Memoraĵo de Esperanto-Vojaĝo (58 tagoj)
(Konsilo al estontaj solvojaĝantoj: Post la vojaĝo)
01: Sezono 02: Vojaĝ-plano 03: Preparo de vojaĝkosto 04: Vojaĝsako
05: Vestaĵo 06: Interŝanĝo, pago kaj monujo 07: Medicino 08: Laviloj
09: Nazpapero 10: Special klopodoj 11: En fermo
---
01: Sezono
Por longdaŭraj eksterlandaj vojaĝoj, necesas ĝisfunde esplori kaj konfirmi anticipe ĉu la persono kiun vi vizitos, povos akcepti vin. Mia vojaĝo ĉi-foje estis en junio, julio kaj aŭgusto somere.
Precipe en Italio, en julio, homoj iras al someraj feriejoj kaj homoj kiuj pruntedonis siajn domojn kaj revenis al la hejmoj de siaj gepatroj en la kamparo. Pro tio bedaŭrinde neniu akceptanto estis trovita.
La baza plano estis vojaĝi suden tra Italio al la insulo Sicilio. Eĉ se mi povus kontakti Esperantristojn, sed mi ne povas resti tie.
Mi kontrolis la hotelon, sed ĝi estis multekosta somere, kaj mi bezonis averaĝe 70 eŭrojn por hotelo. Do mi ne iru suden sed ŝanĝis mian vojaĝon ĝuste antaŭ ol foriro de Japanio al Svislando en la nordo. Feliĉe baldaŭ aperis 3 gastigontoj.
Kiel mia ĉi-foja vojaĝo, se vi havas celon (partopreni en UK), mi pensas ke vi planu laŭ via celo. Kelkaj eksterlanda esperantistoj kiuj partoprenis en la
Japana Esperanto-Kongreso vojaĝas ĝis la regiono "Kjuuŝuu" (Kyushu), sed la efektiva nombro estas tre malmulta.
Estis multaj homoj kiuj venis al Japanio el fremdaj landoj, kiuj diris, ke kiam ili estas junaj, ili vizitos forajn landojn, kaj kiam ili estas maljunaj, ili vizitos proksimajn landojn.
02: Vojaĝplano
Mi aĉetis horaron de "Thomas Cook" kaj faris vojaĝplanon, decidis kiun trajnon uzi, kaj informis la gastigontoj per retpoŝto antaŭ mia foriro, do mi elektis la renkontlokon kiel la informcentron aŭ informejon de la alvenstacio.
Ĉi tio estis tre oportuna. Kiam mi bonvenigis eksterlandanojn kiuj venis al Japanio, mi uzis ankaŭ la informejon ĉe la stacidomo.
La verda stela insigno estas bona konfirma insigno, sed ĝi estas malgranda, do mi pensis, ke la malgranda flago kun verda stelo estas pli bona.
T-ĉemizo kun esperanto-lingvo aŭ verda stela flago ankaŭ estus agrable, sed mi ne volis elstari ĉar mi vojaĝis sola, do sur la frunta parto de mia ĉapelo mi nur portis malgrandan randan insignon.
Tamen, en mia kazo, mi afiŝis foton de mia vizaĝo en mia blogo antaŭ ol foriro, do ĉi tiu metodo estis tre utila. Mi pensas, ke estus bona ideo sendi vian foton rekte al ĉiuj akceptontoj retpoŝte antaŭ via foriro.
Ankaŭ, kiam mi kreis retejon en Esperanto pri mia urbo, kaj sendis ĝin al gastigontoj antaŭ ol mia foriro, pro tio multaj homoj legis ĝin kaj kelkaj demandis pri mia urbo.
Mi preparis kvar memorilojn SD (2GB) por fotoregistrado. Kvankam mi estis sufiĉe singarda, sed kelkaj partoj de komencaj tagoj ne aperis. Tuto estis mia operacia eraro. Ĉar mi povis legi ĉiujn aliajn tri kartojn.
