top of page
02. Afrika Centro Esperantista.
     
 ( Por sendependa Afrika agado. )

1. Domo : AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (ACE);

     11 BP 48, Lome 11, Togolando. E-poshto : afrikacentro@hotmail.com . ttt-pagho : 

               http://www.eenschoolintogo.nl/ace/index.php . al Kapo

2. Apero de A.C.E. :

Afrika Centro Esperantista estas nenio krom la daŭrigantoj de la laboroj de la tiama Afrika oficejo de Hans BAKKER kaj la transprenintoj de liaj laboroj. al Kapo

3. Naskiĝo :

La 10-an de septembro 2005 okazis kunveno de la prizorgantoj de Instituto Zamenhof. Tiam ili pritraktis la kontraktoproponon de la estraro de UEA. Rimarkiĝis, ke la estraro ne tute intencas daŭrigi la kunlaboron kun la instituto. Por certigi la daŭrigon de la laboroj, kiujn Togolandanoj transprenis de Hans BAKKER, kiuj devas pluiri por la progresigo de Esperanto en Afriko, la kunvenantoj proponis starigon de ACE. S-roj ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah Biova, DOUMEGNON Koffi, GBEGLO Koffi kaj SAGBADJELOU Kokou starigis la taskaron de la nova centro, kiu rolu por Afriko, kiel la iama COE (Centra Oficejo Esperantista) de Parizo rolis por la tutmonda Esperantistaro en la unuaj jaroj de la ekzistado de Esperanto. al Kapo

4. Laboroj :

La 15-an de septembro 1980 Hans BAKKER skribis la unuan leteron, tiel komencante sian laboron por Afriko. Dum pli ol dudek jaroj li instruis la afrikanojn ne nur pri Esperanto, sed ankau pri konstruo de propra vivo. Hans tiel farighis patro de afrikanoj, kiujn li ĉiumaniere helpis kaj pluhelpas. Nun abundas Afrikaj Esperantistoj instruitaj de Hans. La laboroj de Hans pluiru kaj tial ĉi, Togolandanoj, kiuj transprenis preskaŭ ĉiujn laborojn de li, iniciatis kreon de centro, kiu servu al Afrikaj Esperantistoj. Temas pri ACE (Afrika Centro Esperantista). Tiu ĝi celas daŭrigi la afrikan agadon iniciatitan en 1980 fare de s-ro Hans Bakker por la disvastigo de Esperanto en Afriko, informe, eduke kaj aplike, en la humanisma spirito kiu inspiris lin. al Kapo

5. S-ro Hans BAKKER :

La laboroj de Hans BAKKER por Afrika Agado tranprenitaj de Togolandanoj pluokazas en Togolando en la strukturo ACE (Afrika Centro Esperantista). Kiuj en 2005 lernis ĉe la Togolandanoj, tiuj daŭrigu sian lernadon. Kiuj en 2005 ricevadis materialon de Togolando, tiuj plupetu tion de ili. Kiu en 2005 disponigadis materialon al Togolandanoj, ke ili helpu al ceteraj landoj afrikaj, tiuj plufaru tion. Resume, la laboroj pluiras kiel kutime en Togolando en A.C.E..

6. Financa subteno :

AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA havas konton ankaŭ ĉe la banko (Postbank) en Nederlando. Kiuj ŝatus finance kontribui en la laboroj de Afrika Centro Esperantista, aŭ havi pli da informoj pri "Stichting Fonds ACE" bonvolu turniĝi al Hans BAKKER, Afrika Centro Esperantista au GBEGLO Koffi.

bottom of page