Antaŭparolo
Mi vizitis 18 Esperantistojn en 10 landoj kiujn mi neniam renkontis, kaj
vojaĝis sola dum du monatoj, ĉar la 94-a Universala Kongreso de Esperanto
okazis en Bjalistoko (Pollando). En ĉi tiu urbo loĝis la forpasinta D-ro L. L.
Zamenhof, la fondinto de la lingvo Esperanto, do mi volis viziti la urbon
almenaŭ unufoje dum mia vivo.
En la jaro 2009, mi estis 67-jara sed ankoraŭ mi havis iom da konfido je mia
fizika forto. Mi uzis la loĝsistemon de esperantistoj (Pasporta Servo) de
Esperantistoj kaj preparis ĉion inkluzive de la rezervado en interreto
memstare. Konsiderante mian restotan vivdaŭron, Ĝis tiam mi pensis ke mi
neniam povos vojaĝi sole. Do mi pensis, ke estus bona ŝanco vojaĝi al la
landoj de centra parto de Eŭropo kaj viziti historian lokon de Auschwitz
(Oświęcim) per miaj propraj okuloj.
Ĉi tio estis kvara vojaĝo por mi sola; nome Kvangĵuo (Koreio), Prago
(Ĉeĥio) kaj Ŝanhajo (Ĉinio). Tamen, dum la pasintaj tri vojaĝoj mi
partoprenis en nur Esperanto-Kongreso dum kelkaj tagoj, sed ĉi-foje mia
rilato de Kongreso estis nur 12 tagoj en 58 tagoj.
Mi prenis pli ol 3 000 fotojn, kaj elektis 1500 el ili por verki 400-paĝojn
per A5-forma raporto. Ĉi tio ankaŭ estas donaco al miaj nepoj kaj familianoj,
antaŭ ĉio por sciigi veran valorecon de Esperanto al esperantistoj.
Esperanto, kiun mi mem povas lerni en pli mallonga tempodaŭro ol iu
ajn aliaj lingvoj, donis al mi plenan sperton pri la graveco de komuna lingvo
por komuniki unu kun la alia.
La forpasinta majstro Zamenhof sole kreis la internacian komunan lingvon
"Esperanto", dediĉis sian vivon al la disvastigo kaj evoluo, kaj volis forigi
diskriminacion pro lingvaj diferencoj, kaj antaŭenigi [amikecon kaj pacon].
Hodiaŭ, pli ol 100 jarojn post la naskiĝo de Esperanto, vivas esperantistoj en la tuta mondo, kiuj uzas ĉi lingvon kvankam la nombro estas ne tro multaj.
Mi tre ĝojas, se vi legis ĉi tiun raporton kaj sentis la mirindaĵon de
komunikado kaj la fidon per Esperanto.
2023-07 Notoj de la aŭtoro, s-ro HAŜIGUĈI Ŝigejuki
Esperanto-Kultivejo Sue https://atomkonto.wixsite.com/denshuusho