Estis tre ege bedaŭrinde, sed mi povis lasi ĉirkaŭ 3000 fotojn en la tri validaj memoriloj (2GB). Ĉirkaŭ 1500 fotojn uzante mi faris ĉi tiu TTT-ejon. Ĉiuj legantoj sufiĉe povos ĝui la pejzaĵojn de eksterlandoj kaj la figurojn de esperantistoj.
03: Preparo de vojaĝkostoj
En mia kazo, mi preparis ĉirkaŭ 600 000 enojn por dumonata vojaĝo.
(1) Eurail Pass por 15 tagoj (15 fojoj)
(2) Eurail East Pass por 5 tagoj (5 fojoj)
(devas uzi en Aŭstrio, Hungario kaj Pollando)
(3) Partopreno en la UK (unu semajno) + (restado + tagmanĝo
+ vespermanĝo)
(4) PK (PostKongreso) por 5 tagoj (ekskurso post la UK ) partoprenkotizo +
(tagmanĝo kaj vespermanĝo)
(5) Kotizo de aĉeto de bileto de rezervado (10 eŭroj, 20 fojojn)
(6) Manĝkostoj (tagmanĝo + foja vespermanĝo)
(7) Hoteluzokotizo (dufoje)
(8) Aviadilareen-bileto inter Fukuoka kaj Paris (tra Koreio)
---
La 600 000 enoj estis elkreitaj de jenaj aferoj.
Kutime mi ne fumas nek trinkas alkoholaĵon, do mi sukcesis ŝparis 5 000 enojn/monato, 60 000 enojn/jaro, 600 000 enojn/10 jaroj laŭ mia sindetena kalkulo.
Estis mia unua fojo vojaĝi sola dum longa tempo, do mi metis 100 000 enojn per eŭroj en koverton, almetis mmesaĝon en Esperanto uzebla pro kio, kaj konservis ĝin en mia dorsosako ĉiam okaze de la neatendita akcidento en ĉi vojaĝo.
04: vojaĝsako
Ĉi-foje mi uzis vojaĝsakon por du semajnoj. Ĉar mi pensis, ke se la pezo estus pli ol 20 kg, mi ne povus porti ĝin facile. Sed por sola vojaĝanto, ĝi estis tro peza por mi preskaŭ 70 jaraĝa.
Estis malfacile levi mian vojaĝsakon en fremdaj metrooj sen liftoj, metrostacidomoj adaptitaj al eksterlandanoj, kaj altaj ŝtuparoj en apartamentoj.
La pezo de la vojaĝsako memo estis 4,5 kg, kaj ĝi estis la plej malpeza sako inter la malmultekostaj aĵoj. Mi aĉetis vojaĝsakon, kiu havas tenilon kaj ĉiuj kvar radoj povas rotacii 360 gradojn, kaj ĝi estis fakte granda sukceso.
Mi piediris puŝante ĝin per unu mano anstataŭ tiri ĝin, sed ĝi estis tre malpeza kaj mi povis libere puŝi ĝin. Pensante pri la estonteco, mi decidis uzi la JSA-metodon por la ŝlosilo de mia vojaĝsako.
Mi alportis malgrandan dorsosakon kaj ŝultrosakon. Eĉ en Milano (Italio), Bologno (Italio), kaj Vieno (Aŭstrio), kie mi efektive haltis survoje, ĝi estis tre utila por kelkaj horoj da promenado ĉirkaŭ la stacidomoj. Mi uzis ĝin ankaŭ en
Valencio (Hispanio), Laŭzano (Svislando) kaj Budapeŝto (Hungario) kie mi restis kelkajn tagojn, kaj ĝi ankaŭ estis utila por la ekskurso de UK.
Ĉe mia fina vizitloko en Parizo, mi veturis memstare per turisma buso, kaj eĉ tiam mi uzis ŝultrosakon.
