Informoj.
[ 1 ] Enkonduko. [ 2 ] Urbeta Emblemo. [ 3 ] Mapo al Urbeto Sue-maĉi.
[ 4 ] Honoraj urbetanoj.
[ 1 ] Enkonduko.
----- Mi resume prezentas pri urbeto Sue-maĉi (japana; 'Sue-machi'). -----
Urbeto Sue-maĉi naskiĝis en la jaro 1953, kaj ĝis nun, sub la situacio donita de akvo, verdaĵo kaj naturo, daŭre kreskas kaj prosperas tiel kiel la urbeto humaneco-riĉa.
Nia urbeto nun kunlaboradas kun loĝantoj celante konvenan urbeton por la 21a jarcento sur la bazo de respektindaj heredaĵoj kaj historiaj fruktoj.
Lastatempe lokaj municipoj alfrontas al tre severa epoko, kaj devas reformi politike kaj ekonomie siajn organizojn eĉ nacia sistemo mem.
Rigardante multe da ŝanĝo de socia situacio, urbeto mem devas senproblemigi pli multe ol antaŭe, per aliĝo de loĝantoj ni forte klopodas celante urbeton esperplenan per vigleco kaj aktiveco.
Por plue rikoltplena urbeto en la 21a jarcento urbeto elkore deziras multoblan kunlaboron de loĝantoj. Se tiu ĉi hejmpaĝo helpos ĝustan komprenon pri nuna kondiĉo kaj ekzisto en estonteco de loĝantoj, mi tre ĝojas.
[ 2 ] Emblemo de urbeto.
En 1973 la emblemo de Sue-maĉi estis elektita en la konkurso de
urbetanoj okaze de la 20a datreveno de Sue-maĉi. La emblemo montras
jenajn signifojn:
1. La unua silabo de japana litero "Su" el "Sue", nome mola kanao 'す', kiu
estas desegnita kiel la imago de fluganta birdo.
2. La rondo kiu signifas ankaŭ pacon, nome japana litero "Wa" kaj japana ideogramo 'kanĵi;
和', kiu estas metita en la centro per la ronda formo.
3. La formo de la emblemo totale montras naturon kaj progreson kaj prosperon de industrio
kaj kulturo.
4. La emblemo ankaŭ montras socian bonfarton abunde riceveblan de brila sunradio, verdaj
arboj kaj pura akvo, kaj urbanaj figuroj amike kunligitaj.
Fine, la urbeta emblemo kiu ligas korojn de urbanoj estas prezentitaj okaze de la 20a datrevena ceremonio de Sue-maĉi en la 20a de majo en 1973.
Slogano de urbeto Sue-maĉi "Sano kaj Ekologio".
Pri Akvo kaj Verdo kaj Sunradio kunligite esprimas en unu simpla
karaktera simbolo.Blua koloro signifas tuŝadon kun naturo,Verda
koloro signifas sanon,Flava koloro signifas aktivecon.
[ 3 ] Mapo al urbeto Sue-maĉi
Trafika reto al urbeto Sue-maĉi ('Sue-machi').
[ A : De fluĝaveno 'Hukuoka-kokusai-kuukou'.]
Legu temon "Vojoj" en la ENHAVO.
[ B : De JR-Stacio 'Kokutetu Hakata-eki'.]
Legu temon "Vojoj" en la ENHAVO.
[ Adreso de urbetdomo. ]
811-2193 Japanujo, Hukuoka-ken, Kasuja-gun,
Sue-maĉi, Ooaza-sue 771
('811-2114 Japan, Fukuoka-ken, Kasuya-gun,
Sue-machi, Ooaza-sue 771')
TEL: 092-932-1151 FAX: 092-933-6579
[ Esperantistoj kontaktu suban adreson. ]
Ĝis la 2025-03 loĝas s-ro HAŜIGUĈI Ŝigejuki en ĉi-urbeto Sue-maĉi (83 jaraĝa).
Ret-adreso : atomkonto@gmail.com
Poŝ-Tetefono : 080-8192-0755
[ 4 ] Honoraj urbetanoj.
1. Mezlernejo "Sue-ĉuu-gakkou".
Ricevis Ora-Premion en 2001, 2002, 2003 de Tutlanda Fanfaro-Konkurso de mezlernejoj.