top of page


Protokolo


La 86a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu 

Esperanto estas intercivitana lingvo de la mondo.


2012.05.19 - 20
en la urbo Saga
(ĉe “Suncity-building”)

 

  

Organizis 
Saga Esperanto-Societo
kun prepargrupo, 
Kjuŝua Esperanto-Ligo

 

La 86a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu
 

--- Esperanto estas intercivitana lingvo de la mondo. ---
 

 

*************************************************************

 

     Programo
 
         
La unua tago 5-19 (sabato)
               01) Kunsido de la Komitatanoj de Kjuŝua Esperanto-Ligo
               02) Amikiĝa bankedo
               03) Fakkunsido “ABC gastigi esperantistojn” 
                     --- S-ino TAHIRA Masako ---
                     Babilado kaj tiel plu.

 
         
La dua tago 5-20 (dimanĉo)
               01) Silenta preĝo al la forpasintoj
               02) Ĥorkantado de “La Espero”
               03) Saluto de la prezidanto de Kjuŝua Esperanto-Ligo
               04) Prezentado de gratulaj mesagxoj 
               05) Saluto de la organiza loka grupo
               06) Salutoj de gastoj
               07) Salutoj de la reprezentantoj de lokaj grupoj
               08) Raporto de la ĝenerala sekretario de Kjuŝua 
                          Espernato-Ligo


          09) Prelego 1: Prii ŝtona statuo: “Ebiso, la dio de 
                         feliĉo”
                     --- S-ro UNOKI Takanori (SES) kaj S-ro MURAI Reiĵi ---
           10) Prelego 2: “100 leteroj”
                       --- S-ro HAŜIGUĈI Ŝigejuki (EKS) ---
            11) Speciala evento "Aŭkcio"
                       --- S-ino TAHIRA Masako (KES) ---
           12) Komuna memorfotado
           13) Tagmanĝo
           14) Prelego 3: “Subtenantoj por EVA”
                      --- S-ino HAĈIJA Ĉizuko (ESK) ---
           15) Prelego 4: "Esperantomondo dum jardeko"
                      --- S-ro Belmonto (Kagoŝima) --- 
           16) Transdono de kongres-flago al la venonta kongresa urbo
           17) Ĥorkantado de “La Tagiĝo”
           18) Fermo

 

*************************************************************

 La unua tago 5-19 (sabato).
 
1. Komitata kunsido de Kjuŝua Esperanto-Ligo.

    De la 15a horo okazis komitata kunsido de Kjuŝua Esperanto-Ligo, 9 membroj ĉeestis. La detalon raportis la ĝenerala sekretario, s-ino MUTO Tacuko en Hukuoka Esperanto-Societo. 
 
2. Amikiĝa bankedo.

    Je la 18a horo komenciĝis amikiĝa bankedo per la deklaro de s-ro NOMRA Tadacuna (prezidanto de KEL), kaj prezidis ĝin s-ro MACUMOTO Akira (MATUMOTO Akira en Hukuoka Esperanto-Societo). Samrodanoj ne povis sidiĝi sur tuj apuda seĝo por plue amika konatiĝo. Gaja babilado daŭris ĝis la 19a kaj duonhoro. 
 
3. Fakkunsido “ABC gastigi esperantistojn”.

     S-ino TAHIRA Masako (Kioto-Esperanto-Societo) gvidis la kunsidon, en kiu partoprenis 10 esperantistoj. Prezentante libron “Pasporta Servo” Ŝi detale klarigis la organizon kaj kiel esperantistoj uzas ĝin. La resumon 
vi vidu artikolo-15-n en la paĝo 16. Ni skribis ĝin per japana lingvo.

 
La dua tago 5-20 (dimanĉo).
 
1. Silenta preĝo al la forpasinto.
    S-ro NIŜIDA Micunori (NISIDA Mitsunori, 84aĝa), kiu forpasis en la 25a de novembro en 2011.
 
--- Redaktoro aldonis  informon. ---

   S-ro NIŜIDA Micunori (1927-2011) kiel la prezidanto de HES (Hukuoka Esperanto-Societo) gvidis nin de la jaro 2000. Antaŭe li loĝis en la urbo Kita-kjuŝu kaj aktive movadis esperantiste. Li forpasis pro la malsano “kora insuficienco pro kontaĝa gastroenterito” en hospitalo. Detalon vi povas legi la organon de HES, n-ro 166, sur kiu multaj HES-anoj skribis funebrajn mesaĝojn por li. 
 

2. Saluto de la prezidanto de Kjuŝua Esperanto-Ligo.
    [S-ro NOMRA Tadacuna en Esperanto-Grupo en Uto].
 

Estimataj kaj karaj tutaj aliĝantoj.
   Mi dankas vin ĉar vi afablis aliĝi al la 86-a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu, malgraŭ ne perfekta antaŭpreparado pro diversaj malfacilaĵoj. Mi ne mencias la malfacilaĵojn detale. Tamen mi havas devon raporti al vi laborojn de tri kamaradoj, petante vian permeson reprezentante ĉiujn koncernatojn al ĉi tiu evento. Nome s-ro UNOKI Takanori havis kuraĝon akcepti la kongreson, certe li estis trumentita pro sia vundiĝo sed li daŭris klopodon por la kongreso. Due gesinjoroj HAŜIGUĈI Ŝigejuki kaj MUTO Tacuko plenumis multajn taskojn pri la kongreso. 
   Fine mi devas esprimi elkoran dankon al bedaŭrata s-ro NIŜIDA Micunori en Hukuoka kaj liaj postlasitaj familianoj kiuj donis al ni, liaj posteuloj, grandsumon da mono. 
   La malfacilaĵoj kaŭzis kaj kaŭzas pro malmultiĝo de kamaradoj. Do ni klopodu akiri novajn samideanojn. Plia multeco de kamaradnombro apenaŭ realigos la sloganon "Esperanto estas intercivitana lingvo de la mondo". Dankon. 

 
3. Prezentado de gratulaj mesaĝoj.
 
     [Mesaĝon el JEI legis s-ro KINO Eiĵi (Eizi) el Kumamoto-Esperanto-Grupo].

 Al la 86a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu!
Karaj samideanoj, kunvenintaj en la urbo Saga!
   Mi, nome de Japana Esperanto-Instituto, gratulas vin pro la 86a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu. Antaŭ 125 jaroj, en Pollando naskiĝis nia lingvo Esperanto, por ke ni la mondanoj povu komuniki inter ni, malgraŭ lingva diverseco. Tiun ideon klare komprenis Alphonse Mistler [Alfons Misler] antaŭ 110 jaroj en la najbara gubernio Nagasaki, kaj tiel naskiĝis esperantistoj en Japanio.  De tiam, niaj antaŭuloj daŭre klopodis por nia celo. Ni danku ilin!
   Nu, lastatempe, la mondo malvastiĝis dank' al transporto kaj elektronika komunikado. Sed malvastiĝo sen lingva komunikeblo situigas nin nur kiel spektantoj kaj spektatoj. Ni do havas kongreson por vid-al-vida komunikado, kaj ni utiligu kaj ĝuu tiajn ŝancojn!  Mi esperas vian bonan kongresan vivon!

                   SIBAYAMA Zyun'iti, la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto.
 
     [Mesaĝon el KLEG legis s-ino TAHIIRA Masako el Kioto-Esperanto-Societo]. 

