top of page

       Memoraĵo de Esperanto-vojaĝo per Pasporta Servo (58 tagoj)
                             (Konsiloj al estontaj solvojaĝontoj) No.01-10


01: Antaŭ la vojaĝo (esploro kaj preparo pri vizitlokoj):
   Antaŭ la 24-a de junio 2009 kiam mi efektive foriris el Japnio, mi registris en la
"Hatena Blogo" en Japanio, kaj dum la vojaĝo, mi planis enskribi en ĝi mian raporton sur interreto. Tamen estis multaj tagoj, kiujn mi ne povis uzi komputilon.
Tial la 24-an de junio 2010, unu jaron post kiam mi revenis al Japanio, mi skribis kiel
eble plej multajn tagojn rememorante mian vojaĝon. Post tio, konfirmante la enhavon de la priskribo, mi publikigis la blogon "Esperanto-Minpaku-Vojaĝo".
   (Minpaku = resti en hejmo anstataŭ hotelo).

 

   Vojaĝi sole dum ĉirkaŭ du monatoj estis valora sperto por mi, do mi decidis lasi
multajn impresojn same kiel taglibro al mia familio en formo de libro. Sed la volumo
grandiĝis pli ol mia antaŭsupozo, sekve mi decidis resti ĝin kiel hejmpaĝo sur interreto
por esperantistoj. Tial mi priskribis la enhavon pli detale, uzis kiel eble plej multajn fotojn kaj kompletigis ĉi tiun memoraĵon.

   Partoprenante en la Universala Kongreso de Esperanto, mi faris gravan temon disdoni senpage fotolibretojn rilate al la viktimoj de atombombo de "Hiroshima kaj Nagasaki" al partoprenantoj, kaj mi mem aktive prilaboris pri kopirajto-uzado, presado kaj distribuaj metodoj.
   Mi esperas, ke homoj kiuj ankoraŭ ne konas la internacian lingvon "Esperanto", legos ĝin. La urboj kiujn mi vizitis kaj la ordo de mia vizito estas kiel montritaj en la mapo ĉe la komenco de ĉi tiu memoraĵo.

02: Antaŭ 26 tagoj de foriro (2009-06-03): Kialo por uzi la blogon
   En la somero de 2009, mi planis solvojaĝon al Eŭropo rilate al 94a UK. Estas
dumonata vojaĝo por viziti amikojn, kiuj parolas Internacian Komunan Lingvon
(universalan lingvon, interkonan lingvon) Esperanton malgraŭ ni neniam renkontis
reciprone. Por loĝado mi uzis la sistemon "Pasporta Servo".
   La promeso estas, ke esperantistoj reciproke kundividas informojn inter si kaj restos
kiel eble plej neŝarĝe laŭ individua kondiĉo.
   Dum la vojaĝo, mi decidis prove verki blogon en Esperanto uzante Interreton. En
fremda lando, la aranĝo de komputilaj klavoj estus malsama, kaj mi ne povus uzi ekranon kiu ne montris la japanan. Sed ĉi maniero estos bona por sciigi infomojn pri mia stato al miaj familianoj.
   Estis tro multekoste por telefoni el eksteraj landoj, kaj mi konvinkis min, ke estas
neeble por tiu, kiu normale ne uzas poŝtelefonon.

03: Antaŭ 25 tagoj de foriro (2009-06-04): Celo de vojaĝo kaj vojaĝtagoj
   La ĉefaj kialoj, kial mi decidis vojaĝi eksterlanden dum du monatoj kiujn mi eĉ
neniam imagis, estas jenaj.
1. Ĉar la 94-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazas en Bijalystok

   (Pollando), kie kreskis D-ro L. L. Zamenhof, la kreinto de la lingvo, mi volis viziti la 

   urbon.
2. Mi volis viziti la atestejon pri la plej granda malsaĝeco de la homaro "Auschwitz".
3. Mi volis provi, ĉu mi vere povas uzi Esperanton, kiun mi lernis plejparte memstare.
4. Mi volis sperti la agadon de Esperantistoj (homoj, kiuj parolas Esperanton) per

   hejmrestorganizo "Pasporta Servo".
 

