top of page

Mia simpla raporto pri kongreso.

1. Prelego-1 (13an). “Prelegoj de aziaj junulaj invititoj.”
(09h00-11h30, 10/13, ĉambro 307)
[F-ino Nguyen Thi Nep el Vjetnamio].
     Uzante projekciilon ŝi prezentis vjetnaman tradician manĝaĵon (Banh Ĉung) kaj post prelego ŝi regalis

     dolĉsan manĝaĵon al ĉeestantoj. Ĝin oni faras dum Tet-festo.
     Hela kaj gaja ŝi bone kondukis nin al atmosfero de Vjetnamio.
[S-ro Navaraj Budha el Nepalo].
     Uzante projekciilon li prezentis sian landan: kulturo, lingvoj, etnoj, geografioj ktp.
     Lia Esperanto-parolado estas bonega kaj bela samkiel veterana esperantisto, tiel mi akceptis lin. Kaj

     prezentitaj bildoj estis klaraj.
[S-ro Iyan Septiyana el Indonezio].
Uzante projekciilon li prezentis la rolon de junuloj en Azia Esperanto-Movado.

[S-ro KIM Seon Wook (suno) el Koreio].
     Uzante projekciilon li prezentis sian sperton; "Workcamp" estas la internacia junulara volonta agado.
     Ankaŭ lia propono havis esperon de esperanto-movado estonteca.


2. Faka kunsido-1 (13an). “Amikiĝu kun esperantistoj per Interreto.”
(10h30-11h50, 10/13, ĉambro 402)
[S-ino KITANI Tomoko prezentis kaj helpis S-ro KINUGASA Hiroŝi].
      Uzante projekciilon ŝi prezentis jenaj temoj: Skajpo (Skype), "Facebook", U-tubo (You Tube).
     Mi iom prokraste eniris en la ĉambron, tial mi ĝuis nur prezentadon de skajpo.
     Baldaŭ multaj homoj kolektiĝis. Sur la ekrano aperis kelkaj vizaĝoj de alilandanoj.
     Ŝi alvokis al iu viro, kaj ni aŭdis lian respondon. Tuj ni eĥe ssalutis lin per la vorto "Saluton". 

     Iu ĉeestinto maljuna miris ĉi-reala fenomeno de interreta kapablo.
     En kelkaj bazlernejoj jam uzas ĉi teknikon por kontakti alilandanojn per nuraj salutvortoj.


3. Prelego-2 (13an). “Publika Preleg-kunsido.” [Prezidanto: TERAĴIMA Toŝio]
(13h30-16h45, 10/13, ĉambro Halego)
     Kian rolon ludis Esperanto en Japanio? Kian rolon ludis la japana Esperanto-movado en la mondo?
     Kian rolon Esperanto plenumu en estonteco? Ni pripensu la ĝisnunan kaj estontan kontribuon de la

     japana Esperanto-movado por Japanio kaj por la mondo.

[S-ro GOTOU Hitoŝi (GOTO Hitoshi) en Japanio].
     Lia temo estis "Esperanto en japana moderna historio". Li parolis per japana lingvo kaj uzis projekcilion.
[S-ro Urlihhi LINS (Urlich LINS) el Germanio]. (Interpretinto KITAGAŬA Hisaŝi (KITAGAWA Hisasi) en Japanio).
     Lia temo estis "Japanio en Monda Esperanto-Movado".
     Li prelegis pri kontribuo de la japana Esperanto-movado al la monda Esperanto-movado.
[S-ro KIMURA Gorou (Goro) Kristof en Japanio].
     Lia temo estis "Esperanto kiel ponto de dialogo inter Mondo kaj Japanio.
     Li parolis per japana lingvo kaj uzis projekcilion.


4. Faka kunsido-2 (13an). “Vortaro per tableta komputilo”
(18h10-19h10, 10/13, ĉambro 307)
[S-ro HUKUMOTO Hirocugu (FUKUMOTO Hirotsugu)].
     Uzante projekciilon li klarigis uzmanieron de la japana-esperanta vortaro en DVD.
     Kaj tiuj, kiuj havas sperton uzi elektran vortaron per (tableta) komputilo, povas prezenti sian uz-

     manieron.
     Ni povis aĉeti rabate 250 enojn la DVD-n en la ĉambro 307.
     Mi pensis ke lia granda laboro penega certe kaj multe helpos nin.
     Post instali la datumon de DVD ni tuj povas serĉi oportunan esperantan vorton kontraŭ japana vorto.
     Sed bedaŭrinde la datumo tekstotipa ankoraŭ NE estas preparita.
     Se ĝi ekzistus, mi povas uzi ĝin per programo "ESPTAP" kiun faris s-ro JAMANO Toŝio (YAMANO

     Toshio).