05: Vesto
Vojaĝante sole, estis skribite en la vojaĝgvidlibro, ke mi ne portu okulfrapajn vestaĵojn kiuj evidentigus, ke mi estas turisto, do mi decidis sekvi tiun konsilon.
Eĉ se ĝi iagrade malpuriĝas, ĝi ne elstaras, kaj mi povis sidi ie ajn, do mi eliris surportante ĝinzon, sed mi surpriziĝis, ke la ĝinzo estis pli peza ol mia imago.
Mi alportis du parojn da ĝinzo kaj someran pantalonon. Kiam mi partoprenis en UK, mi loĝis en hotelo ĉirkaŭ unu semajnon, do mi sendis ĉirkaŭ kvin ĉemizojn kaj unu ĝinzon al la purigadservo. Ĝi estis finita du tagojn poste.
Mi portis ŝuojn per simpla maŝo, kiuj lasis miajn piedfingrojn tuŝi la freŝan aeron. Mi uzis ŝuojn preskaŭ tutan tagon, do mi pensas, ke ĝi iomete helpis miajn piedojn sekiĝi evite fari atletan piedon. Posttagmeze, mi laŭeble ŝanĝis miajn ŝtrumpetojn al sekigitajn.
Mi alportis someran jakon por malvarmiĝo en aviadiloj kaj longdistancaj trajnoj. Mi ankaŭ ĉeestis la bankedon de la UK, do mi bezonis jakon.
Mi alportis dikan sveteron por malvarma vetero kiam mi promenis ĉirkaŭ la urbo. Mi ankaŭ faldis maldikan vinil-saltilon malgranden kaj konservis ĝin en la fundo de mia dorsosako.
Mi alportis 5-6 ĉemizojn kun mallongaj manikoj, kaj 5-6 parojn da kalsonojn, kaj ŝanĝis ilin ĉiutage. Kelkfoje ne eblis lavi vestaĵojn ĉe la domo degastiginto, do tiukaze, mi foje refoje uzis la vestaĵojn. Male al Japanio, en Eŭropo kie la humideco estas malalta, eĉ subvestoj kiuj iam estis malsekaj pro ŝvito, sekiĝos tute dum ni surmetas ĝin.
06: Interŝanĝo, pago kaj monujo
Multaj landoj en Eŭropo nur uzas la eŭron, sed iuj landoj havas propran valuton.
* En Svislando, ni povis pagi en eŭroj, sed la ŝanĝo estis pagita en svisa
valuto.
* En Hungario kaj Pollando, la eŭro ne estas uzebla kaj la valuto de tiuj
lando,j devas esti uzataj. Tial, estis necese interŝanĝi monon frue post eniro
en tiujn landojn.
Ĉar mi uzis la trajnon, mi interŝanĝis monon ĉefe ĉe la stacidomo. Ĝi estis
privata valutŝanĝo, ne publika, sed ŝajnas, ke ĉiam estas pluraj
valutŝanĝejoj ĉe grandaj stacioj.
Por la mono en la landoj tra kiuj ni trapasis, mi alportis malgrandan plastan sakon, kiun ni povis fermi per morduma zipo, kaj metis la monon en la sakon kaj konservis ĝin en la poŝon de mia dorsosako. Ĉi tio rolis por eviti erarojn de
monuzo.
Kiam mi aĉetas ion, mi ĉiam kontrolis la prezon. Se ĝi ne estas montrata, simple mi demandis al vendisto. La sola frazo sufiĉas: “How mach?”
Por pago, mi malfermis la kovrilon de la kaztipa monujo, svingis la monerojn, poste prezentis ĝin al vendejistoj, kaj petis ilin preni la monon ĝustan, kiun ili bezonas.
Anstataŭ meti faskon da papermono en la poĉeton, mi faldis la paperojn por ke mi povu elpreni monojn unu post la alia. Kaj mi metis nur kelkajn papermonojn en la poĉeton.
Mi havis vojaĝĉekojn, sed mi neniam uzis ĝin.