   Mi aĝis 67 jarojn, do se mi perdis ĉi tiun ŝancon, mi facile povas kompreni, ke mi ne
povos vojaĝi sole aŭ longe eksterlanden ĝis mia morto. Ĝi ankaŭ estas granda kialo.
Mi aĉetis du specoj de trajnobiletoj por "Eurail Global Pass" (15 tagoj/15 fojoj) kaj
"Eurail East Pass" (5 tagoj/5 fojoj), por la UK (1 semajno), kaj PK (5 tagoj) tuj post UK.
Kaj aldone tagojn kun esperantistoj kiuj akceptos min ĉe iliaj domoj, kalukullinte tiujn
aferojn mi planis horaron por ĉirkaŭ du monatojn (58 tagojn).

 

--- Eurail Global Pass (1-kalso, 15 tagoj/15 fojoj) krom Hungario kaj Pollando. 
(01) je 10H50 de 25/jun, Paris (Montparnasse) -> Bordeaŭ (St Jean) je 14H28.
       Train=8525 TGV, Voiture=17, PLace Assise=45 <3h38m, 570Km>
(02) je 18H56 de 27/jun, Bordeaŭ (St Jean) -> Irun je 21H25.
       Train=TGV 8543, Voiture=11, Place Assise=36 fenestre. [3eur]. <2h29m, 237Km>
(03) je 08H25 de 28/jun, Irun -> Madrid (Mchamaratin) je 14H00.
       Producto=ALVIA 4086, Coche=15, Plaza=04D. [6.75eur]. <5h35m, 641Km>
(04) je 11H00 de 29/jun, Madrid (Mchamartin) -> Valencia (Nord) je 14H47.
       Train=1414, Voiture=01, Place Assise=5A. [23.50eur]. <3h47m, 491Km>
(05) je 13H08 de 01/jul, Valencia (Nord) -> Beziers je 20H28.
      Producto=TALGO 460, Coche=1, Plaza=09A. [10.35eur]. <7h20m, 637Km>
(06a) je 09H03 de 03/jul, Beziers -> Marseille (St Char) je 11H38. Ter=76504. <2h35m,
170Km>
(06b) je 12H19 de 03/jul, Marseille (St Char) -> Nice (Ville) je 14H57. <2h38m,
        229Km>
(07a) je 10H02 de 06/jul, Nice (Ville) -> Genova (Piazza Pri) je 13H06 2-class.
Train=139 IC, Voiture=07, Place Assise=71. [5eur]. <3h04m, 184Km>
(07b) je 15H12 de 06/jul, Genova (Piazza Pri) -> Torino (Porta Nuov) je 16H55.
         Train=516 IC, Voiture=10, Place Assise 44. [3eur]. <1h43m, 166Km>
(08) je 12H25 de 07/jul, Milano (Centrale) -> Lausanne je 16H14.
       Treno=122, Carrozza=311, Posto A Sedere 65Fi. [5eur]. <3h49m, 469Km>
(09a) je 08H20 de 11/jul, Lausanne -> Milano (Centrale) je 11H35.
         Trajno=37 EC/IC, Voit=311, Assis=86 fenestre. [9eur]. <3h15m, 302Km>
(09b) je 15H00 de 11/jul, Milano (centrale) -> Bologna (Centraale) je 17H04.
        Trajno=595 EC/IC, Voit=002, Assis=65 Fenestre. [5eur]. <2h04m, 219Km>
(10a) je 23H20 de 14/jul, Bologna (Centraale) -> Wien (Suedbahnhof) je 08H42 de             15/jul 2-class.
       Treno=234, Carrozza=412, Cuccetta=32Ba. [27eur]. <9h22m, 785Km>
(10b) je 13H50 de 15/jul, Wien (West) -> Budapest (Kel) je 16H49.
        Zug=63 RJ, Wagon=256, Sitzplatz 101 Fenester. [3.5eur]. <2h59m, 272Km>
(11) je 10H27 de 09/aug, Poznan (GL) -> Berlin (HSF) je 13H27.
       Poc=46, Wagon=272, 75 okno. [4eur]. <3h00m, 261Km>
(12) je 08H39 de 10/aug, Berlin (Hbf) -> Amsterdam (Z Wt) je 15H02.
       Zug=148 IC, Wagen=12, Sitzplatz=36 fenester. [5eur]. <6h23m, 600Km>
(13) je 10H33 de 12/aug, Amsterdam (Centraal) -> Rotterdam (Centraal) je 11H40.
       Train=9232, place=free 1-class. <1h07m, 86Km>
(14) je 12H55 de 14/aug, Rotterdam (Centraal) -> Brussels (Zuid/Midi) je 14H45.
       Train=9236, place=free 1-class. <1h50m, 89Km>
(15) je 10H13 de 16/aug, Brŭelles (Midi/br) -> Paris (nord) je 11H35.
       Train=9318 TGH, Voiture=2, Place assise 044. [41eur]. <1h22m, 337Km>


