top of page

Fotoj pri Tertremo en Hukuoka, Japanujo.

              Esperanto estas Internacia Komuna Lingvo.

 

                          Tertremo okazis je 10:53 en la 20a de marto (dimanĉo), 2005;
                   la intenso 7, ĉe 20 km nord-okcidenta maro de la urbo Hukuoka-ŝi.
                            Granda postskuo okazis en la 20a de aprilo je 06:11;
           la intenso 5+, ĉe 15km de sud-orienta maro de ĉefsismocentro (20a de marto).

Tertremo ĉe la golfeto 'Hakata-ŭan'.
Naturo ĉiam regas Terglobon kaj Universon.

Foto-ekspozicio

de ĵurnalo 'Nishinihon-shinbun'.
Mi montris fotojn permesite

 de ĵurnalejo.

RIMG0819L.JPG
RIMG0818L.JPG

Je 10:53 en la 20a de marto:
 
 Tute neatendite neimagebla terura tertremo atakis
la okcidentan parton de la gubernio 'Hukuoka-ken (japana; Fukuoka-ken)' en suda distrikto 'Kjuuŝuu (japana; Kyushu)'.


   Malgranda insulo "Genkai-ĵima" ricevis grandan damaĝon samkiel tutan deturuiĝon. Sen antaŭskuo multaj domoj rompiĝis, kaj betonblokaj bariloj falis.

   En la urbo 'Hukuoka-ŝi' ĉe la granda krucvojo 'Tenĵin (japana; Tenzin)' troviĝas ĉiuflanke altaj konstruaĵoj.
   Tertremo ankaŭ atakis tiun lokon, kaj multaj fenestr-vitroj de bildingoj dispeciĝis poste falis al suban vojon.


   Pro granda skuo kun intenso 7 tute 361 fenetsroj rompiĝis. Dispeciĝintaj vitroj pluve falis. Sed mirinde feliĉe nur kelkaj piedirantoj vundiĝis.

RIMG0814s.JPG
Krevego de vojo.
RIMG0817s.JPG
Libroŝranko falis.
Ni povas vidi realan damaĝon per multaj fotoj
kaj ni devas lerni pri ke la Naturo estas certe
ege strange terura.

Ĉi-raporton faris Espernto-Kultivejo Sue 

en la urbo Hukuoka-ŝi.

HAŜIGUĈI Ŝigejuki, faka delegito de UEA.

Unua eldono estas 2005-03-20;

dua eldono (renovigo) estas 2024-11-26.

Unue vizitu artikolon 'Enkonduko' ・・・

 

Vi povas spekti multajn fotojn ・・・・・・ 

EKSsimbolo-02M.jpg
bottom of page