2024a Pacdeklaro de Nagasaki

La 9-an de aŭgusto 1945, atombombo estis faligita sur ĉi tiun urbon Nagasaki. 80 jaroj pasis ekde tiu tago, kaj kiu povus imagi, ke la mondo fariĝus tia?
Bonvolu ĉesi batalon per "Forto por Forto", tuj. Konfliktoj intensiĝas tra la tuta mondo, pelataj de malica ciklo de konflikto kaj divido. Se ni lasos tion, ni iros al nuklea milito.
Tia krizo de homa postvivado estas baldaŭa por ĉiu el ni kiuj vivas sur la Tero.
En 1982, la forpasinta JAMAGUĈI Senĵi (Yamaguchi Senji) kiu estis la unua pluvivanto atombombita, kiu parolis ĉe la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, raportis la tiaman detruon jene:
"Ĉirkaŭ mi estis homoj kun elstarantaj okuloj, homoj kun ligno- kaj vitro-pecoj pikitaj en iliaj korpoj, juna patrino ploranta kaj ĝemanta dum ŝi tenis sian bebon kies kapo estis duone detranĉita, kaj kadavroj kuŝantaj ambaŭflanke kiel ŝtonoj".
Ĉe la fino de la parolado, li faris potencan alvokon al la mondo, malkaŝante siajn proprajn vundojn.
"Rigardu atente miajn vizaĝon kaj manojn. Ni ne rajtas permesi eĉ unu personon en la mondo, aŭ iun ajn infanon naskotan en estonteco, suferi la morton kaj suferon kaŭzitajn de nukleaj armiloj, kiujn ni, la pluvivantoj atombombitaj, spertis."
"Ne plu Hiroŝima, ne plu Nagasaki, ne plu milito, ne plu Hibakuŝa."
Tiu ĉi elanima krio estas ĝuste tio, la kristaliĝo de la pensoj de la pluvivantoj atombombitaj.
Lastjare, la Japana Konfederacio de Organizoj por Suferantoj de Atombombo kaj Hidrogenbombo ricevis la Nobel-premion pri Paco pro la neŝanceleblaj konvinkoj kaj agoj de la pluvivantoj atombombitaj, kiuj kortuŝis la mondon per la povo de siaj atestoj.
La Japana Konfederacio de Organizoj por Suferantoj de Atombombo kaj Hidrogenbombo estis fondita en 1956. Meze de profundaj fizikaj kaj mensaj cikatroj kaj la suferado de diskriminacio kaj malriĉeco, la organizo leviĝis en la urbo Nagasaki kun fonda deklaro kiu diris: "Ni ne nur savos nin mem, sed ankaŭ savos la homaron de krizo per niaj spertoj."
La homaro povas abolicii nukleajn armilojn.
Multaj civitanoj simpatiis kun la pluvivantoj atombombitaj, kiuj daŭre parolis kun forta espero en animo, kaj la termino "Mondcivitano" fine enradikiĝis en la urbo Nagasaki.
Ĉi tiuj vortoj esprimas la deziron transcendi barojn kiel rasajn kaj naciajn limojn kaj konstrui pacan estontecon kune kiel loĝantoj de unu granda urbo nomata Tero.
Ĉi tiu perspektivo de "Mondcivitano" povas esti la mova forto por la rekonekto de nia dividita mondo.
Al ĉiuj el vi, "Mondcivitanoj" tra la mondo, eĉ se la povo de ĉiu el vi estas malgranda, se ni kunigos fortojn, ĝi fariĝos granda forto kiu ellaboros la estontecon.
Pluvivantoj atombombitaj montris tion per siaj agoj. La unua paŝo estas koni la alian personon. Per ripeta dialogo kaj interagado, ni konstruas reciprokan komprenon kaj fidon. Ĉi tio estas grava rolo por ni kiel civila socio.
Ni nun havas multajn ŝancojn interagi tutmonde per sportoj kaj artoj, kiuj povas esti konsiderataj universala lingvo, kaj per progresintaj komunikiloj.
La Ĝenerala Asembleo de Urbestroj por Paco de Paco, konsistanta el proksimume 8 500 urboj el la tuta mondo, nuntempe okazas en la urbo Nagasaki.
Lokaj registaroj kiu estas plej proksimaj al civitanoj, kaj ili profundigas siajn ligojn kaj vastigas sian rondon de solidareco.
Kiel tutmondaj civitanoj, ni konstruu empation kaj fidon kaj sxangu ilin en forton por fari paco.
Gvidanto de ĉiuj nacioj, kiu estas unu civitano de la mondo, ĉi-jare markas la 80-an datrevenon de la fondo de Unuiĝintaj Nacioj, kun la decido "Neniam ripeti la hororojn de milito".
Nun estas la tempo reveni al la principoj de la UN-Ĉarto, kiu estas ĝia fundamento, kaj restarigi multflankan influon kaj la jurŝtaton.
La venontjara "Revizia Konferenco de la Traktato pri la Ne-Disvastigo de Nukleaj Armiloj" markos decidan momenton, kiu determinos la sorton de la homaro.
Por certigi, ke Nagasaki estu la lasta urbo trafita de atombombo, estas esence montri konkretan vojon al la abolicio de nukleaj armiloj.
Prokrastado jam ne plu estas akceptebla. Ni apelacias al la japana registaro, la sola lando kiu iam ajn suferis atombombadojn dum milito, por ke li aliĝu al la pacaj idealoj de la Konstitucio kaj la Tri Nenukleaj Principoj, kaj por ke Japanio subskribu kaj ratifu la Traktaton pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj kiel eble plej rapide.
Por tiu celo, mi petas vin montri gvidadon en ŝanĝo al sekureca politiko kiu ne dependas de nuklea malkuraĝigo, inkluzive per la koncepto de Sen Nukleaj Armiloj en Nordorienta Azia Zono.
La postvivantoj atombombitaj, kies averaĝa aĝo nun estas pli ol 86 jaroj, ne havas multan tempon restantan. Plu plibonigi subtenon por la postvivantoj kaj provizi tujan helpon al tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas agnoskitaj kiel postvivantoj, tion ni forte deziras al japana registaro.
Ni esprimas nian sinceran kondolencon al tiuj, kiuj perdis siajn vivojn en la atombombado kaj al ĉiuj viktimoj de milito.
Okaze de la 80-a datreveno de la atombombado, Nagasaki estas decidita daŭre transdoni la memoron pri la atombombado, kiel komuna heredaĵo de la homaro, kiu devus esti transdonita tra la tuta mondo, kaj hejme kaj eksterlande.
Ni ĉi-tie deklaras, ke ni kunlaboros kun ĉiuj civitanoj de la mondo por labori direkte al la forigo de nukleaj armiloj kaj la realigo de daŭra mondpaco, por memorigi ke Nagasaki eterne restu la lasta urbo trafita de Atombombo.
