top of page
02. MASAOKA Ŝiki (Shiki) per ĈIBA (Chiba) Kison.
            Hajkaro de Ŝiki 
                "Nove elektita hajkaro pri Ŝiki;
               la titolo estas "Ŝinsen-Ŝiki-Haiku-Ŝuu)"
               kompilita de hajkisto ĈIBA Kison.

[ Enkonduko ] :
   Mi prezentas verkojn 'Haiku' kiuj estas faritaj de MASAOKA Ŝiki per la libro "Nove elektita hajkaro pri Ŝiki (japana libro-nomo; Shin-sen-Shiki-Hajku-shuu)" kiu estas eldonita de hajkisto ĈIBA (CHIBA) Kison. La enhavo de la libro estas ĉirkaŭ 7 000 verkoj, 467 paĝoj, kompilita en 1925-a jaro).
   Laŭ mia pripenso mi prove tradukis elektitajn verkojn kaj aldonis esperantajn klarigojn pri japanaj vortoj, kvankam mi tute ne estas lingvisto de japana lingvo. Sed miaj komentoj certe helpos hajku-amantojn de alilandanoj, mi elkore esperas.

[ Kison raportis ] :
   Resumo de la antaŭparolo de kompilinto Kison.
--- Kelkaj libroj kiel "Hajkaro de Ŝiki" estis eldonitaj, sed la nombro de kolektitaj verkoj estas ĉirkaŭ nur dekono el 15 000. La nombro estas tute malsufiĉa kaj malkontenta por lernantoj kaj studantoj pri Ŝiki. Mi kolektis ĉirkaw 7 000 verkojn. ---

[Sezono kaj Kigo] :
   Kison aranĝis la sezon-dividon per sia ideo. Ni devas kompreni ke ĉiuj sezonoj sidas sur monatoj laŭ japana luna (malnova) kalendaro.

--- Ekzemple ---
  "Novjaro" ĝuste dependos sur nur kelkaj tagoj, nome dum komencaj 1a, 2a kaj 3a tago; alie taksas vaste de la 1a ĝis la 11a tago (japana; Kagami-biraki no hi).

   Printempo estos januaro, februaro kaj marto. Somero estos aprilo, majo kaj junio.

  Aŭtuno estos julio, aŭgusto kaj septembro. Vintro estos oktobro, novembro kaj decembro.

  Ĉi-tie mi uzis verbon estontatempe, ĉar nova monato komenciĝas laŭ la "Secubun" (ŝanĝo de sezonoj, la tago antaŭ la komenco de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro) en luna kalendaro.

  [ Nuntempa ordinara sezon-divido. ]

   Printempo estas 3a, 4a kaj 5a monato. Somero 6a, 7a kaj 8a.

   Awtuno 9a, 10a kaj 11a. Vintro 12a, 1a kaj 2a. (Laŭ mi kaj ordinaraj homoj). ]
   Supran informon komprenante ni devas ĝui kaj verki 'hajku'-n por koni veran belecon de "Japana Haiku".

[ La Sezon-divido kaj Kigo de Kison. ] :
01. 5 specoj troviĝas: Novjaro, Printempo, Somero, Aŭtuno kaj Vintro.
02. Novjaro havas 3 specojn (Naturo (japana; 'Tenmon') kaj Sezono ('Ĵikou') kaj Kutimo

      ('Ĵinĵi')).
03. Printempo havas 6 specojn; (Naturo ('Tenmon'), Geografio ('Ĉiri'), Sezono ('Ĵikou'),

      Kutimo ('Ĵinĵi'), Besto ('Doubucu'), Planto ('Ŝokubucu').
04. Somero havas 5 specojn; (Naturo ('Tenmon'), Geografio ('Ĉiri'), Kutimo ('Ĵinĵi'), Besto

      ('Doubucu'), Planto ('Ŝokubucu')).
05. Aŭtuno havas 6 specojn; (Naturo ('Tenmon'), Geografio ('Ĉiri'), Sezono ('Ĵikou'), Kutimo

      ('Ĵinĵi'), Besto ('Doubucu'), Planto ('Ŝokubucu')).
06. Vintro havas 6 specojn; (Naturo ('Tenmon'), Geografio ('Ĉiri'), Sezono ('Ĵikou'), Kutimo

     ('Ĵinĵi'), Besto ('Doubucu'), Planto ('Ŝokubucu')).

bottom of page