--- Eurail (European) East Pass (1-kalso, 5tagoj/5fojoj) por Hungario kaj Pollando.
(01) je 20H03 de 20/jul, Budapest (Keleti) -> Krakow (GL) je 05H29 de 21/jul.
       Train=476, Wagon=361, Place=21. [9.38eur]. <9h35m, 589Km>
(02) je 10H10 de 24/jul, Krakow (GL) -> Bialystok je 17H55. <7h45m, 509Km>
(03) je 12H40 de 01/aug, Bialystok -> Malbork je 19H05. <6:25, 399km>
(04) je 10H22 de 05/aug, Malbork -> Bydgoszcz (GL) je 15H05. <2h07m, 147Km>
(05) je 07H20 de 09/aug, Bydgoszcz (GL) -> Poznan (GL) je 09H37. <2h17m, 

       153Km>


04: antaŭ 24 tagoj de foriro (2009-06-04): Vojaĝpreparo 1 (vojaĝsako, ŝuoj, vestaĵoj)
   Antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj (en mia aĝo 53), mi unuafoje partoprenis en la UK okazita en
Prago (Ĉeĥio). La vojaĝsako kiun mi tiam uzis, estis malnovtipa, kiun mi aĉetis antaŭ 20 jaroj, kiam mi partoprenis en la UK okazita en Pekino (Ĉinio).
   Ĝi havas kvar radojn, sed nur du povas turni 360 gradojn. Ne ekzistas bona maniero
por facile movigi ĝin. Revenvoje de la UK en Prago antaŭ 15 jaroj, en la urbo Frankfurto (Germanio), en malhela vespero, mi devis klopode tiris mian vojaĝsakon sur sufiĉe malebena vojo de ŝtone pavimita.

   Tial mi aĉetis novan vojaĝsakon por ĉi-foja vojaĝo. Ĉiuj kvar radoj rotacias 360
gradojn. Estas ankaŭ tenilo, kiu ebligas al mi klinigi la vojaĝsakon kaj eltiri ĝin. La pezo
ankaŭ estas iom pli malpeza je 4,5 kg.
   Mi ankaŭ aĉetis du parojn da ŝuoj. Ĉar mi uzos ŝuojn dum longa tempo ĉiun tagon, mi preparis malglatajn sandalojn kaj ŝuojn kun zipoj. Mi aĉetis jakon kaj pantalonon por somero, kaj decidis porti ĝinzon kiuj ne malpuriĝus eĉ se mi sidiĝis ie ajn. Inter la
mallongmanikaj ĉemizoj kiujn mi jam havas, mi elektis sep, kiuj estas diskretaj.
   Por kiam estis neatedite malvarme pro klimatizilo, mi elektis dikan kotonan sveteron.
Ĉi tiu svetero estis tre utila en mia vojaĝo al München (Munkeno, Germanio) okaze de la praga UK antaŭ 15 jaroj. 7 aroj da ĉemizo kaj pantalono. Ses paroj da ŝtrumpetoj. Mi preparis 3 naztukojn kaj 3 iom dikajn naztukojn por viŝi ŝviton.

