04. Japanaj libroj pri Shiki.
[titolo] MASAOKA Shiki [eld.] Shinchousha [ver.] Donald Keene [ling.] japana [paĝo] 432 [prez.] 781 enoj (imposto inkluzivita).
En Meijhi-epoko de Japanio, tradicia kulturo estis en danghero pro la shoko de renkonto kun okcidenta civilizo. Meze de chio chi, Shiki kreis novan teknikon nomatan "skizado" (japana 'Shasei') en la revuo Hototogisu, revoluciigante 'hajku'-n kaj 'tanka'-n.
'Hajku' estas levita al la nivelo de nacia literaturo kaj nun estas amata tra la tuta mondo.
Jen nepre legebla definitiva biografio por chiuj japanoj, kiu atente sekvas lian vivon de lia infantempa sperto pri fajro ghis lia pasio por basbalo, lia amikeco kun NACUME Souseki (NATSUME Soseki), lia remalkovro de JOSA (YOSA) Buson, kaj lia malfacila batalo kontraw malsano en liaj pli postaj jaroj.
-----
[titolo] MASAOKA Shiki : "Vivi kun Vortoj" [eld.] Iwanami shoten [ver.] Tsubouchi Toshinori [ling.] japana [pagho] 224 [prez.] 792 enoj.
Naskita che la fino de la Edo-periodo, Shiki kreskis dum la Meijhi-epoko.
Li alportis literaturajn novigojn en tri kampoj: 'hajku', 'tanka', kaj prozo, kaj havis grandan influon sur pli postajn generaciojn.
La vortoj de Shiki estis ankaw la vortoj de moderna Japanio, kiu celis farighi nova.
Prezentante lian freshan verkadon, la libro vivece portretas la vivon de Shiki, kiu vivis mallongan sed plenumigan vivon de 34 jaroj.
-----
[titolo] Biografio de Masaoka Shiki: "Se mia koro postvivos en chi tiu mondo" [eld.] Iwanami Shoten [ver.] Fukumoto Ichirou [ling.] japana [prez.] 4.070 enoj.
MASAOKA Shiki, kiu popularigis la emerghantan literaturan ghenron de 'hajku', estis poeto konata kiel la nommo de 'Takenosatojhin', kiu partoprenis en la 'tanka' reformmovado, kaj ankaw estis 'hajku'-esploristo kiu faris grandajn atingojn sub la nomo "Dassai Shoja Shujhin" ('Dassai Shoya Shujin').
Chi tiu libro provizas ampleksan raporton pri la vivo de Shiki, kiu lasis sian spuron en multaj areoj, inkluzive de la agadoj de homoj chirkaw li. Jen definitiva biografio de chefa 'hajku'-fakulo.
-----
[la angla sur interreto] Masaoka Shiki: "La haika poeto kiu revoluciigis 'Haiku'-n".
MASAOKA Shiki (1867-1902) enportis novigojn en la 'haiku'-mondon dum la Meijhi-periodo (1868-1912) respektante tradicion, kaj postlasis multajn 'haiku'-n kiuj "skizas" naturon kaj objektojn tiaj, kiaj ili estas.
-----------------------------------------------------------
01. [titolo] Novigado de Shiki en Hajku ... Libro de MASAOKA Shiki kaj HASEGAWA Kai.
02. [titolo] 'Haikai'-Kompendio ... MASAOKA Shiki.
Enhavtabelo: (1) 'Haikaj' Normoj. (2) 'Haiku' kaj Alia Literaturo. (3) Tipoj de 'Haiku'.
(4) 'Haiku' kaj la Kvar Sezonoj. (5) Unua Studperiodo. (6) Dua Studperiodo.
(7) Tria Studperiodo. (8) 'Haikai' kaj 'Renga'.
03. [titolo] MASAOKA Shiki: La Viro kaj Liaj Verkoj ... Li estis haiku-poeto, 'tanka'-poeto, kaj priskriba verkisto. Samtempe, lia vivo estis kontinua lukto kontraw malsano.
04. [titolo] Guto da Inko: Eseo de Shiki, 'haiku'-poeto, 'tanka'-poeto kaj lingvistikisto
el la Meijhi-epoko. Ghi estis publikigita en la revuo "Nippon" en 1901 (Meijhi-epoko 34) en
164 partoj. Kvankam ke li ne povis turni sin en la lito pro malsano, li dawre skribis uzante
unu guton da inko chiutage, inter de 1 ghis 20 linioj.