Al la 86a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu.
Karaj Kongresanoj 
   En la nomo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj mi salutas vin kun solidareco kaj amikeco okaze de via 86a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu, kaj mi kore gratulas vian kongreson kun longa historio. Mi esperas, ke via kongreso estos sukcesa kaj fruktodona.  
   La 26an de julio en la jaro 1887 Esperanto aperis en la mondon, kaj pasis 125 jaroj.  Dum la jaroj ĝi disvastiĝas vaste sur la terglobo, kvankam la nombro de homoj parolantaj ĝin estas ankoraŭ malgranda.  Ĉi-jare ni esperantistaro festos la 125an jubileon. Nu, troviĝas unu ĝojiga novaĵo.  Lastatempe Google adoptis Esperanton kiel la 64an traduk-lingvon. Tio signifas, ke Esperanto estas akceptita kiel uzebla kaj utila lingvo, mi pensas. Kaj la venontan jaron okazos la 100a Japana Esperanto-Kongreso. Tiuj estas bonaj ŝancoj por vigligi nian movadon. 
   Ni kune laboru por nia afero kaj antaŭeniru al la celo. Samideane Via
             TAKUMA Kenzi, La Prezidanto de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj.

 
4. Saluto de la organiza loka grupo. 
     [S-ro UNOKI Takanori en Saga Esperanto-Societo].
 

   Saluton, gesinjoroj. 
   En la nomo de Saga Esperanto-Societo mi kore dankas vin ĉeestantoj el diversaj lokoj al ĉi tiu 86a Kjuŝua Kongreso. Mi esperas ke vi ĉiuj ĝuu kongresajn programerojn kaj konatiĝu kun novaj venintoj. Mi finas, dankon. 

  
5. Saluto de gastoj. 
     [S-ino TAHIRA Masako el Kioto-Esperanto-Societo].
 

   Mia nomo estas TAHIRA Masako el Kjouto (Kyoto). Mi naskiĝis en la urbo Kitakjuŝu antaŭ sepdek jaroj. Miaj genuoj doloras pro la aĝo, tamen mia buŝo bone funkcias por manĝi ĉion kun bonega apetito. 
   Kjuŝu estas mia hejmloko. Ĝis la jaro 1975 mi loĝadis en Kitakjuŝu, post geedniziĝo mi transloĝis en Kioto. Mi estis juna antaŭ preskaŭ kvindek jaroj. Mi eklernis Esperanton en la urbo Kitakjuŝu,  Ŭakamacu (Wakamatsu). Kiam mi estis tre juna, 23 - 24-jara. En la biblioteko de Ŭakamacu komenciĝis nova Esperanto-kurso, kaj mi daŭrigas esperantistan vivon, vere ĝuis kaj ankoraŭ ĝuas, ĝuos esperantistan vivion. Kaj vere mi tre ĝojas revidi vin malnovajn esperantistojn kaj ankaŭ novajn esperantistojn ĉi tie. 
   Reprezentante de JEI (Japana Esperanto-Instituto) tre dankas vin pri via membreco. 
 
   Vi ricevis multajn informilojn en la koverto kaj sur la tablo estas multaj informiloj. Mi prezentu tiujn informilojn. 

 
--- Redaktoro prezentis la informilojn. ---
(1) La 99a Japana Esperanto-Kongreso : 2012-10-06/08 en Sapporo, 
     Hokkaido. 
(2) La 60a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo : 23-24 julio 2012 en 
     Osaka. 
(3) La 97a Universala Kongreso de Esperanto : 28 julio – 04 aŭgusto 2012 en 
     Hanojo, Vjetnamio.  (4) UK-Karavano de KLEG : 28 julio – 07 aŭgusto.
(5) La 44a Friska Lernejo : 15a, 16a kaj 17a de septembro 2012 en Tojonaka, 
     Oosaka. 
(6) Koresponda Kurso de Esperanto por Komencantoj kaj Progesantoj de 
     Esperanto-Societo en Numazu.
(7) Librokatalogo de KLEG, 2012. 
(8) Specimenoj de revuo“La Movado”por propagando.  
 

6. Salutoj de la reprezentantoj de lokaj grupoj.
 
 Nagasaki Esperanto-Klubo: [S-ro MORIŬAKI Jasumasa]

   Saluton, mi ĝoje partoprenis en ĉi tiu kongreso. Kaj ĉi tie multaj multaj esperantistoj kolektiĝas. En Nagasako nun ni havas 11 membrojn kun dormantaj esperantistoj. 
   Unufoje ni kolektiĝis en la 3a dimanĉo en unu monato. De marto ĉijara 2an dimanĉon ni kolektiĝis por komuna kunsido. 
   Lastjare 2 alilandajn esperantistojn ni akceptis en oktobo el Pollando, en februaro el Kanado. Do, de nun ni membroj laboras por nia lingvo. Dankon. 

 
 Kurume Esperanto-Societo: [S-ro NAKAMURA Masaŝi]

   Mia nomo estas NAKAMURA Masaŝi el urbo Kurume. En Kurume-Asocio tuta membro estas dormantaj. Koran dankon. 
 
 Kumamoto-Esperanto-Grupo: [S-ino NAGANO Keiko]

   Saluton al ĉiuj partoprenantoj. Mi estas NAGANO Keiko. Mi havas ĝojan ŝancon saluti al vi reprezentante Kumamoto-Esperanto-Grupo. 
   Antaŭ ĉio mi esprimas multajn dankojn al ges-roj UNOKI, HAŜIGUĈI, MUTO kaj aliaj volontuloj kiuj entuziasme laboris por sukcesigi la kongreson. 
   Nia grupo havas longan historion. Ĉijare havas la 90an datrevenon de la fondiĝo. Hazarde EPA (Esperanto-Populariga Asocio) okazigis ĉijare La Internacian Kurskunvenon de Esperanto en Kumamoto. 
   Ni kunlaboris por la jubileo. Nia grupo daŭrigas ĉiu-sabate lernkunsidon en "Kumamoto Kokusai-Kourjuu-kaikan". Uzante la libron, romanon "Silento"-n de ENDOU Ŝuusaku (ENDO Shusaku) sub la gvido de s-ro NOMRA. Koran dankon. 

 
 Esperantisto el Kagoŝima: [S-ro Belmonto]

   Ĉimatene s-ro NAKAMURA subite ordonis al mi raporti pri Kagoŝima. Ĝenerale parolite la agado de Esperanto ne ekzistas. 
   Antaŭ 3 jaroj s-ino HAŜIDO Joŝie okazigis unutagan kurson en Sacuma-Sendai. Antaŭ 2 jaroj ankoraŭfoje ŝi okazigis kurson kaj antaŭ unu jaro mi gvidis ilin por la kurso. 
   Kaj esperantistoj en Kagoŝimo ekzistas diversloke laŭ la informo de JEI 5 esperantistoj ekzistas tiam, antaŭ 3 aŭ 4 jaroj, tute aparte. Tial ni ne havas kolektiĝintan rondon. 
   Antaŭ 2 jaroj s-ino HAŜIDO faris unu rondon, "Sacuma-Sendai-Rondo", ĉu ne ? Tamen ŝi estis tre okupita lastjare, tial la rondo nun ne ekzistas, ŝi diris al mi.
   Ŝi loĝas en urbo Sacuma-Sendai, kaj mi en urbo Hioki kaj feliĉe mi trovis alian esperantistinon ĉi tie, kiu estas s-ino IKETANI Taki. Antaŭ 40 jaroj mi estis esperantisto en universitato, kaj universitata rondo okazigis unutagan kurson kaj ŝi apartenis al tre tre malnova kursano. Ŝi parolas tre bone. Dankon. 

