Japanio. Tre tre bedaŭrinde.

Mi skribas pri nuna cirkonstanco inter via lando Rusio kaj Ukrainio. Prezidanto Putin aludis la
eblecon de uzi nuklean armilon. Tio estas treege danĝera ago por popoloj de Ruiso kaj
Ukrainio, kaj multaj alilandanoj.
Mi kredas ke vi bone komprenas la danĝerecon pri la akcidento de Kiev, ankaŭ gubernio
Hukuŝima-ken  en Japanio. Nenio ekzistas la solvo, nenie. Montoj de la sakoj enmetitaj
poluitaj grundoj ekzistas en Japanio, kaj krom Hukuŝima-ken aliaj gubernioj obstine rifuzas la
akcepton de la sakoj pri poluitaj grundoj.
Por prezenti la danĝercon de nukleaj armiloj mi decidis sciigi fotolibleton "HIBAKUSHA" al
esperantistoj en tuta mondo.
Spektantoj de nur nacia elsendo emas eviti aliajn opiniojn aŭ ideojn. Ĉu vi kredas vortojn de
Putin ?
Se jes, mi elkore konsilas vin saĝa spektu ttt-paĝon de EWS, kies respondetulo, s-ino Ursula
Sladek en elektra kompanio.
Mi vizitis vian retejon kaj vidis valorajn verkaĵojn kaj tradukaĵojn. Vere nia lingvo Esperanto
vivas en via vivo, tiel mi pensas.
Kio estas fakto inter Rusio kaj Ukrainio? Atendas multaj homoj en via lando Rusio kaj tuta
mondo por renkonti pacon, la deziro kaj ideo de Zamenhof.
Fine mi dankas vin sendi mesaĝon eĉ mallongan.
Sincere via

-----ricevis 2022-12-05 -----
Saluton kara,
Kondolencojn al la familio de Nakamura! Tiu ĉi mondo estas maljusta!
La milito neniam konstruas sed detruas, mizerigas kaj senkarigas. Mi tre abomenas ĝin. Ni estas en granda sufero ĉi tie pro ĝi. 
Homoj kleraj kiuj povus igi la mondo pli paradizeca, estas la unuaj por krei milito, fabriki armilojn kaj ekspedi ilin. Pro profitocelemo de homoj kaj malhomeco nia mondo suferegas.

Amike ...

----- ricevis 2022-12-03 -----
Saluton kara, 
Dankon pro via mesaĝo!

Ni estas lacaj pro la ĉiutagaj suferoj kaŭzitaj de niaj najbaroj de pluraj jaroj!
La Milito neniam konstruas sed detruas, mizerigas kaj senkarigas! Mi abomenegas ĝin.
Ni estas lacaj pro ĉiutagaj malsekurecoj kaj suferoj ekde 1996)!
Amike ...

 

----- respondis 2022-12-04 -----

Estimata; 
dank' al via detala raporto mi komprenis malbonan situacion de viaj regionaroj, 
sed bedaŭrinde nesufiĉe, ĉar mi loĝas en Japanio nuntempe nemilita 
for de Afriko, Pardonon.

Pri alia temo pri iu japano kiu laboris en Afganio.
Sed tre bedaŭrinde li estis mortigita antaŭ 3 jaroj pro atako de soldato terorisma, 
kvankam li peresvadis loĝantojn, kiel valoras kunlabi por riĉigi terkurturadon. 
Lia prefesio estis doktoro por savi infanojn kaj loĝontojn el malsano. 
Kai li trovis ke tie trinkakvo estis tre malpura kaj ĝi estas kaŭzo de malsano.
Pli ol dek jaroj de lia gvido kaj kunlaboro faris longan riveron al dezerta areo. 
Plantoj kreskis kaj la vivo de loĝantoj iom post iom pliboniĝis.
Lia nomo estas NAKAMURA Tetu. 
Sed vane, enlanda milito nenion kreskas, ĉu ne !?
Mi esperas ke viaj energioj certe direktos al pli bona sitiacio. 
Amike via ...

----- ricvis 2022-11-29 -----

Kara amiko,
Saluton.