5. Publika Koncerto (13an).
(18h45-21h00, 10/13, ĉambro Halego)
[Prezidantoj: S-ino AMANO Jajoi (AMANO Yayoi) kaj S-ro Leo SAKAGUĈI (Leo SAKAGUTI))].
     Post Faka kunsido-1(19h40) mi vizitis la Halegon.
     Pere de Esperanto muziko ligias homajn korojn trans la tempo kaj spaco.
     Artistoj japanaj kaj alilandaj trans landlimoj prezentis ne nur malnovajn memorindajn muzikojn sed

     ankaŭ modernajn, kiel ekzemple, ĵazon, hiphopon, korean perkutinstrumentan muzikon, kaj popularajn 

     kantojn diverslokajn, kun espero al estonteco.
     Ni ĝuis la esperplenan koncerton.


6. Faka kunsido-3 “La Artikolo 9” (Esperantista Societo de La Artikolo 9)
(09h00-10h30, 10/14, ĉambro 304)
[Prezidanto: S-ro KUMAKI Hideo] .
[Invito-mesaĝo] Se vi sentas krizon aŭ maltrankvilon aŭ ian demandon pri la amendo de la japana 

     konstitucio, bonvolu nepre ĉeesti en tiu ĉi kunsido.
     Iom malfrue mi eniris en la ĉambron, tie jam ĉirkaŭ dekkelkaj homoj sidiĝis ĉe ronda tablo, kaj 

     komenciĝis ilia diskuto.
     La ĉefa temo estis interŝanĝi opiniojn reciproke pri kiel ni sciigu la gravecon de la artikolo 9 al japanoj 

     kaj alilandanoj.
     Esperanta-tradukaĵo de la japana konstitucio jam estis preparita; nome de la preamblo ĝis la artikolo 103.
     Pri la ĝusteco de esperanta-traduko kelkaj ĉeestintoj havis opiniojn, sed mankis multe da tempo al ni,  

     bedaŭrinde ne antaŭeniris diskuto.
     En la kunsido mi unuafoje renkontis s-rojn KUMAKI kaj EGAŬA (EGAWA) Harukuni, kiuj estas

     kunlaborantoj en Esperanto-movado.

-
-- Jen estas la artikolo 9 en Esperanto: ---
1. Japana Popolo, sincere dezirante internacian pacon sur la bazo de justeco kaj ordo, rezignas por ĉiam, kiel

    rimedon por solvi internacian konflikton, militojn kiel ekfunkcion de regnopotencoj, kaj minacon per

    arma forto aŭ uzon de arma forto.
2. Por realigi ĉi tiun celon ni ne konservas landan, maran kaj aeran forton kaj ankaŭ aliajn militpovojn.

    Ni ne aprobas la rajton de militado de regno.

7. Faka kunsido-4 “Esperanto-Drucker”
(10h40-12h10, 10/14, ĉambro 403)
[Prezidanto: S-ro KIMOTO Jasuharu (Yasuharu)] .
[Invito-mesasĝo] Esperanto-movadon rekonsideru el la vidpunkto de la “Management by Drucker” por

     evoluigi laŭ la evoluiĝnta socio.
     Tiu ĉi kunsido estas similcela de Interparola Kunsido (10/12, 13h00-14h30, ĉambro 307).
     Tamen diskuto estu el la vidpunkto de la “Management by Peter. F. Drucker”. Do, ankaŭ povas priskribi,

     ke rekonsideru “Manifesto de Prago de la Movado por la Internacia Lingvo Esperanto”-n per ni.
     Kaj ankaŭ konsideru ni kiel ni estu por Esperanto-Kliento.

      Por legi disdonitan folion de ĉi kunsido prezidanto donis al ni 5 minutojn, poste komenciĝis interŝanĝi

      opiniojn kaj raportojn.
     Bedaŭrinde troa elspezo por sinprezentado kun proponeto de ĉiuj ĉeestintoj igis nin malsufiĉe diskuti

     konkretajn temojn.
Mi prezentis miajn opiniojn:
1. Materialoj absolute mankas en propagandi Esperanton. Ni devas fari oportunan broŝureton por senpage

    disdoni ĝin al ĉiuj volontuloj.
    Ekzemple, la broŝuro “Invito al Internacia Lingvo Esperanto” (eldonita de JEI) estas bona, senkolore

    malgrandigu ĝin, poste senpage disdonu ĝin al ĉiuj volontuloj.
    Ĝis nun (dum ĉirkaŭ 15 jaroj) mi eldonis 10 mil ekzemplerojn de broŝureto “La Ponto-Lingvo Esperanto”

    kiun vendis al esperantistoj kaj senpage donacis al volontuloj kaj esperanto-kurso en lernejo.
2. Iu diris ke dum 2 jaroj organizo ne devas ricevi kotizon el komencantoj. Ankaŭ mi pensas, nuligu ŝarĝon