 
 Mijazaki Esperanto-Societo: [S-ro KONDO Masaaki]

   Bonan matenon. Mi estas KONDO Masaaki el Mijazaki Esperanto-Societo. Pardonon, mi parolas en japana lingvo. 
 --- Redaktoro tradukis japanan raporton. --- 
   Nun en Mijazaki ekzistas 9 membroj. Por movado ni intencas okazigi kunsidon kaj eldoni organon. Ĉiumonate la 3an vendredon ni okazigas regulan kunsidon, kaj 4 aŭ 5 membroj kolektiĝas por rondlegado de libroj. 
   Nian organon ĉijare ni ne eldonis pro malsano de redaktoro. Tial ni devas rapide trakti bonan manieron por la eldono. Dankon. 

 
 Esperanta Societo de Kitakjuŝu: [S-ino HAĈIJA Ĉizuko]

   Mia nomo estas HAĈIJA Ĉizuko kaj membro de Esperanta Societo de Kitakjuŝu. Ĉijare preskaŭ mi ne laboras por nia rondo. Post kiam s-ro KOGA Ŝirou (Siro^) mortis, s-ro KIBE Joohei laboris por ni. Kaj ĉe lia domo ni havis kunsidon. Membrojn nur 5 ni havas. Ĉiuj preskaŭ ne ĉeestas en nia kunsido. Kaj ĉijare tute ne havis kunsidojn. 
   S-ro TAKAJAMA (TAKAYAMA) Hideki ĉijare fariĝis prezidanto de nia rondo. Kaj mi esperas ke li laboru por nia afero. Koran dankon. 

 
 Hukuoka Esperanto-Societo: [S-ino MUTO Tacuko] 

   Mi antaŭe ne diskutis pri ĉi temo, pardonon. Mi estas nova prezidanto de HES post la forpaso de s-ro NIŜIDA Micunori. Koran dankon por via partopreno. Poste mi raportu pri la komitata kunsido kiel ĝenerala sekretario de KEL. Mi kore dankas vin. Finas.
 
 Saga Esperanto-Societo: [S-ro ENDO Takaŝi (Takasi)]. 

   Saluton, gesamideanoj. Mi estas ENDO Takaŝi el Saga. Mi loĝas en Saga 25 jarojn. Sed mi estas membro de Oosaka Esperanto-Societo. Hieraŭ mi vidis esperantistojn kaj parolis esperante en Saga unuafoje dum 25 jaroj. Hodiaŭ estas la unua tago por kunlaboro por Esperanto en Saga, mi esperas. Dankon. 

 

7. Raporto de la ĝenerala sekretario de Kjuŝu-a Esperanto-Ligo.  

    [S-ino MUTO Tacuko en Hukuoka Esperanto-Societo].
  
Karaj kongresanoj!
   De nun mi MUTO Tacuko, la ĝenerala sekretario de KEL raportas pri la komitata kunsido kiu okazis hieraŭ de la 15a ĝis la 17a horo. Partoprenis ĝin 7 komitatanoj nome ges-roj NOMRA Tadacuna (prezidanto de KEL, el Uto), UNOKI Takanori (kontrevizoro de KEL, el Saga),  NAKAMURA Masaŝi (el Kurume), HAĈIJA Ĉizuko (el Kitakjuŝu), HUKAHORI Joŝihumi (el Nagasaki),  JOŜIDA Masanori (el Kumamoto) kaj MUTO Tacuko (sekretario de KEL, el Hukuoka) kaj  2 observantoj estis s-roj MORIŬAKI Jasumasa (el Nagasaki) kaj KINO Eiĵi (el Kumamoto).
 
   Unue pri 6 temoj ni preparis por diskuti. Sed la unuaj du temoj pri kasraporto kaj pri la  kontrevizoro, pro la kaŝiĝintaj malpravaĵoj mi ne povas raporti ĉi tie nun. Mi petas vian pardonon. Ni decidis ke ni refaros kalkuradon kaj raportos poste laŭeble frue pri la rezulto perpapere al ĉiuj komitatanoj.
   La tria temo estis pri lastjaraj movadraportoj. Unu el ili estas okazigi la 85an Kongreson de Esperantistoj en Kjuŝu, en la urbo Hukucu. Kaj la alia estis partopreni en “La simpozio de instruistoj kaj civitanoj” kiu okazis en la urbo Saga. S-ro NOMRA partoprenis ĝin. 
   La kvara temo estis pri ĉi-jaraj movadplanoj. Unu el ili estas okazigi la 87an kongreson, kaj ni decidis okazigi ĝin en la urbo Nagasaki. Due pri “la simpozio de instruistoj kaj civitanoj” kiu okazos en la urbo Hukuoka en ĉi-jaro, kaj s-ro NAKAMURA partoprenos ĝin. La simpozio estas bona ŝanco por propagandi Esperanton. 
   La kvina temo estis pri ofermono de s-ro NIŜIDA Micunori en Hukuoka. KEL ricevis kvincentmil enojn kiel ofermonon de la filo de s-ro NIŜIDA  post lia forpaso. Kiel utiligi la monon ni diskutis. Kaj ni decides ke ni uzu la monon por junuloj, por kreskigi junulojn kiel esperantistojn. 
   La sesa temo estis pri elekto de la tri estraranoj de KEL. Ĉi-jaro estas la jaro por alterni tri estraranoj. Sed rezulte nur unu el tri alternis. 
   La nomoj de la novaj estraranoj estas jenaj; La prezidanto estas s-ro NOMRA Tadacuna, la vicprezidanto estas s-ro NAKAMURA Masaŝi kaj ĝenerala sekretario estas mi MUTO Tacuko. 
   Mi finas. Dankon. 
 

--- Redaktoro aldonis  informojn. ---
   Apartenas al Kjuŝua Esperanto-Ligo tute 9 rondoj kun 43 esperantistoj, alie 1 rondo (Esperanto-Kultivejo Sue) kun 2 membroj, kaj 3 individuaj membroj. La totala nombro de KEL-membro estas 48, ĝi malmultiĝis 2 ol antaŭa jaro 2010. En Okinaŭa naskiĝis esperanto-grupo (reprezentanto estas s-ro HIGA Joŝihumi), sed ĝi ankoraŭ ne apartenas al KEL. S-ro Belmonto en Kagoŝima tre aktive movadas por esperantujo uznate interreton. Kaj kelkaj alilandanoj vizitis nodran parton de Kjuŝu, kaj ili interkonatiĝis kun esperantistoj en Hukuoka, Nagasaki kaj Kumamoto. 
 
8. Prelego-1: Pri ŝtona statuo; “Ebiso, la dio de feliĉo”. 
     [S-ro UNOKI Takanori en Saga Esperanto-Societo]. 
     [Speciala preleganto: S-ro MURAI Reiĵi en organizo de “Ebisu-san”].
 
