[ 1 ] Urbeta Birdo : Ugviso (japana; 'Uguisu').
Kiel la nomo de "Haru-cuge-dori" (japana; 'haru' = printempo, 'cuge(-ru)' = sciigi, 'dori' ('tori') = birdo) en frua printempo,
tiam la sezono de umefloroj, la birdo kantas per la bela voĉo
'Hooooo-hokekjo'.La sono 'Hooooo-hokekjo' estas aŭdebla same
kiel alivorte "Hokke-kjou" (japana; 'hokke' = budhisma floro
"Lotuso", kaj 'kjou' =sutro), pro tio la birdo estas nomata de
"Kjou-jomi-dori" (japana; 'kjou' = sutro, 'jomi' = legi, 'dori' =
birdo).
La birdo estas protektita pro la utileco manĝi araneojn kaj insektojn. La birdoj faras nestojn en arbustoj apud rivero en valo. De aprilo ĝis aŭgusto la birdoj generas, kaj en aŭtuno ili transiras al ebena kampo, poste pasigas vintron apud la varma marbordo.
[ 2 ] Urbeta Floro : Azaleo ["Cucuĵi"] (japana; 'Tsutsuji').
En la specio de Azaleoj ekzistas ĉiamverda kaj decidua arbedo.
Ĝi havas multajn branĉojn, kaj la folioj havas tute malglatajn
ciliojn.
De aprilo ĝis junio azaleo floras en ruĝa, roza aŭ blanka koloro.
Ekzemple; montaj azaleoj (japana; 'Yama-tsutsuji'), (japana;
'Miyama-tsutsuji'), (japana; 'Kerama-tsutsuji'), (japana; 'Mochi-
tsutsuji'), (japana; 'Mitsuba-tsutsuji') kaj (japana; 'Renge-tsutsuji') kiuj estas famaj specioj en natura kresko, kaj ekzistas kelkcentaj specioj en hortikulturo. Sur montoj kaj kamparoj amasa folorado estas tre bela pejzaĝo.
[ 3 ] Urbeta Arbo : Miriko (japana; 'yamamomo').
Miriko estas ĉiamverda alta arbo kaj
kreskas en varma aŭ milda klimato. La
alteco atingas ĝis dekkelkaj metroj.
Mirika familio estas dioika arbo.
En aprilo ĉe la folio-radikoj aperas flave
brunaj spikoj. La surfaco de la frukto
ekzistas multaj elstarintaj eroj, kaj la
koloro estas purpure ruĝa en maturiĝo.
La frukto estas manĝebla kaj uzebla en konfitaĵo aŭ ŝereo. La sekigitaj ŝeloj dekoktitaj estas drogo por kuraci lakson kaj kontuzon. Alie ĝi estas uzebla por tinkturo.