    de elspezo.
3. Okaze de la esperantaj eventoj ĉiuj organizoj devas senpage akcepti komencantojn.
    Ekzemple; por ĉi-jara Kjuuŝuu-a (Kyushu-a) kongreso loka rondo HES (Hukuoka-Esperanto-Societo)

    pagis la kotizon de komencanto.
4. Ni devas sendi informojn de niaj eventoj pri Esperanto al lokaj ĵurnalejoj.
5. Ĉiuj esperantistoj fondu sian lokan rondon kaj informu la ekziston aŭ varbu membrojn sur ĵurnalo.
6. Iu diris ke junuloj ne legas ĵurnalon, tial interreta informo estas efika. Lia diro estas ne erara, sed por

    vaste sciigi la ekziston de loka rondo ĵurnalo estas bonega kaj taŭga al ordinaraj homoj.
7. Alia diris ke membriĝi al iu rondo ne estas grava elemento por tiuj kiuj estas esperanto-lernantoj, sed mi

    opinias ke ligo de esperantistoj daŭrigas organizon kaj movadon en esperantujo.
8. Iu diris ke post baza esperanto-kurso multaj kursanoj ĉesis lernadon pluan.

[Miaj opinioj krom diskuto]
1. En koreio ekzistas multaj sinpatiaj subtenantoj kiuj aktive donacas monon por Esperanto-movado de gejunuloj.
2. Okaze de la kongreso de KEL (Kjuuŝuu-a Esperanto-Ligo) mi proponis esperantan kurson al mezlernejoj kaj supermezlenejoj
kiuj toviĝas en la loko (urbo) de kongresejo. Ekzemple, mi sendis informon al 97 lernejoj en ĉi-jara majo uzante retmesaĝon,
telefakson aŭ poŝtsendon.
3. Mi opinias ke enkonduka kurso devas esti simple, kaj tuj poste invitu kursanojn al esperantaj eventoj,
ekzemple, Zamenhofa festo, kongreso aŭ bonvenigaj bankedo kaj turismo por alilandaj esperantistoj.
4. La plej grava punkto en prezentcela kurso estas kiel igi kursanojn senti intereson pri Esperanto.


8. Prelego-3 “Publika prelego de Osmo Buller”
(13h10-14h40, 10/14, ĉambro Halo)
[S-ro OSMO Buller prelegis] (interpretinto: S-ro GOTOU Hitoŝi (GOTO Hitoshi)).
[Invito-mesaĝo] La prelego konigos G.J. Ramstedt (1873-1950), kiu estis gramda lingvisto kaj pioniro de

     Esperanto en Finlando.
     Lia prelegaro “Esperanto kaj lingvoscienco” en Universitato de Helsinko en 1908 estis la unua kurso sur

     tiu nivelo en la mondo. De 1919 ĝis 1930 li estis finna ambasadoro en Japanio. En tiu periodo li multe

     kunlaboris kun japanaj esperantistoj. Uzante projekciilon lia prelego komenciĝis.

9. Prelego-4 “Publika prelego de Jack Halpern”
(14h50-16h20, 10/14, ĉambro Granda Ĉambro)
[S-ro Jack HALPERN prelegis] (Uzis projekciilon per japana lingvo).
Temo: Kio estas efika maniero de lingvolernado. Kial mi rekomendas Esperanton?
[Invito-mesaĝo] S-ro Jack Halpern, loĝanta en Japanio jam de ĉirkaŭ 40 jaroj, regas 15 lingvojn.
     Profesie li estas estro de entrepreno, kiu konstruas datumbazon por vortaroj de lingvoj, kiel la japana,

     korea, ĉina, araba, ktp. Li parolos pri efika maniero de lingvolernado kaj aparte pri utileco de Esperanto.

     Pro publika prelego multaj homoj kolektiĝis en la ĉambro, sekve multaj seĝoj mankis al aŭdintoj.
     Mi havis impreson ke li bone parolis japanan lingvon. Kaj lia parol-tekniko estas alta.
     Esperanto estas la plej senpene lernebla lingvo, tiel mi aŭdis.
     Precipe por japanoj la vokoloj de esperanto estas sama al tiu de la japana.
     Sed bedaŭrinde aperintaj esperanto-skribo sur ekrano troviĝis kelkaj eraroj. Kial li NE korektis erarojn?


10. Amuziĝo. “Amika Vespero”
(19h00-21h00, 10/14, ĉambro Halo)
[Multaj talentuloj prezentis siajn kapablojn kaj teknikojn].
     Kantado, Deklamo de poemo, Muzikado de mandolino kaj elektronika muzikilo kun klavaro, Stariĝosur

     brakoj, Tradicia japanakantdo el Noo-dramoj, Danco en Indonezio, Ludo de Koreio.

bottom of page