--- Informo pri preleganto, s-ro UNOKI. ---

1. Nomo (esperanta, japana, per "rouma-ĵi"): UNOKI Takanori, 鵜木敬憲, UNOKI Takanori. 2. Nuna loĝloko (urbo): Jamato-maĉi en Saga.  3. Esperanto-rondo: Saga Esperanto-Societo.  4. Jaro eklerni Esperanton: 1954.  5. Lern-maniero kaj lernilo (teksto):  Esperanto-Kurso per  Kursolibro de JEI.  6. Valoraj spertoj uzi Esperanton: Kolekti bildkartojn el multaj alilandanoj. Membriĝi en SAT. Legi multajn librojn. Korespondi kun multegaj alilandanoj. 
-----  
   Saluton, gesinjoroj. 
   Mi estas UNOKI Takanori el la urbo Saga. Ĉi tiu kongreso okazas en la urbo Saga, kie Ebisoj (japana 恵比寿) multe ekzistas. En la urbo Saga troviĝas proksime 560 Ebisoj, tiel oni diras. 
   La nombro estas plej multa, kompare kun aliaj urboj en Japanio. 
   Oni kredas Ebison, kiel feliĉan dion. Kredo al  Ebiso komenciĝis, kiam fiŝistoj ekfestis alfluaĵojn venintajn al la marbordo, ke dio Ebiso alportis abundajn fiŝojn. En Japanio oni kredas, ke ekzistas sep feliĉaj dioj, kaj inter ili troviĝas ankaŭ Ebiso. 
   En la regiono Saga komenciĝis kredo al Ebiso en 1669, kiam oni konst-  ruis literan Ebison, kaj ĝis hodiaŭ daŭre konstruas. 
   Komence Ebiso estis dio de fiŝo-komercado, sed poste oni kredis ankaŭ kiel dio de komerca prospero. 
   Ebisa korpo aspektas grasa kaj sur la kapo portas ĉapon, mane tenas fiŝ-hokon kaj en alia mano tenas fiŝon, kaj ridetas gracie. 
   Tia figuro estas dio mem, kiu alportas feliĉon kaj riĉaĵon. 
   En Saga oni vidas apud stratoj Ebisojn starantajn aŭ sidantajn. Krom fi- guraj Ebisoj troviĝas ankaŭ literaj Ebisoj. 
   Antaŭ Ebiso, oni starante aŭ sidante preĝas sian sanon kaj feliĉon aŭ edz-iniĝon. De tempo al tempo aperas anakaŭ homoj, kiuj ŝtele forportas Ebiso-n al sia hejmo, aŭ forĵetas ĝin en apudan rivereton. Iuj tuŝante per sia ma-no Ebison kunportas hejmen Ebisan favoron. 
   Ĉu vi vidis Ebison hodiaŭ? Multe ĝi troviĝas en la urbo saga. 
   Bonvole vidu kaj tuŝu Ebison, vi iĝos feliĉa kaj riĉa.  Mi dankas vin.  

--- pri la temo el interreto. --- 

 

恵比須DEまちづくりネットワーク(市民団体) 
 設立 平成15年7月29日 
 組織 代表、副代表(2名)、監事(2名)、委員(18名)、事務局(5名) 
 活動 佐賀市内の恵比須像の調査、恵比須像の説明をする「恵比須ツアーガイド」等、
 恵比須と佐賀市を盛り上げる色々な活動をしています。
 
 村井禮仁代表  (市民団体) 恵比須DEまちづくりネットワーク佐賀の恵比須を、貴重
     な郷土の市民文化財として全国に広め、“世間遺産”として認知されるよう努力して
     いきます。佐賀よかとこ会市民団体「恵比須DEまちづくりネットワーク」は、2010年
  末現在で、市内に約775体以上あり、その数日本一といわれている「恵比須」像を活
  かした街づくりを行ない、地域住民や観光客が佐賀市内や中心市街地へ足を運ぶ
  ことで、賑わいの創出を図ることにより、県内外の人々に“恵比須のまち 佐賀”を広
  くPRします。

 
--- Redaktoro resumis paroladon de s-ro MURAI. ---
 
 1.「エビス」は、七福神の中の唯一日本の神様。
 2.旧佐賀市内で470体、平成の大合併後800体以上。
 3.一箇所に集中して多くあるのは佐賀だけ。
 4.初代鍋島藩主が関が原の戦等で無事だった記念に、西宮神社でエビス」 を受け
     佐賀へ戻り、北川副町に神社を造り鍋島藩の祈願所にした。
 5.小倉から長崎へ行く「長崎街道」の中間点である13宿目が佐賀。
 6.有明海からの大漁祈願で、恵比須さんを祭ったのでは。佐賀には西魚町と東魚町
      と2箇所あり、周辺には沢山の恵比須さんがある。
 7.最初に佐賀に現れたエビスは像ではなく文字刻像の「文字エビス塔」。
   「エビス」は、もともとも姿形がなく室町時代に形を作ることになた。それでモデルと
      して仏像から姿を借りた。弥勒菩薩半跏思惟像(みろくぼさつはんかし(ゆ)いぞう)
     がそれである。
 8.「エビス」さんは西宮にいた。毘沙門天は鞍馬山にいた。寿老神と福禄寿は、当時
     の禅寺での絵のモデルとして、仙人として日本に入ってきた。大黒天は比叡山台所
     の神様。お寺の奥さんを「大黒さん」といういわれでもある。弁財天は琵琶湖の竹生
     島にいて音楽の神様。布袋さんは僧侶。
 9.七種類の野菜を集めて作ったのが「福神漬」である。
 10.エビスと言う字は色々ある。もともとは「ゑびす」の平仮名で京都。西宮の蛭、東
    京では恵比寿、佐賀は「恵比須」。
 11.「世間遺産」と称して、エビスさんめぐりのスタンプラリー帳(88カ所めぐり)を作成し
    商売繁盛を願ったまち興しに貢献している。達成者には、金の鯛のエビス(はりぼて) 
    を贈呈している。昨年10月から今まで、約400名が達成。製品の作成が追いつかな
    い状態である。二ヶ月待ち状態だ。
 12.まち興しには、「来て、見て、買って、食べて、泊まる」が必要。

  
9. Prelego-2: Raporto “100 leteroj”. 
     [S-ro HAŜIGUĈI Ŝigejuki en Esperanto-Kultivejo Sue en Hukuoka]. 
--- Informo pri preleganto. ---

1. Nomo (esperanta, japana, rouma-ĵi): HAŜIGUĈI Ŝigejuki (HASHIGUCHI Shigeyuki, 橋口成幸).  2. Nuna loĝloko (urbo): Sue-maĉi en Hukuoka-ken.  3. Esperanto-rondo : Esperanto-Kultivejo Sue.  4. Jaro eklerni Esperanton: 1976.  5. Lernmaniero kaj lernilo (teksto): "La Teksto Unua" per koresponda kurso de KLEG.  6. Valoraj spertoj uzi Esperanton: (1) Interŝanĝi leterojn per la  temo "100 leteroj", (2) Helpi ĝemelan rilaton inter Arita-ĉou (Saga-ken en Japanujo) kaj "Maisen"  (MeiBen en Germanujo), (3) Esperanta vojaĝo per pasporta servo dum 58 tagoj en Mez-Eŭropo. 
7. Nuna movado: (1) Helpi ĝemelan rilaton inter Hukuoka-ŝi (Fukuoka-shi en Japanujo) kaj Bordozo (Bordeaux en Francujo), (2) Propagandi Esperanton al neesperantistoj, (3) Disdoni broŝuretojn "La Pontlingvo Esperanto" al interesitoj pri Esperanto, (4) Fari HP-n por prezenti japanan kulturon kaj vivon.  8. Propono al Esperantujo : (1) eldoni libreton por senpaga disdonaĵo. (2) Inviti lernantojn al kongreso.  
 
