top of page
Kultroj :
[ 1 ] Biblioteko. [ 2 ] Historia Muzeo. [ 3 ] Arta Muzeo. 
Suebiblioteko.jpg
Suebiblioteko2.jpg

[ 1 ] Biblioteko : (japana; 'Sue-chouritsu Tosho-kan').
   Urbeta Biblioteko ekzistas en la konstruaĵo Aoba-kaikan. En la 1a de junio en 1995, ĝi estas fondita. En 3a de oktobro en 2000 komputila sistemo de libro-kontrolo estas adaptita.

----------

Kolekto de libroj : Bedaŭrinde tie ekzsitas mur 24 libroj  koncernataj pri Esperanto.
----------
Uzo-Tarifo : Senpage uzebla. Malfermaj horoj : 10:00 - 18:00.
   Fermitaj tagoj : Ĉiulundo (se la tago estas ferio, ŝanĝas la venontan
 tagon).

Krom supraj tagoj en la lasta ĵaŭdo de ĉiu monato, de la 3a ĝis la 5a de majo kaj la 28a de decembro ĝis la 4a de januaro.
----------
 Trafika vojo : Uzu JR-linion 'Kaŝii-linio' (japana; 'Kashii-sen') kaj
 forlasu trajnon ĉe la stacio Sue-centra-stacio (japana; 'Sue-chuou-eki'), poste piediru 5 minutojn.

Suemuzeo(histo)s.JPG
Suemuzeo(histo2)s.JPG
Suemuzeo(histo3)s.JPG

[ 2 ] Historia folklora Muzeo.
   (japana; 'Rekishi-Minzoku-Shiryou-kan').
   En urbeto Sue-maĉi ekzistas multe taksitaj unikaj historioj de 

malnovtempo ĝis novtempo.
   Por tuŝi la historion laŭ la tempo-fluo la plej bona maniero estas viziti

Historian Muzeon (japana; 'Rekishi-Minzoku-Shiryou-kan') kiu troviĝas en

la parko Sarajama-Kouen. Multaj unuafojaj vizitintoj surpriziĝas en tiel 

kiel "Tia bela muzeo, en kia malgranda urbeto".
   En 1973 ĝi estas fondita kiel pionira muzeo, kaj kiel la urba projekto ĝi

estas la unua konstruaĵo en la provinco Kjuuŝuu (Japana; 'Kyushu'), kaj ĝi

estas rara en Japanio.
----------
   Malkovrado de heredaĵoj de prapatro en ie ajn tirkestoj, por nuntempa vivo

oni emas pensi uzi ilin kiel la valoraĵoj. La budhisma templo 'Kenshou-ji' en

kvartalo Satani-ku kiu montras historian karakteron de la Sue-maĉi; la

mezepoka kastelo 'Taka-Tori-jou', la novtempa karbominejo, la kolirio kaj

ceramikaĵo 'Sue-yaki', kiuj estas valoraj kaj arkeologiaj. Kaj alie

instrumentoj por ĉiutaga vivo, amindaj infanludiloj en Shouŭa-erao, kiuj

estas montritaj multnombre.
   Tuj apud la Historia-muzeo ekzistas antikva loĝejo (japana; 'Tate-ana-shiki

Juukyo') restituita de Jajoi ('Yayoi') -epoko. Iam eltrovita domo-postsigno sur

la ebenaĵo de la lageto 'Ko-Ooma-ike', per kiu la domo estas farita kiel la modelo. La tre longa historio de urbeto Sue-maĉi speguladas en la granda fluo de kultivado laŭ ĉiu epoko. Unuafoje homoj en Jajoi-epoko lernis rizplant-kulturon en Eŭrazia kontinento. Ĉu ili povis ekvidi kiel la unua paŝo de ili antaŭeniris tiel grande ?
----------

Uzo-Tarifo : Senpage uzebla. Malfermitaj horoj : 10:00 - 17:00.
   Fermitaj tagoj : ĉiulundo (se ferio, ŝanĝas en la venonta tago). Alie la 13a

-15a de aŭgusto, la 28a de decembro ĝis la 4a de januaro.
----------
Trafika vojo : Uzu JR-linion Kaŝii-linio-n (japana; 'Kashii-sen'), poste 

forlasu trajnon ĉe la stacio Sue-centra-stacio (japana; 'Sue-chuou-eki'), poste piediru ĉirkaŭ 40 minutojn (sed per aŭto nur 7 minutojn). Aŭto-haltejo akceptas 100-aŭtojn (senpage).

Sueartamuzeo.jpg
Sueartamuzeo2.jpg
Sueceramiko1.jpg
Sueceramiko2.jpg

[ 3 ] Arta Muzeo : (japana; 'Kuga-Kinen-Bijutsu-kan'). 

   En 1979 ĉi konstruaĵo estas fondita de la nomo de Kuga-Arta-Studo-
Montrejo (japana; 'Kuga-bijyutsu-kenkyuu-tenji-kan'), kaj samtempe konstruita kiel propra art-muzeo de s-ro KUGA Iĉirou (Ichiro) kiu sukcesigis famekonatan ole-pentriston, s-ron SAKAMOTO Hanĵirou (japana; 'SAKAMOTO Hanjiro') kiu ricevis Ordenon por Kultura Merito en 1956.
  Liaj famaj pentraĵoj estas "Sunradio malfortiĝinta" (japana; 'Usure-bi') kaj "Tri Ĉevaloj en Paŝtejo (japana; 'Houboku-san-ba')".

----------
   S-ro KUGA mortis en la 6a de aŭgusto en 1984. Lia familio afable donacis la terenon, konstraĵon kaj memorindajn dokumentojn al urbeto Sue-maĉi, kaj ĉefajn dokumentojn al gubernia Arta Muzeo de Hukuoka-ken.

   En la 6a de aŭgusto en 1986 la nomo renoviĝis en Urba Arta Centro de Kuga Memorindejo (japana; 'Sue-choritsu-Bijutsu-Senta (Kuga-kinen-kan) '). Lastatempe ĝi estas intime nomata de "Arbara Arta Muzeo" kaj fariĝas en populareco por modernaj pentristoj. Alie la konstantaj montraĵoj estas Ceramikaĵoj de Feŭdtempa "Ĉikuzen" kaj modernaj artaĵoj.
----------
Uzo-Tarifo : Senpage uzebla. Malfermaj horoj : 10:00 - 17:00.
Fermitaj tagoj : Ĉiulundo (Se lundo estas ferio, ŝanĝas venontan tagon). la 13a - 15a de aŭgusto, kaj la 28a de decembro ĝis la 4a de januaro.
----------
Trafika vojo : Uzu aŭtobuso-linio-n de Niŝitecu (japana; 'Nishitetsu-basu') n-ro 36, kaj forlasu buson ĉe la bus-haltejo 'Ichibanda', poste piediru 7 minutojn.
----------
Kontakto : Kuga Arta Muzeo. Tel+Fakso : 092-932-4987.
Adreso : (JP-811-2113) Kasuja-gun, Sue-maĉi, Sue 77-1.
----------

bottom of page