Kvalifiko por Sporta Asocio en la urbeto Sue-maĉi
Atletiko Bazlernejanoj (3a-6a lernjaroj), Atletiko-klubo [rajtas ]
Kendou Baza- kaj meza-lernejanoj, plenkreskuloj
(Ĉi tiu batalarto, kiu originis en Japanio, implikas porti protektan ilaron, uzi bambuan glavon ("ŝinai"), kaj konkuri per frapado de la vizaĝo, pojnoj, torso kaj puŝoj de la kontraŭulo.)
Flugpilko Bazlernejaj knaboj, bazlernejaj knabinoj, knaboj de la 6a lernojaro
ĝis la 3a lernojaro de mezlernejo, panjoj (Praktiko estas malfermita al kaj viroj kaj virinoj.)
Tabloteniso Vira kaj ina (ĉiuj aĝoj)
Basketbalo Plenkreskuloj, bazlernejaj knaboj kaj knabinoj (mini-basketbalo)
Ĵuudo Plenkreskaj viroj kaj virinoj (inkluzive de infanoj 3-jaraj kaj pli)
(Ĝi estas batalarto kaj sporto, kiu originis de antikva japana "ĵuuĵucu", kie konkurantoj konkuras per teknikoj kiel ĵetado, alpinglado kaj sufokado de siaj kontraŭuloj.)
Tenisklubo (Malmola pilko kaj molabalo) Ĉiu ajn
Sumou Ne estas klubaj trejnadoj.
(Ĝi estas nacia sporto kiu evoluis el tradiciaj japanaj ŝintoismaj ritoj. Ĝi estas batalarto en kiu du sumoistoj, ambaŭ portantaj pubotukojn, luktas kun forto kaj lerteco sur cirkla tera platformo nomata "dohjou".)
Basbalo Superaj mezlernejanoj ~ laborantaj plenkreskuloj
Softbalo 40-jaraĝa kaj pli
Montgrimpado Viroj kaj virinoj de ĉiuj aĝoj, kaj ene kaj ekster la urbo.
(Viroj estas aparte bonvenaj)
Naginata Homoj de ĉiuj aĝoj kaj seksoj
(Ĉi tiu estas japana armilo kaj luktoarto konsistanta el longa tenilo kun kurba klingo ĉe la fino. La sporto implikas uzi centrifugan forton por svingi la armilon, celante la vizaĝon, pojnojn, torson kaj tibiojn. Ĝi emfazas korpomovadon kaj ekvilibron anstataŭ krudan forton.)
Tirlukto de Ŝnuro Vira kaj ina (ĉiuj aĝoj)
Kjuudou (japana arkpafado) Mezlernejanoj kaj pli
(Jen tradicia japana luktoarto, en kiu partoprenantoj uzas japanan arkon por pafi sagojn al celo (36 cm en diametro) ĉirkaŭ 28 metrojn for, konkurante pri la nombro da trafoj kaj la beleco de siaj movoj.)
Karate De bazlernejaj unuajaruloj ĝis plenkreskuloj
(Ĉi tiu luktoarto originis en la loko Okinaŭa kaj estas kunfandiĝo de "Te" (manoj) teknikoj kun ĉina luktoarto, uzante la manojn kaj piedojn (precipe pugnojn kaj piedojn) por plenumi frapajn teknikojn (pugnobatojn kaj piedbatojn).
Naĝado Ĉiu ajn
Futbalo Bazlernejanoj
(Mi faris tiun ĉi raporton el komuna revuo de Sporta Asocio.)