 
--- Resumo de prelego. --- 

   Laŭ la ideo de ĉi-kongresa slogano hodiaŭ mi raportas mian valoran sperton inter-ŝanĝi leterojn kun multaj alilandanoj tute nekonataj. Ĝi okazis antaŭ ĉirkaŭ 25 jaroj. Okaze de la 100jara jubileo de Esperanto-naskiĝo, mi pensis kolekti bildokartojn el 100 aliandanoj tute nekonatoj. Por tio al famekonata gazeto “El Popola Ĉinio” mi sendis mallogan informon kaj 5 korespondo-kuponojn en januaro de 1987, kaj mia informo aperis sur la marta numero, poste tute neatendita mondo kaptis min. 
 
Nombro de sendintoj. 

 Dum unu jaro kontaktis min 105 alilandanoj esperantistoj; Totale 141.  
   Ricevintaj jaro kaj monato : nombro de sendintoj.
 
  

 87-03 (22), 87-04 (29), 87-05 (12), 87-06 (12), 87-07 (02), 87-08 (10),
 87-09 (03), 87-10 (02), 87-11 (02), 87012 (05), 88-01 (03), 88-02 (03), 
 88-03 (02), 88-04 (02), 88-05 (04), 88-06 (04), 88-07 (04), 88-08 (05), 
 88-09 (01), 88-10 (01), 88-11 (02), 88-12 (01), 89-01 (01), 89-02 (03), 
 89-03 (00), 89-04 (00), 89-05 (01), 89-06 (01), 89-07 (01), 89-08 (00), 
 89-09 (01)
     
  
Nombro de landoj kaj esperantistoj.  
     Landoj de sendintoj = 27;  Tuta nombro de sendintoj = 141.
 

   Aŭstralio (01)  Belgio (01)  Brazilo (06) Britio (03) Bulgario (03) Ĉeĥoslovakio (23)
   Ĉinio (19) .Estonio (03)  Francio (04)  FRG (08)  GDR (07)  Hispanio (03) 
   Hungario (05)  Irano (08)  Italio (06) Jugoslavio (03)  Kanado (02)  Litovio (01) 
   Nederlando (02) Pollando (22)  Portugalio (01)  Rusio (05) Skotlando (01)  
    Svedujo (01)  Ukrainio (01)  Usono (01)  Venezuelo (01)

 
--- Redaktoro aldonis informon. ---

   Li interŝanĝis 50 objektojn kun itala esperantisto, kaj uzante la objektojn li okazigis ekspozicion en la poŝtoficejo de sia loĝurbo. Alie li ricevis malklare skribitajn leterojn samkiel enigmajn literojn. Li ricevis iom grandan blokon betonan kiu estas peco de Berlina Muro. La germana sendinto deziris kolekti multajn bildkartojn. Multaj rakontoj pri korespondado certe restas en la koro de preleganto. Fine li diris ke nuntempe ni facile povas kontakti kun multaj alilandanoj uzante interreton, sed letera korespondado estas sufiĉe memorenda ago por nia espeantista vivo. 
 
10. Speciala evento Aŭkcio. 
     [S-ino TAHIRA Masako en KES (Kioto-Esperanto-Societo)].
 
--- Redaktoro aldonis informon. ---

    En la limigita horo komenciĝis aŭkcio per la gvido de s-ino TAHIRA. Ĉifoje ni preparis memoraĵojn krom libroj, ĉar multaj esperantistoj jam havas diveresajn E-librojn. Fluanta kaj spirita parolo de ŝi kondukis nin en vera kaj bela esperatujo. 
    Monsumo ricevita estis 14,180 enoj, kaj fare de ŝi ĝin ni donacis al JEJ (Japana Esperanto-Junuraro) por ilia movado. Jen estis objektoj aŭkciitaj. 
    ĉapelo, florvazo, sako, muzik-CD, DVD, glumarkoj, insignoj, antaŭtuko, bildkatoj, grandatuko desegnita de steloj, kolpendaĵo ktp. 
   Ĉirkaŭ 20 libretojn donacitajn de partoprenantoj ni vendis tre multe rabate kaj la ricevitan monon ni aldonis al ofermono por JEJ. 

 
11. Prelego-3: “Subtenantoj por EVA”. 
     [S-ino HAĈIJA Ĉizuko en ESK]
--- Informo pri preleganto. ---

1. Nomo (esperanta, japana, rouma-ĵi) : HAĈIJA Ĉizuko, 蜂谷千壽子, HATIYA Tizuko. 2. Nuna loĝloko (urbo) : Buzen-ŝi en Hukuoka-ken.  3. Esperanto-rondo : Esperanto-Societo de Kitakjuŝu.  4. Jaro eklerni Esperanton : 1950.  5. Lern-maniero kaj lernilo (teksto) : Komencis  memlerni Esperanton, kiam mi estis mal-sana en la hejmo, en gubernio Fukuoka.  6. Valoraj spertoj uzi Esperanton: (1) Korespondado kun multaj samideanoj enlandaj kaj alilandaj malfermis miajn  okulojn en vasta mondo. (2) En 1962 mi enoficiĝis en Tokio dum 10 jaroj, kaj membriĝis en  Ĵauda Rondo (la estro estis s-ro ISIGURO Teruhiko) kaj ekzerciĝis en mia frazfarado. (3) En 1953 fond-iĝis EVA (Esperanto-Virina Asocio) kaj mi la lastajn ok jarojn (2002-2009) redakt-is kaj eldonis la  organon "EVA". 
 

--- Resumo de prelego. --- 
1. En 1936 Japana Virina Ligo komenciĝis sed ne daŭris. Estis post 30 jaroj
    de kiam japana sistema Esp-movado fondiĝis. 
2. En 1953 naksiĝis EVA kiel organizaĵo de vir-ina movado. El Kansaj-
    distrikto al la tutlanda sistemo.
3. Eldono de organo "EVA" kaj "Ĉerizo"; "Ĉerizo" kiel materialo pri virinaj
    aferoj enlanda kaj alilanda por la korespondado. 
4. Multaj virinoj subtenis kaj helpis organizon EVA. 
5. En la komuna traduko japanaj verkaĵoj estis esperantigitaj. "La Ĉasteco de 
    japanino", "Kagujahime" ktp. 
6. Per internacia korespondado ne nur persona intima interfluo sed pri nia
    komu-naĵo, vivo, edukado ktp. Ni interŝanĝis unu la alian. 
7. En U.K. ni petis al la parto-prenantoj enketi pri la bono de maljunuloj en sia
    lando.

 
--- Redaktoro resumis prelegon. ---

   Per personaj kapabloj ni ne povis kolekti valorajn informojn el alilandoj, tial ni organizis EVA (Esperanto-Virina Asocio). Por japanaj virinoj psika kaj ekonomia sendependiĝo estis malfacila sub tiama socio. Tial reciproka stimulo kaj konsilo estis bona elemento por nia movado. Sed ni membroj sufiĉe maljuniĝis, kaj plie junaj virinoj ne aliĝis al EVA. Pro tio EVA-n ni bedaŭrinde malorganizis.  Unu el mal- facilaj kaj penegaj laboroj en EVA estis eldoni organon. Okaze de malorganiziĝo finfine ni eldonis nian valoran historion per dika libro. La nomo estas “La spuro de EVA dum 50 jaroj”. Tre bedaŭrinde lastajn du jarojn ni ne movadis. Ni elkore deziras kaj esperas pli taŭgan kaj modernan organizon de junaj esperantistinoj. 