Jes, kaj la malpliboniĝo de la mondo estas rezulto de manko de efektivaj amo, reciproka helpemo kaj pacemo de pli granda anaro. La homojn homoj mortigas, freneze nuntempe, same kiel dum la zamenhofa tempo riĉiĝ- cele.

La milito neniam konstruas sed detruas, mizerigas, senkarigas, ...

Mi ĉiel abomenas militon, malpacon.

Legu ĉi tie pri kiel tiuj Ruandaj Tutsi-murdeluloj eniris en la kongan armeon FARDC kaj ilia intenco por nia lando:
Amike ...

 

----- respondis 2022-11-30 -----
kara samideano, 
mi dankas vin sendi al mi valoran informon pri la aspekto pri M23 kaj cirknastancon sub armea socio. 
Mi tute ne komprenas francan lingvon, sekve laŭ via konsilo mi uzis tradukilon "Google-translate" 
rekte sur TTT-paĝo, sed vane malbone ĝi funkciis al japana lingvo pro duoble aŭ trioble aperigis 
samajn frazojn. Kontraŭ tio mi nesufiĉe komprenis la enhavon per mia penega supozo.

Kio estas vera semo pri okazigi militon ? Mi NE scias, sed mi supozas ke iusence avideco de homoj 
havus ellasilon de pafilo, ĉu ne !? 
Bedaŭrinde ĉiuj landoj ĝoje kaj malĝoje havas proprajn historiojn, kaj en ĝi ekzistus neevitebla elemento.
Mi tute ne subtenas militon, eĉ enlandan (civilan) militon. 
Esperante ke viaj popoloj  antaŭeniru al pacplenan landon, paŝon post paŝo.
Ni laboru uzante nian lingvon Esperanton por fari nenuklean mondon. 
Amike via

----- ricevis 2022-11-25 -----
Estimata samideano,

En 1974, kiam la registaro de mia lando unuafoje testis nuklean armilon, mi havis aliron al la japana Esperanta revuo Oomoto. Mi tie aperigis kondamnon de tiu fia ago de la barata registaro.

En 1980, kiel la funkciiganto de la Libroservo de UEA ekde januaro, mi entuziasme distribuis ekzemplerojn de la libro Hirosxima-Nagasaki kiu diskonigis la hororajn faktojn pri auxgusto 1945 al cxiuj konantoj de nia lingvo. Tiujare en la Universala Kongreso en Stokholmo okazis incidento cxi-rilate. Unu kongresano metis afisxon dirantan "Neniam plu Hirosximo" sur iun salonan muron (mi ne plu memoras la precizan lokon). La tiama Konstanta Kongresa Sekretario forprenis kaj detruis la afisxon. Mi auxdis pri tio kaj protestis al tiu (kiu estis tiujare kolego mia). Li diris, "Tiu specifa demando apartenas al la strategia nivelo ene de la militado, se oni prezentas sian opinion per la vortoj Neniam plu Hirosximo. Tiam oni ne kampanjas por la paco gxenerale (kampanjo kiun UEA estas statute devigata apogi) sed akceptas la militistan logikon kaj ene de tiu perspektivo oni kampanjas specife por prefero favoranta la konvenciajn armilojn. UEA havas neniun devon permesi tiun specifan opiniesprimon en sia kongresejo. La demando estas pridebatebla, sed meti afisxon kiu esprimas nur unu flankon de la debato ne estas konata metodo por lancxi debaton. Kaj cxiuokaze tia debato havus pli da senco en SAT-kongreso ol en UEA-kongreso." Mi protestis ankaux al la tiama gxenerala sekretario. Mi bedauxrinde ne plu memoras kian starpunkton sxi esprimis, sed sxi gxenerale sentis la bezonon esprimi bedauxron pri la ago de la KKS, kaj miamemore sxi ja esprimis bedauxron al la afisxinto.

Kiel vi vidas, ankaux en UEA (miaopinie bedauxrinde) ne senescepte regas la opinio ke nukleaj armiloj devus esti tutsimple malpermesitaj kaj forpelitaj el la monda pejzagxo. Oni pretas akcepti tepidajn esprimojn de pacamo, sed ne konkretan agadon kontraux nukleaj armiloj.