05: Antaŭ 23 tagoj de foriro (2009-06-05): 

      Vojaĝpreparo 2 (dorsosako, poŝeto, horloĝo)
   Aĵoj kiujn mi ĉiam portas en mia dorsosako, estas horaro de A4 (10 mm dika) kaj
listoj por 18 gastigontoj ĉe la loĝejo, horaro de B5 (15 mm dika), horaro de "Thomas
Cook", gvidlibro de A5 (30 mm dika) "Chikyu no Arukikata" (kiel marŝi sur la tero),
plasta botelo da trinkaĵo.
   Akvo (500ml) kiun mi ĉiam portas en mia dorsosako, somera jako por klimatizilo en
la trajno, rezervaj ŝtrumpetoj (1 paro), neceseja papero (1 rulo), malmola biskvito
"Kanpan" (1 sako) por krizo ktp. Mi aĉetis malgrandan dorsosakon kun duobla zipo kaj
pli ol 10 konservaj poŝetoj.
   La "Poshetto" (pochette), kiun mi aĉetis havante kelkajn atentojn. Tuŝi ĝin malhelpas
de ekstere, kaj povas porti ĝin sur talio, kaj ĝi havas interne ok spacojn. Ĉar mi vojaĝas sole, mi aĉetis krome unu malmultekostan pojnhorloĝon kun grandaj ciferoj, ke mi ne konfuzas la daton kaj horon.


06: Antaŭ 22 tagoj de foriro (2009-06-05): 

      Vojaĝpreparo 3 (suveniroj, medikamentoj kaj aliaj)
   Se mi pakis multajn aĵojn en vojaĝsakon, la kovrilo ne fermiĝas kaj mi ne povas ŝlosi
ĝin. Post plenigo plurfoja, mi finfine ŝlosis ĝin. Kiam mi pesis ĝin hejme sur mia pesilo,
ĝi estis 22kg, kio estas 2kg pli ol la regularo. Mi reduktis la plej multajn pezajn aĵojn kiel bildkartojn kaj eĉ malgrandajn ceramikaĵojn, kaj finfine ĝi fariĝis al 20kg.
   Tamen mi pakis la jenajn kiel suvenirojn. 3 KD-oj (shakuhachi, japanaj sovaĝaj
birdovoĉoj, japanaj infanrimaroj), 6 etaj ventumiloj, 6 etaj pendaĵoj kun idiomoj aŭ
proverboj skribita per japanaj literoj.
   2 pecoj de mezgranda "Youkan" (knedita dolĉa sukeraĵo), 1 sako de
"Hakata-Niwaka-Senbei", 4 esperantaj insignoj, 1 esperanta ludkarto.
   Mi ankaŭ pakis kelkspecajn medikamentojn. Enspiriloj por kronika astmo (2 tipoj),
stomaka medicino, ventmedicino, kataplasmomedicino, kremo por muskoldoloro. Mi
preparis malgrandajn kvantojn da medikamentoj krom astmo, kaj alportis la
instrukciojn aŭ la skatolon. Mi aŭdis, ke estos malfacile aĉeti medikamentojn sen
preskribo de kuracisto dum eksterlanda vojaĝo.