 

12. Prelego-4: “Esperantomondo dum jardeko”. 
       [S-ro Belmonto en Kagoŝima] 
--- Informo pri preleganto. ---

1. Nomo (esperanta, japana, latinigo per registarsistemo) : belmonto, やましたとしひろ, yamasita tosihiro.  2. Nuna loĝloko (urbo) : Hioki, Kagosima.  3. Esperanto- rondo : (http://paramirado.com)  4. Jaro de Esperanto : 1964.  5.  kaj lernilo (teksto) :     memlerno per libro far Oosima, Daigakusyorin.  6. Valoraj spertoj uzi Esperanton : ĝojo estas elsendi radiosendon, publikigi siajn retajn libretojn, kio certigas la utilecon de Esperanto.  7. Nuna movado : publikigi retajn librojn, podkasti.  8. Propono al    Esperantujo : publikigu niajn spertojn kaj aliajn rete! plej facila maniero estas aĉeti    softvaron 'Iĉitaroo 2012' (Ichitaro 2012), kio faras ePub-libron per  unu butono. 
 
【講演内容】
  10年前までのエスペラント世界
   コンピュータ・インターネット普及前
      読書, 文通, ロンド参加, ラジオ放送を聞く, レコード・テープで音声・歌
 現在のエスペラント世界
   コンピュータの普及
   文字入力が簡単に, ネットでは字上符をxで, 基本ソフト・翻訳で, 音声・映画作成が
     容易に
   インターネットの普及
      読書 → 出版活動へ, 文通 → 顔を見ながら会話, ロンド参加, インターネットTV・
      ラジオ放送

 

--- Redaktoro resumis la prelegon. ---
   Mi ne uzas sistemon de MS-Vindozo. Sur ekrano de mia komputilo ĉio estas skrib- ita en Espranto.
   Antaŭ 10 jaroj esperantistoj kontaktis Esperanton per la rimedo, unue "legi", sekve ni aĉetis multajn librojn multekoste. Kaj en antaŭa prelego s-ro HAŜIGUĈI (jp: Hashiguchi) montris al ni korespondadon kaj papere kun poŝtmarkoj. Kaj oni renkontiĝas kun multaj homoj en regiona rondo aŭ japana kongreso kaj universala kongreso kaj aliaj. Tio okazis antaŭ nur dek jaroj.
 Nuna esperanto-mondo iom ŝanĝiĝis aŭ, ne iom, tute ŝanĝiĝis. Taga uzado de kom-putilo estas nia taga vivo. 

 

  1. Facila skribado en Esperanto: 
   Eble ni uzas komputilon kaj sur tiu oni povas skribi esperantan literon kun ĉapelo. Mi montras bonan softvaron aŭ esperantilon. Tio estas "Esperantilo". Se mi skribas ĉi tie esperanton, ekzemple "ĝ" per "g + x". Kaj tuŝu ĉi tiun butonon, oni povas aperigi  esperantan ĉapelitajn literojn, aŭtomate. Tio estas tre utila programo, "Esperantilo". 
   Ni uzas interreton, tamen por interreto oni ne uzas ĉapelitan literon ofte. Zamenhof rekomendas, oni postmetu "h" post la litero, ekzemple "ŝ" per "s + h". Tamen tio estas prononcata "s" kaj "h". Tio eble ne estas bona. Tial en interreta komnunikado oni ofte uzas "x"-n post la litero. 

  2. Mastruma sistemo (Operating System): 
   Oni ofte uzas sistemon Mikrosoftan Vindozon. Alia sistemo ekzistas, ekzemple linukso. Mi montros al vi ĉi tiun sistemon nomata "U-bun-tu". Tamen mi ŝanĝis ĝin   iom esperante, ubunto. Ĉio estas skribita en Esperanto.

  3. Oni uzas esperanto-tradukon, ekzemple guglon (Google):
   Ĉi tie metu esperantan tekston; ĝi (la softvaro) aŭtomate tradukas en multajn aliajn  lingvojn. 

  4. Facile produkti filmojn, voĉ-dosierojn, kaj son-dosierojn (dokumentojn): 
   Ni povas havi bonan fotilon, kameraon ktp. Nuntempe nia vivo ŝanĝiĝis de "legi" al "verki" aŭ "publikigi". Oni ofte uzas formaton de teksto (uzante japanan programeron memotyoo: memoĉoo). Ĉi tiu formato estas html en hejmpaĝo, kaj ĝi estas tre utila.  pdf-formato estas ofte uzata. Oni povas facile grandigi aŭ malgrandigi literojn per tuŝi butonon. 

  5. Nove aperis ĉi tiu formato"epubo" (e-Pub): 
   Oni povas facile grandigi, malgrandigi per tuŝi butonon. Nuntempe ekzistas tre multaj formatoj, por legiloj de komputilo, tamen mi kredas epubo estas tre bonvena. Krom komputilo, ekzistas multfunkcia poŝilo (Smart Phone).

  6. Libroj en interreto:
   En interreto nun ekzistas multaj esperantaj libroj; ekzemple Fabeloj de Andersen,  Karlo, Hamleto, ktp. Oni povas multe legi ĝin ĉi tie, senpage. Ĉu vi konas bibliotekon "Sakuro"? Kiun kreas s-ro HIROTAKA Masaaki en Hukuoka, por ĝi li kolektis mal- novajn librojn en Esperanto. 

  7. Jen librejo reta "Pabuo" (publish + book): 
   Ĉi tie aperas tre malmultaj libroj en Esperanto. Jen miaj verkoj, nove verkitaj. 

  8. Pri softvaro "Iĉitaroo: (jp: Ichitaro:Ititaroo)" de 2012-a eldono:
   Se ni tuŝas ĉi tiun butonon, post 1-2 sekundoj oni tuj povas gajni "epuban libron". Kaj oni povas publiki ĝin sur interreto. 