En 1998, kiam la registaro de Barato nereveneble testis seriozan nuklean armilon, mi prenis la mikrofonon en pluraj eventoj enlande por partopreni la rezistadon kontraux tiu ago de la registaro kaj kontraux tiu sekcio de la popolo kiu apogis la registaron tiurilate. Oomoto tiam ne plu aperis en Esperanta versio, kaj mi ankoraux ne estis sperta uzanto de la retaj rimedoj. Tial mia tiufaza kontrauxnuklea agado okazis cxefe enlande kaj en la naciaj lingvoj.

Pri unu afero mi konsentas kun iu: nome, pri tio ke gxenerala kampanjado favore al la paco kaj firme kontraux la militismo en cxiuj gxiaj formoj kreas bonan fonon, kaj ke tiu fono helpas ankaux specife kontrauxnukleajn kampanjojn. Mi tial delonge laboras en la bengallingva medio por plireliefigi la demandon de la paco. Ne ofte oni mencias gxin en la publika spaco.

Ammike via

 

---- respondis 2022-11-30 ----
Estimata, 
leginte vian aktivan agon en 1974 kaj 1980 por avertoj pri nukleaj armiloj, 
mi sentis pri la ekzito de samideanto. 
Precipe viaj diversaj agoj donis al mi scii senliman kaj aktivan ideon. 
En la 94a UK de Bjaristoko mi disdonis al partoprenintoj ĉe Movada Foiro 
foto-broŝureton "HIBAKUSHA (Hiroshima-Nagasaki)" per ĉirkaŭ 350 ekz. 
Kaj en 1998 via ago en eventoj estis kuraĝa, tiel mi akceptas. 
Mi firme pensas ke Esperanto certe estas komuna lingvo kaj pont-lingvo.
Sekve ni povas interŝanĝi specialajn informojn pri kulturo, evento kaj okazaĵo 
de niaj randoj. Tio antaŭenpuŝas nin al paca mondo.

Plej parto de popoloj diras ke ni ne povas reiru al la vivstato antaŭ kelkdek-jaroj, 
nome eksplodo el nuna luksa kaj komforta ĉiutaga vivo. Tial necesas nuklea energio.
Bedaŭrinde nuntempe ne ekzistas ŝlosilo por solvi akcidenton kaŭzita pro nukleaj 
okazaĵoj/eksplodoj. Ĝi estas fakto neerara.

Pri laboro de UEA-stabo via klarigo ne estas erara, tiel mi akceptas. 
Okaze de nia landa procedo ĉef-delegito ricevas mian raporton/datumon, poste 
ĝin sendas al UEA. Sed mia kelkfoja korekto estas postlasita, ĝis nun, bedaŭrinde.

Denove mi dankas vin sendi al mi valoran mesaĝon kaj raporton. 
Respektante via

------ ricevis 2022-11-22 -----

Estimata,

Vi tute pravas pri la neceso konatigi la faktojn pri hibaksxoj tra la tuta mondo
kaj misinivele dissemi la mesagxojn firme porpacajn, precipe kiam flamas militoj pli
intense ol en la lastaj jardekoj en Ukrainujo kaj aliloke.
Solidare al vi salutas ...

 

----- respondis 2022-11-22 -----

Estimata
mi danke legis vian mesaĝon kun konsilo. Kio estas la fakto aŭ ne, ni devos atente esplori kaj juĝi ĝin. 
Pacamante respondis al vi    ... el orienta insulara lando Japanio
 

----- ricevis 2022-11-21 -----
Saluton kara! 
Mi legis iomete la paĝon: esperantaj tekstoj. Mi aŭdis foje pri tiu atombomba
katastrofo sed ne sciis detalojn. Plorige!

Kaj tiu Usono daŭre nutras militojn en pluraj landoj, ankaŭ tiu agresa al mia
lando. Vidu, ĝi subtenas Ukrainion ĉiel ke Rusio ne volas cedi al kontraŭstaro.
Usono estas malamiko de la homaro.