07: Antaŭ 21 tagoj de foriro (2009-06-05): Vojaĝpreparo 4 ( fonduso por vojaĝo)
   Mi tute ne scias kiom da mono mi devas prepari por mia unufoja vojaĝo eksterlanden dum du monatoj. La elspezo por hotelo (kun matenmanĝoj 1 semajnon) kaj la kotizo de la UK (1 semajnon) kaj PK (5 tagojn) devis esti pagotaj antaŭ la foriro. Kaj se mi bonŝancus, mi povus manĝi tri manĝojn ĉe gastigntoj. Dum mi vojaĝas sole en trajno, kompreneble mi devos manĝi ĉiufoje.
・Ĉirkaŭ 15 tagmanĝoj kaj vespermanĝoj dum la UK, 150 eŭroj laŭ 10 eŭroj pri unu 

    manĝo.
・Transloki trajnojn ĉirkaŭ 20-foje. 200 eŭroj kiel 10 eŭroj ĉiu tagmanĝo.
・Se mi uzas la hotelon 5 fojojn ial ajn, 250 eŭroj kiel 50 eŭroj ĉiufoje.
・Se mi aĉetus bileton de rezervita sidloko en trajno ĉirkaŭ 20 fojojn, mi elspezas 

    ĉiufoje 10 eŭrojn kaj ĝi kostos 200 eŭrojn.
・Mi planas aĉeti suvenirojn por la gastigontoj kiuj akceptos min, se ĝi estas 10 fojojn,

    mi elspezos po 10 eŭrojn, tio estas totale 100 eŭroj.
    Mi decidis prepari ĉirkaŭ 2 000 eŭrojn, duoble pli ol mia antaŭkalkuro, en la
internacia flughaveno.
   Krom tio mi vojaĝas al 10 diversaj landoj vizitante Esperanto-amikojn, kiujn mi
neniam renkontis, do mi ne scias, kian akcidenton mi renkontos. Por tiu okazo mi metis 100 000 enojn (la kurzo tiam estis ĉirkaŭ 135 enoj por 1 eŭro) en koverton, skribis klarigon pri la uzo en Esperanto, kaj portis ĝin en mia dorsosako ĉiam.

08: Antaŭ 20 tagoj de foriro (2009-06-06): Pasporta Servo
   La sistemo "Pasporta Servo" estas tiel nomata hejmstadsistemo (privata loĝadorganizo) en kiu Esperantistoj (homoj kiuj parolas la Esperanton) reciproke konsentas kaj registriĝas por baze senpaga loĝado.
   Informoj por registriĝo estas jenoj: ekzemple, (1) devas kontakti antaŭ 2 semajnojn
anticipe, (2) gastigos ĝis 3 tagojn, (3) interrete kontaktu, (4) permesos resti ĝis 2 personoj, (5) fumantoj ne rajtas, (6) akceptas nur virinojn, (7) havas katon aŭ hundon ktp.
   Kandidatoj povas kontaki post plena konscio pri la registritaj kondiĉoj, kaj feliĉe, se
aprobo estos akirita, ĝi estos establita.
   Mi jam havas 67 jarojn, kaj restas al mi 10 jaroj ĝis nia averaĝa vivdaŭro nuntempa.
Pli aŭ malpli frue, tiam mi mem ne povos vojaĝi eksterlanden. Mi registriĝis en marto kaj volis akcepti vizitantojn el eksterlando post reveno al Japanio.
   Mi decidis viziti multajn landojn ĉar mi volis sperti diversajn manierojn aŭ kondiĉojn
akcepti eksterlandanojn. Mi sendis informojn pri la gastiga ebleco al kelkaj aliĝintoj en
miaj viziturboj de Pasporta Servo.
   Okaze de nerespondo, mi sendis retmesaĝon petante subtenon al la regiona
ĉefreprezentanto (delegito). La komenca plano estis unue iri al Portugalio, tiam vojaĝi laŭ la Mediteranea Maro tra Hispanio al Italio, kaj suriri ŝipon kaj sperti maran vojaĝon.
   La plano estis iri suden ĉe la okcidenta flanko de Italio al la urbo Palermo, la
grandurbo ĉe la enirejo de la insulo Sicilio, poste iri norden sur la orienta flanko de Italio al Budapeŝto en Hungario. Tamen, por veturi de Portugalio al Hispanio laŭ la marbordo, mi ne povis trovi oportunan rimedon de transporto, kvankam mi kontrolis la horaron de "Thomas Cook", kaj ĝi daŭros plurajn tagojn pli longe ol plano.
   Italio en julio eniris la someran ferioperiodon kaj ne povis trovi gastigontojn. Krome,
hoteloj ankaŭ estas altprezaj. Tial mi rezignis, kaj sendis retmesaĝon al la registrantoj en la norda lando Svislando, kia feliĉo, tuj aperis tri gastigontoj.