  9. Aliaj temoj: 
   Korespondado ŝanĝiĝis al interparolado. Kaj interrete oni povas paroli per skajpo,  vidante vizaĝojn antaŭ komputilo, kaj komuniki ankaŭ amase, skribante literojn, sendante dosierojn kaj bildojn kaj {aliajn} samtempe parolante kun aliaj homoj. 
   Multaj televidoj ekzistas en esperanta mondo. Oni povas ricevi kaj mem elsendi ĝin per komputilo. 
   En sendosistemoj ekzistas kelkaj manieroj. Normara reta elsendo; podkasto estas    nova sistemo por aŭtomata elŝuto.
   Ĉi tio estas "Radio Ĉerizo". Alklaku ĉi tion, kaj aŭdu kaj vidu videojn. 
(Fino)

 

13. Transdono de kongresflago al la venonta kongresa urbo.                
       [De Saga Esperanto-Societo al Nagasaki Esperanto-Klubo]

 

14. Fermo.

****************************************************** 

 

15. Raporto de fakkunsido pri “ABC gastigi esperantistojn”.
 
 司会:田平正子、記録:松本朗、録音テープより補足:橋口成幸。
 *印はPS(Psporta Servo)の登録者。#印は外国人受入れ経験者。
 参加者:田平正子(*# KES)、外園恵子(HES)、伊藤純子(*# UES)、大塚紀子(EGU)、 池谷たき(Kagoŝima)、永野敬子(KEG)、松本朗(# HES)、橋口成幸(*# ESK)、倉元裕介(HES)、武藤たつこ(*# HES)。
 
--- 
 分科会開催者の田平正子さんから、「来訪者受入れABC」というテーマで、パスポルタセルボ (Pasporta Servo) の登録内容や登録方法についての説明があり、その利用体験を交えて自由に意見を交換した。日本と外国との文化や習慣の違いなど興味溢れる3時間だった。田平さんが外国人を泊めるようになった経緯は、育児に手がかからなくなった後、余裕の時間が持てたのでパスポルタ・セルボに登録したとのこと。現在は宿帳4冊目、泊めた人数は300人ほど。エスペラント語を通して知らない人と出会い、おしゃべりすることが楽しく、振り返ってみても苦労した覚えがなく、楽しみの方がはるかに大きい。また宿泊受入れはエスペラント活動のひとつで、出来るだけあちこちのエスペラント会に出席して交流してもらうのが目的なので、ただのホテル代わりではないという考え方で活動しているとのこと。 
--- 
 
一般的な事項として次のことが話題となった。

(1) 登録方法: 用紙登録、ネット登録、登録情報(氏名、住所、Eメールアドレス、受入れ条件など)。
(2) 受入れ条件: 宿泊人数、宿泊日数、事前連絡、禁煙、同居家族、同居動物、地方エス会交流。
(3) PSの利用: 外国旅行に必携、特に登録者以外は購入し携帯。
(4) 来日時の待合せ場所: 下車したホーム、情報案内所、郵便局など明確な建物。
(5) 宿泊者への説明: フロとシャワー、温水器、トイレ。
(6) 食べ物: 生もの(卵など)、納豆、肉類(宗教により異なる)、菜食者への対応(鍋物など)。
(7) 観光: 相手の希望を優先、日本文化・文明の体験。一人での観光(行き先などの地図を書いて支援)。
(8) 就寝: 日本文化を知って貰うのはタタミの上に布団が良い、折りたたみベッドも有効。
(9) 鍵: こちらが留守にする場合は、合鍵を相手に渡す。
(10)会話: できるだけエス語で会話、一旦日本語や英語で話すとエス語に戻れない。
(11)費用: 本人分は出来るだけ本人に払ってもらう(一部低経済圏からの客は別)。
 

 Pasporta Servo を利用した外国旅行の経験についても話題となった。

(1) トイレ: 街では日本のように自由に使えるトイレはない。駅などに有料トイレあり。

      宿泊先やレストランや駅で必ず使用、街中ではガソリンスタンドでも使用できた。

      トイレットペーパーやウェットティッシュ持参は有効。モンゴルなど遊牧民の国

      では殆どトイレ設備はない、遠足等遠出した時もトイレはない。
(2) 飲み物: 出来るだけ生水は飲まない、少量ずつ水を飲む。
(3) クスリ: 常用薬は医師に薬名を書いて貰ったメモを持参する。現地のスペランチストが

                        一緒に薬局へ行けば購入も出来る。
(4) 病気: 治療費は領収書を貰って帰国後に請求できる。
(5) 一人旅: 出来るだけ夜の行動を避けて明るいうちに行動する。 
(6) 健康状態: 旅先では、最初に健康状態と困っていることは無いかと訊ねられた。
(7) 家庭の水: モンゴルなどは一日に使用できる水の量が決まっているので注意。

****************************************************** 

16. Aliaj memoraĵoj kaj konsiloj por la venonta kongreso.
 
 (1) Ĉifoja specialeco pri okazigi kongreson:
 
1-1. Okazis kongreso en la urbo Saga kie loĝas nur unu esperantisto. 
1-2. La unua informo pri kongreso aperis en novembo sur revuoj de La
       Movado kaj La Revuo Orienta. Pro tio partopenantoj malfrue sendis
       aliĝilojn al prepargrupo. 
1-3. Ni faris prepargrupon per s-roj NOMRA Tadacuna kaj HAŜIGUĈI
       Ŝigejuki kaj s-ino MUTO Tacuko. Kotizon ni ricevis en  kongresejo. 
1-4. Sekve dum nur 2 monatoj (de marto ĝis majo) ni sindone laboris por la
       preparo. 
2. Okazis fakkunsido pri Pasporta Servo“ABC gastigi esperantistojn 
  (20:30–23:30). 
3. Rilate al nova fluglinio inter Saga kaj Ŝanhajo ni planis inviti prelegonton 
    sed ne sukcesis pro mamko de kontakto-tagoj. 
4. Por kongresa memoraĵo ni preparis 4 specajn librojn.
5. Pri himnoj ni preparis animacion el interreto.
6. Kongresan stampilon ni preparis. Ni malmultekoste mendis ĝin per 
    interreto.
7. Ni aparte uzis kongresejon, hotelon kaj bankejon, pro tio malfacila situacio 
    ekzistis. 
8. Planis Esperanto-kurson al mez- kaj alta-lernejoj en kongresurbo, sed ne
    sukcesis. (Movadis ĝin  Esperanto-Kultivejo Sue .)
 
  (2) Por ĉi tiu kongreso ni preparis sekvajn aĵojn.
 
 Memoraĵo 1: libro “Miaj Vojaĝoj tra la Mondo” (HORI Jasuo).
 Memoraĵo 2: libro “Cikatro de amo ” (Eroŝenko).
 Memoraĵo 3: libro “pararela traduko pri verkoj de AKUTAGAŬA Rjuumosuke”.
 Memoraĵo 4: libro “La gimnazio” (Zamenhof). 
 Memoraĵo 5: KD “Privata Esperanto-Biblioteko” (Esperanto-Kultivejo Sue). 
 Plastaj dosierujoj por kongesaj dokumentoj kaj memoraĵoj. 
 Dokumentoj (enmetitaj de plasta paperujo)
   Programo (esperante skribita)
   Adresaro de partoprenantoj
   Muziknoto “La Espero” “La Tagiĝo” kiuj estis preparita en esperanta kaj japana. 
   Pri fakkunsido “ABC gastigi esperantistojn”
   Pri prelego-1 “Pri ŝtona statuo sidanta Ebisu-san en Saga”
   Pri prelego-2 “100 leteroj”
   Pri prelego-3 “Subtenantoj por AVE”
   Pri prelego-4 “Esperantomondo dum jardeko”
 Nomkarto kun bendo. 
 Sekvajn informojn aldone enmetis en la kongresa dosierujo. 
   Informilo pri la 99a Japana Kongreso de Esperanto. 
   Informilo pri la 60a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo. 
   Informilo pri la 97a Universala Kongreso de Esperanto.
   Informilo pri Koresponda Kurso de Esperanto-Societo en Numazu.
   Informilo pri la 44a Friska Lernejo.
   Librokatalogo de KLEG. 
 

