top of page
01. Mia propra raporto.
93JKsalutintoj.jpg
93JKgastoj.jpg
93JKLKK12.jpg

   Memore de la 100jara jubileo de Japana Esperanto-Movado okazis en la urbo Okajama-ŝi kie s-ro Gantretto (Gauntlett) loĝis kaj komencis instrui Esperanton en la jaro 1906.

   Mia impreso pri La 93a Japana Esperanto-Kongreso ne estis multe kortuŝita, sed mi sufiĉe ĝojis, ĉar mi tute bonŝance renkontiĝis kun multaj eminentaj kaj famekonataj esperantistoj en nia lando kiujn ĝis nun mi kontaktis ofte aŭ  

malofte en la interretaj grupoj (ERAJ, ESLK ktp.). 

   Ili afable akceptis mian saluton, ja estas ĝojinda sperto por izolita mi. La nombro de partoprenantoj (inkluzive molaraj esperantistoj) sur la kongres-libro estas 439.

   En la malferma ceremonio 3 eminentaj esperantistoj

(el Koreio, Bulgario kaj Estonio) salutis. En amika vespero halo estis plenplena por ĝui kantadon, ĵongladon, ludi fluton japaneskan (japana; "Shino-bue"), ludi fluton de tubforma fiŝpastaĵo (japana; "Chikuwa-bue"), unciklan veturadon ktp.

   [Honeste dirite] : En la kongresejo troviĝas ĉie multaj maljunuloj same kiel mi. LKK-anoj diligente kaj aktive laboradis por akcepti kaj zorgi partoprenintoj, sed multaj estis maljunuloj. Kie junuloj kolektiĝis? Por ĉijara nia distrikta kongreso de Kjuushuu Hukuoka-anoj laboris sub la kondiĉo sen junuloj, la preparado estis verdire penega laboro por ni. 

   Kiel progresos nia kongreso? Por plue daŭra prospero de Esperantujo ni devas multe ofte propagandi, semi, disvastigi Esperanton kaj devas prepari kurson, varbi novulojn, tiel mi pensis. Sed, sed, sed ...

bottom of page