Ĉu vi mem estas el tiu gento?

Amike.

 

----- respondis 2022-11-21 -----
Estimata;
mi  legis vian mesaĝon pri atombombo kaj nuna stato de Usono. 
Mi estas japano kontraŭ nukleaj objektoj kaj okazaĵoj. 
Milito tute ne invitas pacon kaj egalecon, ĉu ne !?
Eĉ enlanda milito ankaŭ ests sama, tiel mi opinias. 
Ĉiuj landoj havas proprajn problemojn, bedaŭrinde sed unike. 
Iam  nia lando Japanio estis en invad-milito laŭ sia avideco. 
Sekve Japanio malvenkis pro sia elekto-eraro kontraŭ natura regulo kaj reĝo. 
Venis al ni popoloj en malriĉa kaj mizera ĉiutaga vivo. 
En kelkaj landoj restas regulo de diskriminacio aŭ senegaleco, 
tio estas malĝoja cirkonstanco por ĉiuj homoj, tiel mi pensas.
---
Usono estas pafila socio, kaj multaj armiloj estas produktitaj, 
poste venditaj  al landoj kun milito aŭ enlanda milito.
Vi certe scios ke antaŭa prezidanto estis Donald John Trump.
Kio estas veraj libereco kaj paco, ni mem devas konsideri, ĉu ne !?
---
Disvolvo kaj evoluo de Japanio devenis de senmilito kaj parta senarmilaro.

Celante pli bonan energion Japanio konstruis multajn nulkleajn centralojn. 
Sed Japanio antaŭenpuŝas fari nuklean centralon 
kvankam en Japanio okazis akcidento de nuklea centralo en gubernio Hukuŝima-ken. 
Tute NE ekzistas la solvo de la nuklea akcidento ien ajn. 
Homoj devas ĉesigi kaj nuligi nukleajn uzojn sur nia terglobo, 
ĉar ni ne povas solvi kaj repari nian landon kontraŭ neatendita 
aŭ erare okazita akcidento de nukleaj centraloj. 
---
Mi espers vin vivu por plibona kaj pliriĉia socio. 
Se vi eblas, sciigu suban ttt-adreson al viaj karaj amikoj, estas mia ĝojo.
   https://atomkonto.wixsite.com/hibakusha

Amike kaj  pacamante via   ... el orienta insulara lando Japanio 
 

----- ricevis 2022-11-01 -----
   Kun honoro mi ricevas vian mesaĝon, kies celon mi elkore apogas.
   Samideane, 

 

----- respondis 2022-11-03 -----

   Estimata, ĝoje mi legis vian mesaĝon.
   Mi volas al vi unue sciigu la libreton "HIBAKUSHA" al viaj familianoj kaj intimaj konatoj.
   Se vi eblas, vi prezentu ttt-ejon de HIBAKUSHA al membroj de via esperanto-grupo; ekzemple 
uzante la organon de via grupo. 
   La plej grava afero ja estas ke ĉiuj homoj devas scii la ekziston de HIBAKUSHA pro terura atombombo. 
   Mi multe dankas vian kontakton al mi. 
   Mi sendis mesaĝon al ĉirkaŭ 100 esperantistojn en 33 landoj. Mi esperas nia kara lingvo Esperanto 
certe bone laboros por riĉigi pacan animon, ĉu ne !?
   Ĝis la ...  el orienta insulara lando Japanio kiu estis atombita lando.
 

----- ricevis 2022-10-31 -----
   Kara amiko; Mi atente vizitis kaj legis la libreton pri Hibakusha. Ĝi estis vere kortuŝiga kaj leginda. Mi kore dankas vin por doni al mi ŝancon por esti informita pri la afero kaj legi la tekston. Nun mi petas vian permeson por prezenti la ret-paĝaron en nia revuo (Irana Esperantisto) kune kun la persa traduko de la teksto. 
amike, 

 

