top of page

Saluto de urbestro HIRAMACU Ŝuuiĉi

KOMENCE;

   Lastjare, ĉiuj konsilianoj laboris per sia tuta forto por trakti urĝajn problemojn kaj meti fundamenton por la estonteco, por krei urbon Sue-maĉi, en kiu homoj ĝoje vivos dum la venontaj jaroj en estonteco.
   Ni aparte fokusiĝis al kreado de medio, kie homoj povas naski kaj kreskigi infanojn kun trankvilo. Kiel ĉefa prioritato, ni vastigis la rajton aliĝi al la "Sistemo de Helpo por Medicinaj  Elspezoj por Infanoj" por inkluzivi supera mezlernantoj ekde ĉi-jara aprilo.
   Rilate al rimedoj por trakti la malkreskantan naskoprocenton, ni senpagigis infanprizorgajn kotizojn por la tria infano kaj postaj infanoj sub la aĝo de 2 jaroj, ekde septembro de la pasinta jaro.

 

Pri EDUKO;

   Rilate al edukado, ni jam de pluraj jaroj laboras por reformi eksterkursajn agadojn per kunlaboro kaj konsultado inter lernejoj kaj la komunumo, por realigi riĉajn sportajn, kulturajn kaj artajn agadojn por infanoj.

 

Re-FORMADO;

   Ĉi-jare, dum la registaro transiras de "Periodo de reformo-promocio" al "Periodo de reformo-efektivigo", ni oficiale komencos niajn feriajn agadojn kiel komunumajn klubajn agadojn.
 

LERNEJA TAGMANĜO;

   Rilate al nutraĵeduko, ni planas ŝanĝi de laŭvola tagmanĝa servo nuna en mezlernejoj al stilo de Bentou kiel lernejtagmanĝa programo por ĉiuj lernantoj, komencante en la dua semestro (en 9a monato) de ĉi jaro, kun konsidero pri nutra ekvilibro kaj sekureco.
 

SPERTO DE INFANOJ;

   Por riĉigi la spertecajn agadojn de infanoj, ni renovigas la antaŭan Komunuman Centron de la urbo Sue-maĉi en instalaĵon uzeblan por tranoktado, celante krei novan komunuman centron kie homoj povas "lerni, interagi kaj konektiĝi".
 

RUBPURIGA INSTALAĴO;

   Por certigi la disvolviĝon de esenca infrastrukturo, kiu subtenas daŭripovan urbon, ni celas kompletigi la rubpurigan instalaĵon en du jaroj. Ni ankaŭ finpretigos la planon por rekonstrui la malnovan kloakpurigan instalaĵon.
 

NOVA BUSITINERO;

 Konservi la lokan publikan transportsistemon estas urĝa temo por certigi, ke ni povu vivi en sekura kaj protektita komunumo. Por busitineroj, kies ĉesigo estis anoncita, ni decidis funkciigi novajn itinerojn uzante la urbajn busojn kiel anstataŭaĵojn.

 

VOĈOJ DE URBANOJ;

   La socia situacio ĉirkaŭ Sue-maĉin rapide ŝanĝiĝas, kaj la defioj fariĝas pli diversaj kaj kompleksaj. Ni daŭre pripensos administrajn reformojn por plibonigi la efikecon kaj revivigon de la administra organizo, atente aŭskultos la voĉojn de la urbanoj, kaj konstante antaŭeniros kun la vido al la estonteco.

 

FUNDAMENTA PRINCIPO;

   Kun la fundamenta principo "Pensi kune, Krei kune, kaj Vivi kune", ĉiuj oficanoj en urbodomo dediĉos sin tutkore al konstruado de pli bona urbo.
 

       Novjaro de Reiŭa 8 (2026),

      Urbestro de Sue-maĉi, HIRAMACU Ŝuuiĉi (HIRAMATSU Shuichi)

      (Mi resume faris ĉi saluton de urbestro el urba revuo de Sue-maĉi 2026/01)

bottom of page