top of page
01. Baza ideo pri mia traduko.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

​​

 

 

 

 

[Bona ekzemplo]

   Multaj esperantistoj kiuj faras hajkojn, bone scias suban informon sur la TTT-pagho de s-ro ŜIBAJAMA Ĵun'iĉi (SIBAYAMA Zyun'iti).

   Atentu verkojn, fina parto ( ) sur chiju linioj estas nomo de tradukinto.

   N-ro 9 estas mi (HAŜIGUĈI Ŝigejuki (HASHIGUCHI Shigejuki)).

 

   [Originala Japana Haiku (Hajku)]:

     Huru ike ja kawazu tobi komu mizu no oto.

      (verkis MACUO Bashou (MATSUO Basho))

 

    [Mia komento pri japanaj vortoj] : 'huru/hurui' = malnova, 'ike' = lageto, 'kawazu' = rano,

    'tobi komu' = enplonghi(o), 'mizu' = akvo, 'no' = -a, 'oto' = sono.

 

   Verko 01. Lag' forlasita / kaj muta. Plaŭd', ensaltis / rano subita (Kolomano Kalocsay)

   Verko 02. Olda lageto! / Ran' forlasas la randon. / sono de akvo. (Daphne Lister)

   Verko 03. Laget' malnova ... / neni' en aŭd' ... / Jen rano-plaŭd'! / Silent' denova. (Ossaka Kenĵi)     Verko 04. Malnova laget' ... / Jen plaŭdas. / Mi aŭdas. ... / Ho, rana sinĵet'! (I.U. (Ito Saburo)) 

   Verko 05. Jen akvo plaŭdis, / laget' malnova plonĝon / de ran' ekaŭdis (Miyamoto Masao)

   Verko 06. Malnova laget' ... / enĵetis sin / rano jen; / de akvo sonet' (Matuba Kikunobu).

   Verko 07. Laget' malnova ... / jen rano ... plaŭd'! / neni' en aŭd' ... / Silent' denova ... (Matuba Kikunobu)

   Verko 08. Malnova / lageto. Plaŭd! / Jen rano. (Okumura Rinzo).

   Verko 09. Lago dormanta ! Plongha sono de rano vekis la mondon. (HAShi).

 

   Mia tradukajho (verko 09) tute diferencas de aliaj tradukajhoj de n-ro 01 ghis n-ro 08 kiuj estis verkitaj per 3-linioj aw 4-linioj.  

   Iam mi legis iun libron pri "Japana Haiku" (Hajku). En ghi awtoro diris: ghis tiam kiam vivas majstro Bashou, chiuj hajkistoj kaj hajku-amantoj prenis temon en naturo kaj sezona shangho aw fenomeno, nome per japana lingvo "Ka-Chou-Huu-Gecu" (ka = floroj, chou = birdoj, huu = vento, gecu = luno). 

   Kial tiu chi 'haiku' "Huruike ja ---" estas valora en taksado de hajkistoj ?

   Nenie ekzistas bela esprimo.

   Nenion chi 'haiku' forte prezentas aw apelacias al legantoj.

   Certe alie ekzistas multaj belaj kaj kortushaj verkoj ghis nun.

   Kia signifo kashighas en chi 'haiku' ?

   Majstro MASAOKA Shiki cerbumis pri la valoreco de chi 'haiku' law la ideo de Bashou. Por pli vasta prospero de 'haiku' oni devas trovi alian temon ekster la mondo "Ka-Chou-Huu-Gecu", sekve Bashou provis preni ghin en aliaj vivajhoj (insektoj aw bestoj ktp.).

   Tiel MASAOKA Shiki analizis en chi problemo. Supra raporto devenas el mia nura memoro de iam leginta libro, bedawrinde mi ne memoras la libro-nomon. Mi pensas, ke multaj tradukintoj klopodis esprimi surfacon de "Japana Haiku" law la vortoj.

   Ni devas meti etoson de originalo en tradukita hajku. Mi kiel ne-hajkisto sed diligenta hajku-amanto, prezentas chi informon.                                (2005-09-20, por retgrupo Japaneskoj).

La plej grava punkto de mia rekomendo.

   Nun ekzistas esperanta vorto "hajko",

kaj multaj esperantistoj faras verkon "Hajko" per 3-linioj.

   Sed ghi ne estas vera skribo kaj esprimo pri "Japana Haiku", char chiu "Japana Haiku" estas verkita per nur 1-linio.

   Plue verko per 3-linioj emas fari eraron pri la ekzisto de "Kire" kiu estas la animo de "Japana Haiku". 
   Kontraw tiuj verkoj per 3-linoj, mi ne uzas vorton "Hajko", sed  novan vorton "Hajku" en mia dokumento.

   Japana vorto "Haiku" estas propra nomo en Japanio, ne ekzistas en aliaj landoj, tial povas literumi ghin kiel esperante "Hajku", mi sincere pensas. 

   Mi timas ke alilandaj esperantistoj kiuj faras verkon per 3-linioj miros pri "Japana Haiku" verkita per 1-linio. Tio tute ne helpos kompreni veran "Japana Haiku". Tre tre bedawrinde. 

bottom of page