07: Medicinoj
Mi ricevis multe da astmmedicino (preventa enspiro, gorĝa ekspansio por enspiro) de la hospitalo. La instrukcioj estis skribitaj en la angla, do mi ne montris la preskribon de la kuracisto al vendisto de apoteko, kaj decidis kunporti la instrukciojn por aĉeti la medikamentojn.
Kiam loka esperantisto akompanis min, mi povis aĉeti medikamentojn sen preskribo (recepto). Ŝajnis, se mi havas la skatolon aŭ ujon (tubo ktp.) de medikamento, mi povas aĉeti la saman objekton memstare.
Ŝajnas esti apoteko ĉe ĉiu fervoja stacidomo en iu ajn granda urbo.
Krome, mi alportis kvanteton de la jenaj medikamentoj.
(1) Ventmedicino ("Lulu") (2) "Seirogan" (por stomako)
(3) "Biofermin" (por digesto) (4) Gastrointesta medicino
(5) Vundprotekta bendo (6) Flikaĵo (7) Locio por muskola doloro
(8) Fingra sako (9) Masko + gazo (10) ) "Mentholatum"
Mi havis porteblan inhalilon kiam mi kontrolis antaŭ ol eniri la aviadilon, do mi metis la sakon de medikamento en mian dorsosakon kaj elprenu ĝin por klarigi kiam mi havis demandojn. Fakte mi ne ricevis iun ajn demandojn.
La cataplasmo (flikaĵo medikamenta) nenie troviĝis en eŭropaj landoj. Virino en la urbo Laŭzano (Svislando), konfesis al mi, ke ŝi tordis sian maleolon antaŭan tagon kaj doloris hieraŭan nokton, pro tio ŝi ne povis dormi preskaŭ.
Kiam mi donis al la virino cataplasmon, ŝi surpriziĝis pro la bona efiko, kaj ĝojis pro sendolora dormo hieraŭa.
Mi klarigis, ke se la glueco ankoraŭ restas, ĝi estas sufiĉe efika, kaj mi donis du pecojn al ŝi kiam ni disiĝis. La familio intencis iri al somerferiejo du tagojn poste, do mi pensas, ke la cataplasmo estis utila al ŝi.
Ekde la unua tago de mia vojaĝo, mi komencis havi kramfojn ĉe miaj kruroj, kaj mi maltrankviliĝis, ke tio estos grava problemo. Mi pensis, ke promeni en ĉirkaŭ la metroo de Parizo kun peza vojaĝsako estas katastrofo.
Mi aplikis la cataplasmon aŭ kremon kiujn mi alportis.
Tiamaniere mi sukcesis daŭrigi longan vojaĝon. Dum la vojaĝo, kompreneble, kaj eĉ post reveno de la vojaĝo, mi bedaŭris mian mankon de trejnado por longaj promenadoj.
08: Iloj por lavado
Mi alportis jenajn objektojn por lavi miajn subvestojn kaj ŝtrumpetojn kaj pendigos ĝin por sekigi en la ĉambro.
(1) Plastaj vestopingloj (10 malgrandaj alkroĉaĵoj)
(2) Plastaj pendiloj (2 pendiloj, kiuj rotacias 360 gradojn)
(3) Vinila ŝnuro por pendi vestaĵojn (10m longa)
En hoteloj kaj ĉambroj de gastigantoj preskaŭ ne estis lokoj, kie ni povis meti pendilojn sur la muro. Mi iom eltiris la tirkeston de la skribotablo aŭ sur la malantaŭon de la seĝo pendigis ĝin.
Mi ne alportis pulvoran sapon, sed malgrandan trinksapon. Vinilŝnuro estis etendita proksime de la plafono, kiel ekzemple la supro de ŝranko aŭ fenestrotenilo, kaj la lavotaĵoj estis pendigitaj kaj tonditaj.
Ŝajnis, ke pendigi lavotaĵon ekster la domo (ekster la fenestro) kutime ne estis permesita, krom en privataj domoj. Mi provis uzi la lavmaŝinon en junulara hotelo en Pollando, sed la signoj sur la regpanelo estis en la pola, kaj mi ne povis kompreni la klarigon de la komizo, do mi devis lavi mane.
