01. Instituto
Instituto Zamenhof.
La 13-an de septembro 2004 malfermiĝis la pordoj de
la Instituto Zamenhof en Lome, Togolando.
Nova Instituto aperis en Esperantujo:
lernejo mezgrada kaj elementgrada en Togolando. Ĝi estas konstruita en 2003-2004 kaj ekde septembro 2004 ĝin vizitadas pli ol 200 lernantoj. Ili lernas la normalan instruprogramon de Togolando kaj krome Esperanton. Kompreneble ili poste volos uzi la lingvon en internaciaj kontaktoj, do la tutmonda esperantistaro povas baldaŭ bonvenigi multajn novajn togolandajn esperantistojn kiuj serĉos kontaktojn tutmonde.
Certe iuj demandos:
kiel la togolandaj esperantistoj sukcesis atingi tiun sukceson? De kie ili prenis la monon? La respondon povas doni Hans Bakker kiu laŭ peto de GBEGLO Koffi komencis kolekti monon ĉe nederlandaj ne-esperantistoj por tiu ĉi projekto. Lernejoj, fondaĵoj, entreprenoj kontribuis por "Lernejo en Togolando" eĉ ne sciante ke temas pri iniciato de esperantistoj. La esperantistaro, kiu kutimas ricevi alvokojn por finance subteni dekojn da fondaĵoj, ĉi-foje ne estis ĝenata pro tiu ĉi kampanjo. Tamen iuj kontribuis memvole - ĉu unuopuloj, ĉu asocioj. Meritas honoran mencion la nederlanda Esperanto-Asocio, kiu estis en la jaro 2000 la unua "sponsoro" kaj tiel metis la fundamenton de la kampanjo.
Pli nuntempe:
honoran mencion meritas la grupo Sunkompanio en Francujo, kiu eĉ fondis francan helpasocion "Une ecole au Togo". Instituto Zamenhof estis origine kreita kun la celo disponigi decan konstruaĵon al ekzistanta lernejo. Jam baldaŭ tiu celo evoluis al kreado de tute nova lernejo. Ne nur la konstruaĵo estu bela, komforta, sekura, sed ankaŭ la instruado estu laŭ modernaj konceptoj.
Klopodante strebi kiel eble plej bone al siaj celoj, la iniciatintoj de IZo, rekomendas:
1. Konsciu ke ni faras ne ordinaran lernejon, sed modelan lernejon.
2. Necesas krom faka kompetenteco de la instruisto ankaŭ aliaj ecoj:
- instrui en spirito de toleremo kaj frateco
- instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo
- instrui kun ĉiama atento al sano, higieno kaj ordo
- instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraĝigado
- instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj
- instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto
- ne nur instrui sed ankaŭ labori por ke la lernejo enspezu ekonomie
- krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo
- serĉi bonajn rilatojn de gepatroj, por ke tiuj interesiĝu pri la lerneja vivo kaj helpu ĝin.
3. Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.
La nova lernejo estas mastrumata de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando (TIETo), togolanda asocio de instruistoj kunlaboranta kun landa asocio UTE. La kerna aktivulo tie estas GBEGLO Koffi, kiu nun krom sia profesia laboro kiel mezgrada instruisto pri matematiko, dum siaj "liberaj horoj" ankau gvidas la Afrikan Centron Esperantistan, la novan lernejon "Instituto Zamenhof" kaj plenumas mil aliajn taskojn.