top of page

03. Kunsido de lokaj grupoj kaj filioj de JEI.

93JKkunsido01.jpg
93JKkunsido02.jpg

   Mi ĉeestis en la kunsido "Lokaj Esperanto-Societoj kaj filioj de JEI" (7a tago, 14:00-17:00). Ĉi kunsido celis interŝanĝi opiniojn kaj spertojn por progresigi Esperanto-movadon en la dua jarcento de Japana Esperanto-Movado.     Kolektiĝis ĉirkaŭ 30 esperantistoj, en kiuj troviĝis mia konato s-ro NOMRA Tadacuna (Tadatsuna) el la gubernio Kumamoto-ken. Ĉiuj ĉestantoj prezentis aŭ raportis siajn movadojn, poste dividite 3 grupojn ni diskutis sekvajn temojn; (1) Maniero de progresigi uzukapablon de Esperanto (2) Informado kaj disvastigo (3) Esperanto-Kurso kaj varbi novajn membrojn.

   [Pri la detala raporto vi konsultu al raporto de JEI.]
 

   Sed mur unuhora disktuto estis malsufiĉa por nia diskuto. Sekve por efikigi la kunsidon mi proponis sekvan aferon.

   Unue, antaŭ unu monato de la kunsido nepre sendu enketon al lokaj-societoj. Due, faru liston pri tutaj ricevintaj respondoj kaj opinioj. Trie, dissendu la liston al lokaj-societoj. Kvare, ĉeestontoj devas atente legi la liston kaj portu siajn opiniojn al la kunsido.

bottom of page