09: Nazpapero
Porteblaj malsekaj viŝpaperoj estis tre oportunaj. Mi alportis 2 paketojn da 50 folioj. Mi ne multe uzis ĝin, do unu pako sufiĉis. Mi ankaŭ alportis poŝpaperojn (10 paketojn), uzis 5. Mi ankaŭ alportis 3 ruojn pri neceseja papero, kaj 2 ruloj en plastan sakon kaj metis en vojaĝsako. Mi konservis 1 rulon en la fundo de dorsosako ĉiam. Mi eĉ ne uzis 1/10 de la rulo.
Mi ankaŭ alportis maldikan travideblan plastan sakon (10 pecojn, proksimume B5-grandecon). Kiam mi uzis nazpaperojn en la urbo, mi enmetis ĝin en ĉi tiun plastan sakon kaj alie uzis ilin por manĝsakoj.
10: Specialaj klopodoj
1. Okaze de la partopreni en UK mi provas elpensi mian propran temon kiel
eble plej .
2. En Pekina UK kie mi unuafoje partoprenis, mi preparis voĉtelegramon kaj intencis surprizigi partoprenantojn en la ceremonio, kaj la voĉo fluis en la halo, bone sukcesis.
Mi alportis multajn uzitajn poŝtmarkojn kiujn mi kolektis, kaj disdonis ĝin al tiuj kiuj deziris ĝin por fari ŝancon de interparolo kun la partoprenantoj. Alie mi partoprenis en la subkomitato de la kuracisto kiel observanto. Post la kongrreso mi kompilis kaj disdonis la broŝuletojn "Simplaj impresoj pri
Kongreso" de la partoprenantoj el mia gubernio "Fukuoka-ken".
3. En Ŝanhajo kie okazis la 1-a Azia Esperanto-Kongreso, mi renkontis sinjoron T, juna instruiston de la bazlernejo en Ĉinio, kun kiu mi korespondas. (Tiutempe eksterlandanoj devis pagi monon duoble pli ol ĉinoj.) Dank’ al li mi povis ŝpari monon, ĉar li akompanis min por aĉeti lernlibron kaj brosojn de
inkpentrado por mia hobio.
4. Antaŭ ol partopreni en Praga UK (Ĉeĥio), mi vizitis la domon de sinjorino M en Meissen (Germanio), kun kiu mi korespondis kaj kunlaboris. Kaj post restado de du tagoj, ni kune iris al Prago per trajno. Alie mi sola iris al famekonata urbeto "Oberammergau" en suda Germanio por vidi pentraĵojn
sur muroj, nome pentraĵoj "Fresko (Fresque)".
5. En Seulo (Sud-Koreio), mi provis akiri vizon por vojaĝi el Sud-Koreio al Japanio por sinjoro J kiu estas litova korespondanto ĉe konsulejo, sed nia defio malsukcesis.
En la ĉi-jara Bijalystok (Pollando), inkluzive de partopreno en la UK, mi uzis la sistemon "Pasporta Servo" por vojaĝi sola dum ĉirkaŭ du monatoj kaj vizitis 18 homojn en 10 landoj en centra paarto de Eŭropo.
En la "Movada Foiro" (aktiva interŝanĝo de movadoj) okazigita en la vespero antaŭan tagon de la unua tago de UK, ni disdonis fotolibretojn "HIBAKUSHA" (Dokumenton pri la postvivantoj de atombomboj de Hiroŝima kaj Nagasaki), senpage (500 ekzempleroj estis presitaj), konsidere de la
kongresa slogano laŭ mia vidpunkto.
Mi esploris kaj ekzamenis aferojn rilatajn al kopirajto, presado, alportado de libretojn al la kongresejo kaj distribuado. Feliĉe, sinjoro J, esperantista presisto en la urbo "Bydgoszcz" (ĉe okcidenta Pollando), konsentis fari la presadon por mi je tre malalta kosto (260 eŭroj).