----- respondis 2022-11-01 -----
   Estimata, mi kun ĝojo ricevis vian mesaĝon. 
   Kaj mi multe dankas vin uzi la libreton pri atombonbitaj homoj HIBAKUSHA.
   Atentu, nur TTT-adreso estas limigite uzota. Vi gvidu legantojn vizitu la adreson. 
   Bedaŭrinde mi ne sukcesis aperigi kelkajn valorajn fotojn pro havanto de aŭtorrajto ne perrmesis senpagan uzon al mi. Sed tekstoj tradukitaj en nia kara komuna lingvo Esperanto sufiĉe kaj bone donos la terurecon de atombombo al ĉiuj legantoj, tiel mi kredas.
   Al mi ne estas permesita presi libreton iel ajn. 
   Kunlaboro de esperantistoj certe disvastigos pacan animon, ĉu ne !?
Esperante vian movadon iru bonorde. 
Ĝis la ...  el orienta insulara lando Japanio.  
 

----- ricevis 2022-10-28 -----
   Kara kaj tre estimata,
   koran dankon por via retaĵo kun la emociplena kaj pripansinda ligilo. 
   Mi volonte plusendas ĝin al kelkaj ĉeĥaj redaktoroj kaj al la grupoj de germanaj kaj aŭstraj esperantistoj, en kiuj mi membras.

   Por via scio, ankaŭ mi daŭre okupiĝas pri la eldonado de antaŭmilitaj kaj porpacaj libroj, estas jam la tuta vico da ili. Se vin interesus detaloj, mi povas sendi al vi prian artikolon en Sennaciulo aŭ Esperanto Aktuell.

   Kaj mi povas informi vin, ke mi preparas en mia eldonejo plian libron en Esperanto el tiu vico, nome Sadako volas vivi de Karl Bruckner pri la knabino, kiu transvivis la atombombadon de Hiroŝima, kies sorto estas sufiĉe konata, tamen mi supozas, ke tiujn teruraĵojn necesas plu rememorigi al homoj Tio des pli aktualas en 
ĉi tiu danĝera tempo.

Danke kaj amike vin salutas

 

----- respondis 2022-10-29 -----
   Estimata, ĝoje mi legis vian mesaĝon kun raporto de via laboro. 
   Pri SADAKO ankaŭ mi scias, kaj kompreneble multaj japanoj. 
   Kontraŭ nuligi atomenergion de nia deziro, aliovorte sensolvo de akcidento de atomcentralo, tre tre bedaŭrinde konkreta projekto NE antaŭeniras en Japanio kiu estas nur unu atombombita lando. 
   Mi multe dankas vin dissendi informon de HIBAKUSHA al viaj konatoj. Esperanto ja estas paca lingvo, ĉu ne !?
   Mi forte esperas vian laboron iru bonorde. 
Ĝis la rekontako el mi. 
Samideane kaj amike via ...  el insulara lando Japanio
 

----- ricevis 2022-10-27 -----
   Koran dankon! (jes, mi sciis!)

 

----- repondis 2022-10-27 -----
   Estimata; dankon al via tuja respondo.
   Se vi eblas, sciigu ĉi ttt-paĝon al viaj familianoj aŭ konatoj, tio estas tre ĝoja al mi.
   Dezirante vian sanon kaj prosperon en esperantujo. 
   Danke al nia kara lingvo Esperanto. Ĝis la ...  el insulara jando Japanio.
 

----- ricevis 2022-10-28 -----
   Estimata samideano, mi deziras al vi bonon.
   Bedaŭrinde mi ne povas helpi. Mi estas grave malsana, kaj baldaŭ mortos.

 

----- respondis 2022-10-29 -----
   Estimata, mi kun ĝojo ricevis vian respondon. 
   Mi deziras vin sciigu ĉi-informon al viaj familianoj aŭ konatoj. 
   Mi elkore esperas resaniĝon de via malsano.  
   Nia kara lingvo Esperanto vivas en la mondo, ĉu ne ?!
   Ĉe la butono "eĥo" mi simple raportos kelkajn respondojn, se vi havas tempon, vizitu TTT-paĝon, iom ajn, tio estas mia ĝojego.
Danke al Esperanto ...
-------------------------------------------------------------------------------------------------------

bottom of page