top of page
Mia propra raporto pri Hela

1. Akcepto de korea studentino.
Mi kontaktis junulinon de korea esperantisto kies karsnomo estas Hela, 25jaraĝa studentino.
Antaŭ ĉirkaŭ unu monato 3 esperantistoj de Hukuoka-Esperanto-Societo (HES) vojaĝis Koreion por partopreni
en Kurskunveno okazita en Koreio. Tiam ilin akceptis koreaj esperantistoj. Ili malmulte elspezis en la vojaĝo.
Dankesprime ili donis iom da mono al zorgintoj. Kaj ili informis la 87an Kongreson de Esperantistoj en Kjuuŝuu
(Kjuŝu) al koreaj esperantistoj.

Unue Korea Esperanto-Asocio (KEA) decidis sendi junulon al nia kongreso, sed poste ĝi ŝanĝis partoprenonton
de junulo al junulino.
Por bonvenigi la junulinon mi rete kontaktis kelkfoje ŝin. Ĉar mi loĝas en proksima loko de Internacia Fulghaveno
"Hukuoka Kokusai Kuukou". Ŝi estas komencanto, ĉar nur antaŭ kelkaj monatoj eklernis Esperanton.
Tial por mia demando ŝi malfacile respondis. Ni interŝanĝis fotojn reciproke por nia unuafoja renkontiĝo.
Post duonhoro de alveno de aviadilo el Koreio ŝi aperis en la halo de la flughaveno. Mi iom laŭtvoĉe alvokis al ŝi;
"Saluton !" Ŝi tuj turnis sin al la direkto de staranta mi. Ŝia vizaĝo estis hela samkiel ŝia karesnomo "Hela".
Ŝia nomo estas I Su-ĵin (LEE Su-jin).
Uzante navedan buson (japana; ŝatoru basu) ni revenis al enlanda flughaveno "Hukuoka Kokunai Kuukou".
Komenciĝis ŝia sperto per esperanta lingvo en japana regulo kaj kulturo. Aĉetis bileton de subterea tramo de
la flughaveno ĝis JR-stacio Hakata-eki, ĉar s-ino HOKAZONO Keiko, membro de HES, atendis nin ĉe la
informejo de la JR-stacio Hakata-eki.

Hela kaj mi devis aĉeti bileton por ekspresa trajno kun liberseĝo. Per la gvido de s-ino Keiko, unue mi prove
tuŝis butonon de aŭtomata biletvendilo, poste Hela manipulis la maŝinon. Mi malsufiĉe sciis la ekzisto de kelk-opa
bileto; ekzemple 2-opa bileto kaj 4-opa. Ni devas pagi ĉirkaŭ 5 000 enojn por iro-reiro de Hakata-eki al
Nagasaki-eki. Sekve ni devas pagi ĉirkaŭ 10 000 enojn por la iro-reiro. Sed kia surpriziĝo. Ni devis pagi nur 10 000
enojn por 4-opa bileto. Hela kaj ni pagis nur 2 500 enojn por iro aŭ reio. Grande multe rabata bileto ekzistis.

2. En la trajno.
Por atendi deciditan trajnon mi demandis al konduktoro staranta sur kajo pri scii ĝustan lokon por liberseĝa trajno.
Li respondis al mi atendu anoncon kaj informon de trajno-indikilo supre pendita dum ĉirkaŭ 10 minutoj.
Pri nia interparolo mi klarigis ŝin.
Ni movigis seĝon por vidalvide sidiĝi sur seĝo. Kompreneble Hela uzis seĝon apud la fenestro. Jam venis 13a horo,
sekve ni manĝis iom da rizbuloj kaj sukon de paperskatolo kiujn aĉetis s-ino Keiko.

Hela montris al mi dikan lernolibron de Esperanto kiun verkis s-ro I Ĵun-gi (LEE Jung-kee). Li estas mia konato,
ĉar ni renkontiĝis kelkfoje en kongreso, kaj ni kune partoprenis en la postkongreso de la 94a UK en Bjalistoko.
ŝia kapablo de babilado ankoraŭ estas malsufiĉa, bedaŭrinde, sed pri kelkaj temoj ni babilis per nur Esperanto.

Ŝi vidigis al mi sian manuskripton por prelego. Ĝi estas sufiĉe longa, kaj multaj malfacilaj vortoj aperas en ĝi.
La manuskripto estis skribita de veterana esperantistino s-ino Lumera de Korea Esperanto-Junularo (KEJ).
Ni kune legis ĝin. Unue mi voĉlegis ĝin, kaj poste ŝi prononcis ĝin laŭ mia gvido. Komenciĝis ŝia ekzercado.
Daŭris nia instruo-lernado dum ĉirkaŭ unu horo kaj duono; preskaŭ de Hakata-eki ĝis Nagasaki-eki.

bottom of page