Pli ol ĉio alia, pro komuna lingvo Esperanto ni povis havi reciprokan fidon malgraŭ tute nekonataj homoj alilandaj.
Mi ankaŭ unuafoje partoprenis en la PK (Post-Kongreso), kaj povis pasigi amuzan kaj signifoplenan tempon kun multaj samideanoj de Esperanto-parolantoj.
Mi povis viziti al memorenda loko "Auschwitz", la vizito estis mia revo, aliĝinte al la projekto organizita de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
11: En fermo
Mi vojaĝis sole uzante gastigan sistemon de "Pasporta Servo" (privata loĝejorganizo), kiu konsistas el esperantistoj en la tuta mondo.
Dank' al ĝi mi restis en 10 eŭropaj landoj dum 2 monatoj kajrenkontis18 homojn. Mi detale skribis pri miaj spertoj de vojaĝo ricevita helpojn kaj subtenojn. Ĝi ja estas miaj memoraĵoj.
Estis vojaĝo por lerni pri la mirindaĵoj de fremdaj landoj kaj retrovi tiujn en Japanio. Mi tre ĝojas, se legantoj povas trovi kelkajn utilajn aferojn en ĉi tiu vojaĝraporto.
Povas paroli kaj komuniki unu kun la alia ne estas nur afero de amikiĝo kun eksterlandanoj.
Mi sentas la mirindecon kaj grandecon de la homoj per mia ĉi-foja sperto. Se profundiĝas bona komuniko, ni ne plu havos la militon kun eksterlandanoj.
Mi tute ne estis lerta pri la angla, kaj mi komencis labori post diplomiĝo de altmezlernejo kaj neniam ĉeestis fremdlingvan kurson.
Ĝuste en la aĝo de 35 jaroj mi renkontis Esperanton, la iinternacian komunan lingvon. Mi bezonis 10 monatojn por plenumi 6-monatan korespondan kurson.
Mi ĉefe legis revuojn pri Esperanto kaj korespondis kun eksterlandaj esperantistoj. Tamen post 5 jaroj pro mia okupata laboro, mi eĉ ne havis
tempon por korespondi kun eksterlandanoj.
Por mi vojaĝi eksterlanden ne estis revo realigebla. Somere de la jaro kiam mi frue emeritiĝis en 53 jaraĝa, mi vojaĝis sole al la UK okazinta en Prago (Ĉeĥio), kaj ankaŭ sole partoprenis en la 1-a Azia Esperanto-Kongrenco okazinta en Ŝanhajo (Ĉinio).
Ĉi tio estis mia vojaĝo eksterlanden post 15 jaroj, kaj estis longa periodo de du monatoj. Mi reasertis la gravecon fari etajn paŝojn al mia revo, eĉ se ĝi prenas longan tempon.
Mi havas grandajn esperojn, ke gejunuloj kiuj interesiĝas pri mi raporto de sola maljunulo, kaj ekmarŝos novan vojon, eĉ unu paŝon.
Dankesprimo al ĉiuj gastigintoj.
Reveninte al Japanio, mi pasigis ĉirkaŭ du monatojn por organizi la fotaĵojn kiujn mi faris, kreante mapon laŭ la itinero, registrinte ĝin sur KD, kaj sendante ĝin al ĉiuj homoj (18 homoj) kiuj helpis min en mia vojaĝo.
Samtempe mi sendis malgrandan kalendaron pri 2010. La ricevintoj sendis dankmesaĝojn al mi kaj ili surpriziĝis pro multaj fotoj. Mi supozis ke ili ĝuis la
Esperantan etoson kaj la pejzaĝon en aliaj landoj.
"Dankon pro spekti ĝis la fino." Vi povas ĝui belajn fotojn sur la TTT-ejo.
https://atomkonto.wixsite.com/esperanto-vojagho-esp
(2023-09-01: fino)