Parkoj :
[ 1 ] Parko Sarajama-kouen (japana; Srayama-koen).
[ 2 ] Akvoludejo Mizube-kouen (japana; Mizube-koen).
[ 1 ] Parko Sarajama-kouen.
La parko Sarajama-kouen etendas ĉe la montpiedo de la monto Ŭakasugi-jama (japana; Wakasugi-yama), kaj en printempo pompe floras sur azaleaj arbustoj je 30,000 kiel unu el la vidindejoj en la gubernio Hukuoka-ken (Fukuoka-ken). Umefloroj, Japana irido (Nihon-Hana-shobu'), hidrangeo floras arom-plenplene.
Foraloke grandioza panoramo de urbo Hukuoka-ŝi kaj la golfo Hakata-ŭan vastiĝas. De la parko Sarajama-kouen oni povas ekskursi al monto Ŭakasugi-jama, kastelruino 'Takejou', kaj alie pere de flustra vojeto (Sasayaki-no-komichi) oni povas viziti Art-muzeon 'Kuga-biĵucu-kan' (Kuga-bijyutsu-kan) ĝuante promenadon en arbaretoj.
Natura rok-ĝardeno de grandaj pitoreskaj peridotitoj kuŝas unu sur alia, tiu pejzaĝo ja estas vidinda. En malvasta best-bredejo oni vidos pavojn kaj kokojn.
Historia Muzeo :
En urbeta historia muzeo Sue-Rekiŝi-ŝirjoukan oni ĝuos rigardi montraĵojn (diversajn objektojn) por ĉiutaga vivo malnovtempa. Alie lokomotivo kaj tramo ekzistas tie kiel montraĵoj.
----------
Uzo-Tarifo : senpage uzebla. Malfermitaj horoj : 24 horoj. Fermitaj tagoj : neniam.
----------
Trafika vojo : Uzu JR-linion Kaŝii-linio-n (Kashii-sen), poste forlasu trajnon ĉe la stacio Sue-centra-stacio (Sue-chuuou-eki), poste piediru ĉirkaŭ 40 minutojn (sed per aŭto 7 minutojn). Aŭto-haltejo akceptas 100-aŭtojn (senpage).
[ 2 ] Akvoludejo Mizube :
(Naka-no-ŝima Mizube-koen).
Uzante akvon de la fluo de la rivero Sue-gaŭa (Sue-gawa) estas konstruita akvoludejo por infano. La larĝeco estas 20m, la longeco estas 120m kaj profundeco 40cm. Ankaŭ ekzistas ĉinstila ripozejo (Azuma-ya).
----------
Uzo-tarifo : Senpage uzebla. Malfermitaj horoj : Ĉiam.
----------
Trafika vojo : Uzu JR-linion Kaŝii-linio-n (Kashii-sen), poste forlasu trajnon ĉe la stacio Sue-centra-stacio (Sue-chuuou-eki), poste piediru ĉirkaŭ 30 minutojn (sed per aŭto 5 minutojn). Aŭto-haltejo akceptas malpli ol 10 aŭtojn (senpage).