top of page
Mia simpla resumo

1. Kiel ni kutimiĝu Esperanton ? Mi elkore esperas kaj proponas sekvajn aferojn:
(1) Saluton de lokaj rondoj ni nelegante aŭ parkere faru.
(2) Ŝancon de babilado kaj interparolado en nur Esperanto plimulte preparu.
(3) Ni devas cerbumi kiel partoprenigi novajn esperantistojn.
(4) Okaze de nia kongreso lokaj grupoj aktive devas akcepti alilandajn esperantistojn.
(5) Responde proponon de s-ro HIROTAKA, kiel ni povos komenci literaturumon ?

2. Kiel mi movadis por ĉi kongreso ?
(1) Ankaŭ ĉifoje mi planis esperanto-kurson por mez- kaj alt-lernejoj.
(2) Mi tute sendis informojn per rete aŭ telefakse al 97 lernejoj kaj edukaj organizoj.
(3) Bedaŭrinde neniu kontktis min samkiel iamaj jaroj.
(4) Mia plano daŭradas dum 11 jaroj por ĉiu kongreso.

3. Kiel mi taksis ĉi-kongreson ?
(1) Interesaj programeroj ekzistis; Propra vojaĝo per Esperanro, Raporto kaj sperto en UK,
Literatura cirkonstanco por ni, Interreta kaj komputila mondo por esperantujo.

(2) Ĝojo en kutima movado per Hukuoka-Esperanto-Societo(HES)-anoj realigis partoprenon el Korea junulino kiu estas komencanto en nur 2-monata lernado.
Mi donacis ŝin du librojn; La vivo de Zamenhof (Edmond Privat; Korea lingve tradukita) [posedinto; EJAMA Tokiĵirou] kaj Gvidlibro por supera ekzameno [posedinto; JAMASAKI Juuiĉi].

(3) Ankaŭ ĉifoje mi vendis multe rabate malnovajn kaj iu-posedintajn ĉirkaŭ 20 librojn kiujn mi konservis ricevinte de forpasintaj esperantistoj (ĉefe kitakjuuŝuu-anoj) por kuitimigi librojn al komencantoj kaj progresantoj.

(4) Dum kelkaj monatoj Kjuuŝuua Esperanto-Ligo (KEL) proponis propagandan kurson por studentoj uzante ofernmono de s-ro NIŜIDA Micunori (farpasitno NISHIDA Mitsunori en Hukuoka), sed al la plano mankis konkreta celo, programo kaj esperota rezulto.

   Sekve mi kaj kelkaj sendis opiniojn al KEL ĉesi la planon. Alie mi forte opiniis ke la ofermono devas uzi por movado por internacia kontakto kaj rilato. KEL ne akceptis nian ideon pro maltaksi nian proponon.
   Ĉi-foja interkomuniktiĝo inter HES anoj kaj korea junulino reale montris la utilecon de nia opinio.
   Post ĉi-kongreso s-inon Hela gastigis s-ro MACUMOTO Akira (MATUMOTO Akira, HES-ano) kaj turisme zorgis. Kompreneble dank' al lia aranĝo novaj esperanto-kursanoj en la urbo Dazaihu-ŝi renkontis ŝin. Tia ago kreskigos internacian rilaton de gejunuloj kaj komencantoj en ambaŭ landoj.

(5) Rilate ĉi-kongreson HES procedis jenajn aferojn; 

   Por partopreni kongreson de junulo HES pagis aliĝkotizon anstataŭ li.

4. Iom da bedaŭrataj aferoj ?
(1) Neniu el Kumamoto-Esperanto-Grupo partoprenis en ĉi-kongreso malgraŭ venonta kongreso okazos per laboro de tiu rondo.
(2) Novaj valoraj libroj el JEI estis preparitaj en kongresejo, sed bedaŭrinde malmultaj esperantistoj aĉetis ĝin.
(3) Mi faris mian jar-raporton por ĉi-kongreso, kaj mi multfoje proponis al Kjuuŝuua Esperanto-Ligo (KEL) kaj ĉiuj rondoj faru siajn jar-raportojn por interŝanĝi movadon de lokaj rondoj. Sed bedaŭrinde neniu rondo faris ĝin. Malgraŭ tio HES donacis sian organon "La Vulkano" al volontuloj, tio estas bona projekto por kongreso.

bottom of page