top of page
04. Lernado, Instruado kaj Instruistoj.

1. Instituto Zamenhof.
En Lome, Togolando (estis malfermita en la 13-a de septembro, 2004).
Proksimume 200 geknaboj (inter 4 kaj 20 jaraghaj) eklernis chi tie, sed de jaro al jaro la nombro de
gelernantoj kreskas.
La precipa celo de la instituto estas ;
(1) lukti kontrau analfabeteco,
(2) malfermi la mondon al la geknaboj pere de Esperanto
kaj
(3) helpi ilin regi praktikajn aferojn gravajn por ilia vivado.

Abundas la problemoj, char mankas monrimedoj al gepatroj por helpi siajn gefilojn viziti lernejon.
Jen do ekster-togolandanoj helpas, pagante la lernokotizon (50 euroj por unu lernanto).
Estas nun pli da subtenindaj infanoj ol da adoptantoj.


2. Instru-programo.
Aplikatas en la lernejo la instruprogramoj oficialaj en Togolando. Estas du niveloj:
Elementa kaj Meza nivelo.
En la unua jaro de funkciado de la instituto estis tri el ses klasoj de la elementa nivelo,
kaj tri el kvar de la meza nivelo.
Chiujare la nombro de klasoj altighas, ghi atingis ses en la elementa kaj kvar en la meza.
Nun nur la mezniveluloj lernas Esperanton, kies instruado komencighis la 1-an de novembro 2004.
Chio iras glate kaj che la fino de chiu lerneja jaro okazas premio-disdono al gelernantoj bonaj.
La instituto pretas ricevi bonkorajn donacojn por tio chi.


3. Esperantistoj.
La Instituto povas gastigi Esperantistojn vizitantajn Togolandon. Plie, la gelernantoj ege shatas paroli
kun fremduloj. Chiuj Esperantistoj estas bonvenaj en la Instituto Zamenhof de Togolando.
Preskau chiuj laborantoj de la instituto parolas Esperanton.
Pliaj instruistoj franclingvaj povas helpi al la lernejo instruante tie tute senpage.


4. Lerno-libro.
Lernantoj lernas Esperanton en tri niveloj.
La libro de la unua nivelo estas "OKULO"; la dua "ZAGREBA METODO", la tria "METODO 11".

bottom of page