09: Antaŭ 19 tagoj de foriro (2009-06-06): la horaro de "Thomas Cook"
   La oficiala librotitolo estas "Thomas Cook Publishing European Rail Timetable".
Ĉiu, kiu vojaĝis sole al Eŭropo dum longa tempo kaj vizitos plurajn landojn per trajno,
devas koni ĉi tiun horaron.
   Ĝi estas eldonita dufoje jare en Britio, kaj japana versio estas kreita kaj aperas en
librovendejoj. La prezo estas ĉirkaŭ 2000 enoj. Ĉiu povas aĉeti ĝin ĉe iu ajn granda
librovendejo.
   Mia solvojaĝo antaŭ 15 jaroj estis nur 10 tagoj, sed kiam mi sendis al esperantistoj
mian itineron farita de la horarlisto (la kontakto per letero tiutempe) uzante letero. Iu
gastigonto el ili diris al mi, “Ĉu via profesio estas vojaĝagentisto?” Mi surpriziĝis pro la
demando.
   Ĉi-foje (en 2009), mi faris bazan planon aĉetante la vintran/printempan numeron
ĉirkaŭ en marto. La 17-an de junio, tuj antaŭ la foriro, mi aĉetis la someran/aŭtunan
numeron kiu poste estus grave reviziota, kaj rapide kontrolis, ĉu estas ŝanĝoj en la
informoj.
   Fina horaro estis kreita kaj la 21-an de junio al ĉiuj 18 esperantisoj mi rapide sciigis
per Interreto.


10: Antaŭ 18 tagoj de foriro (2009-06-07): Trejnado por Ekskurso
   Por dumonata eksterlanda vojaĝo, mi plenigis tri 2-litrajn plastajn botelojn per akvo,
metis ilin en dorsosakon por montorimpado, kaj praktikis promenadon al
Fukuoka-Flughaveno, kiu estas proksimume 8 kilometrojn for de mia domo. Sed
bedaŭrinde mi povis ĝin nur kelkajn fojojn.
   Kompare kun antaŭ 15 jaroj, kiam sol mi vojaĝis dum nur 10 tagoj, mi ekzercis pli ol
10 fojojn, sed ĉi-foja ekzerco estis tro malmulte.
   Mi ne povis promeni ĉirkaŭ unu horon dufoje tage en mateno kaj vespero. Ĉi tio estis la plej granda obstaklo. Mi ekiris kun iom da maltrankvilo.
   La pezo de nove aĉetita vojaĝsako estas 20kg. Mi pensis, ke estos malfacile levi kaj
movi ĉi tion per unu mano.
   Homoj kiuj uzas kerosenajn fornojn, devus tuj imagi ĝin. Same kiel marŝi ĉirkaŭ 100
metrojn kun plasta ladskatolo, kiu tenas 20 litrojn plenitajn de keroseno. Estas ankaŭ
ŝtuparo survoje.
   La ŝtuparo estas por eksterlandanoj kun longaj kruroj, kaj la ŝtupoj estas sufiĉe
grandaj. Krome, la malnovaj historiaj subteraj trairejoj serpentumas kiel labirinto, kaj
kompreneble mankas liftoj.

bottom of page