17. Kunlaboris sekvaj geesperantistoj por ĉi tiu kongreso.
--- Ĉefe laboris por kongreso. ---
NAKAMURA Masaŝi (prezidis programerojn), MACUMOTO Akira (prezidis bankedon), HAŜIGUĈI Ŝigejuki (faris dokumentojn kaj protokolon), NOMRA Tadacuna (intertraktis prelegonton el Ĉinio), MUTIO Tacuko (kunordigis kongreson), UNOKI Takanori (aranĝis kongresejon), MIZUKAŬA Naomi (kiel kasisto). 
 
--- Kunlaboris en kongresa tago. --- 
AKIJOŜI Acuko, HAŜIGUĈI Ŝigejuki, HOKAZONO Keiko, KURAMOTO Juusuke, MACUMOTO Akira, MIZUKAŬA Naomi, MUTO Tacuko kaj NAKAMURA Masaŝi. 
 

18. Speciala danko pri monofero.  
 AKIJOŜI Acuko (1000), HAĈIJA Ĉizuko (1000), HAŜIGUĈI Ŝigejuki (2000), HOKAZONO Keiko (1000), HUKAHORI Yoshifumi (1000), ITO Ĵunko (1000), KIBE Joohei (1000), MACUMOTO Akira (2000), MORIŬAKI Jasumasa (1000), NOMRA Tadacuna (1000), UNOKI Takanori (1000), KINO Eiĵi (1000), YOŜIDA Masanori (2000). La sumo estas 16,000 enoj. 

 

19. Pri redaktado de protokolo. 
 (1) Ni redaktis protokolon laŭ la manuskriptoj de prelegantoj. 
 (2) Ni prezentis esperantajn informojn de prelegantoj por pli bone
       sciigi ilin al ĉiuj partoprenantoj.
 (3) Ni baze skribis personan nomon per esperantaj literoj laŭ la
       japana prononcado krom la uzo en manuskripto. 
 

20. 大会会計報告

(特記)
1.大会参加費は当日受け取ることで準備したので、会場使用料(67,600円)を4月末日納入しなければならず、KEL会計より立替え支出した。昨年より約3万円程高い。
2.大会会場下見と打合せの為3名(野村、武藤、橋口)が佐賀市を訪問した交通費(13420円)が、例年より過支出となった。
3.準備作業の大部分を橋口が担当した為、不在参加費の振込み口座を「エスペラント伝習所須恵」にして処理した。
4.プロトコーロ作成費と送料を概算で算出し、不足金(概算 39768円) を、KEL会計(暫定)より支出することとなった。従って余剰金または更なる不足分が発生した場合は、KEL会計から処理することとした。
5.九州連盟からの大会支援金(20000円)及び不足分補填(39768円)は、「エスペラント伝習所須恵」の郵便振替口座で受領し、処理することとした。
6.プロトコーロ作成・発送後残った金額は、九州エスペラント連盟へ返金することにした。

 

21. 参加者名簿

****************************************************** 

 

22. 〔今後の大会の充実を願って;橋口成幸記述〕

今回大会資料及びプロトコーロ作成の大半を担当しました反省と、今後の大会開催についての提言を記述しておきます。

1.大会開催担当地方エス会で実務者が一人の場合開催すべきか検討が必要。特に準備段階で不慮の事故など起こるとその後の準備ができなくなる。それまでの準備経緯が不明で、また資料の再作成も必要となる。

2.年に一回開催する大会なので二日間をもっと有効に使用出来ないか。
連盟委員会は、事前にメールや文書送付で討議案件の意見を集めて一定の結論を出し、短時間(例えば13-15時)に終了できないか。

3.分科会は大会前日の午後から開催し、学習や研究のほかに、互いの活動状況を交換する等交流の場も設定できる。宿泊所が大きなホテルの場合は、各部屋を15時以降は利用できる。

4.過去のプログラムは一時間講演が主だったが、今回計画した40分(講演30分+片付けと次の講演準備10分)でも十分であり、むしろ緊張感が保てる。9~16時までに、最高6個のプログラムを実施できる。また、講演以外の種目(例えば歌や討論等)を入れて、午後の時間がダレるのを解消すべきだ。或いは午後は分科会にしても良いが、部屋の確保が問題として残る。

5.大会会場と宿泊所(ホテル)は同一ビルにすべきだ。貸会議室は借料が高く、事前準備のために入室することも出来ない。

6.九州連盟からの支援金の名目は会場使用料だと理解しているが、現在の支援金2万円では会場を一日借用できない。最低3万円は必要である。

7.近年は高画質のデジカメを参加者が持参しているので、それを使用して記念写真を作成してはどうか。バソコンでプリント(約300円)し配布出来る。ただし連盟保管用は写真館で良質プリントを作る。

8.懇親会は単なる食事会になる傾向があるので改善が必要である。

9.各地方エス会は、過去一年間の活動報告(A4一枚程度)を作成し、参加者へ配し活動交流をすべきである。また事務局長は、連盟委員会の報告だけでなく、各地方エス会の活動状況を把握し報告すべきである。 

 この項の文責は全て橋口成幸 (エスペラント伝習所須恵)にあります。

****************************************************** 

 

23.  Fotoj de salutinto, prelegintoj kaj partoprenintoj.

 


 


24. Bonveniga salutode venonta kongresjo:  
 
 
Vian partoprenon ni atendas en Nagasaki. 


25.  LaEspero の和訳紹介

La Espero  ラ・エスペーロ (希望)  

詞 : ルドヴィコ・ラザーロ・ザメンホフ  L. L. Zamenhof 
曲 : フェリシャン・メニュ・ド・メニ(メニル)  F.de Ménil  

  En la mondon venis nova sento,  世界に新しい感覚が満ちてきた、
  tra la mondo iras forta voko;     力強い叫びが世界を駆け抜ける;
  per flugiloj de facila vento      軽やかな風の翼に乗って
  nun de loko flugu ĝi al loko.      今こそ方々に飛び行け。 
   Ne al glavo sangon soifanta     血に飢えた剣には
   ĝi la homan tiras familion:      人間の家族を導きはしない:
   al la mond' eterne militanta     永遠なる不和の世界に
   ĝi promesas sanktan harmonion.   神聖な調和が約束される。


  Sub la sankta signo de l' espero   神聖な希望の印の元に
  kolektiĝas pacaj batalantoj,      平和の戦士が寄り集い、
  kaj rapide kreskas la afero       事業が速やかに発展していく
  per laboro de la esperantoj.       希望する人達の働きによって。
   Forte staras muroj de miljaroj    数千年もの壁が厳然と立ちはだかる
   inter la popoloj dividitaj;        分断された人々の間に;
   sed dissaltos la obstinaj baroj,    しかし壁は破られるだろう
   per la sankta amo disbatitaj.     神聖な愛に打ち砕かれて。


  Sur neŭtrala lingva fundamento,  中立な言語の基礎の上で、
  komprenante unu la alian,      相互に理解し合い、
  la popoloj faros en konsento    人々は合意のもとで
  unu grandan rondon familian.    大きな家族を作るだろう。
   Nia diligenta kolegaro         我々の誠実な仲間たちは
   en laboro paca ne laciĝos,      平和の仕事を投げ出すことは無い、
   ĝis la bela sonĝo de l' homaro   人間の美しい夢が
   por eterna ben' efektiviĝos.     永遠の輝かしい現実となるまで。

 

Finis eldonon: 2012-07-07     

 (橋口追記) 誤字の修正および改行などの調整: 2018-11-15    
 

eo125-50.JPG
bottom of page