top of page
06. Kongreso kaj Zamenhofa Festo.

   Chiujare okazas du gravaj eventoj Esperantaj en Togolando: 

   Zamenhoffesto kaj la nacia kongreso TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso).

   Antaue la Zamenhoffesto okazis en chiu klubo, kaj poste ghi farighis organizajho de la landa asocio. Tiu chi taskis al elektita klubo organizi ghin kun la partopreno de aliaj. Pro manko de monrimedo nun la Zamenhoffesto okazas kombine kun la nacia kongreso. Tiu chi okazas en decembro chiujara.

   La funkciado de Instituto Zamenhof en Togolando donas apartan mencion al la Zamenhoffesto. Ghi jam okazis dufoje en la lernejo, kiu taskas al si chiujare organizi ghin. La 13a TEK okazis en Togolando.

Zamenhoffesto 2005 en Instituto Zamenhof.

                              Prelego, ludoj, kunmangho, skechoj, dancado, ktp konsistigis
                              la celebradon de la Zamenhoffesto 2005 en Instituto Zamenhof.

 

   La naskigho de Esperanto estis la temo de prelego tiun 21-an de decembro 2005, kiun la komitato de la gelernantoj elektis por la festo. ili tiel decidis, char ili volis fari chiujn ekzamenojn antau ol festi. La 21-an de decembro okazis la fermo de la unua trimestro kaj jen la gelernantoj, la geinstruistoj kaj gepatroj de la gelernantoj povis dum horoj esti kune en Instituto Zamenhof.

   Frumatene plenighis la lernejo je gelernantoj. Tondradis muziko kaj chiu lernanto venis kun siaj manghajhoj. Instituto Zamenhof povis tuj rimarki, ke neniu el ili kunportis fruktojn kaj ion kiel deserton. Tuj ghi mendis fruktojn kaj jogurtojn, ke la gelernantoj povis unue manghi la fruktojn, poste siajn manghajhojn, kaj fine la jogurton kiel deserton. Same devis fari ankau la geinstruistoj kaj invititoj. Sed devis unue okazi la prelego pri la naskigho de Esperanto.

   La instruistoj DOTSE Mawuli, ATISSO Kokou kaj AGBASSOU Kouessanvi povis prezenti la intenacian lingvon al gelernantoj de tria kaj kvara klasoj de duagrada lernejo. Partoprenis ankau kelkaj invititoj. Demandoj de unuj kaj de aliaj ebligis informi pri la Togolanda movado kaj la stato de esperanto en la mondo.

   Sekvis poste la legado de la grava mesagho de Hans kun la traduko en Esperanton. Devis soni la horo de la mangho kaj chiuj vojis al la tiucela loko. La tempo tiom rapide pasis, ke la estraro de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de IZo alvenis. Okazis kunveno.

   La instruistoj prezentis al la gepatroj la rezultojn de la ekzamenoj de la fino de la trimestro: - en la elementa nivelo : 32 gelernantoj de la unua klaso el 43 ekzamenighis kaj 30 sukcesis. En la dua klaso, 28 gelernantoj el 39 sukcesis. En la tria klaso sukcesis 17 el 23, dum en la kvara sukcesis 18 el 21.

   - en la duagrada nivelo (CEG). En la unua klaso sukcesis 30 el 45, en la dua 31 el 46, en la tria 15 el 35, kaj en la kvara, 11 el 26.

 

   La gepatroj estis kontentaj, sed tamen petis, ke la geinstruistoj plufervoru. Chiuj atingis poste la korton por vidi la sukcesintajn gelernantojn. Jen unu poste la alia, oni vokis la Sukcesintojn, kiuj paradmarshis antau la publiko. Honto aperis tie, kaj ghojo tie chi. Iuj gelernantoj ech provis fughi antau la proklamo de la rezultoj, char ili hontas antau siaj gepatroj.

   Ghojdancoj de sukcesintoj kaj distribuo de rezultkajeroj finigis la eventon. La estraro de la asocio de gepatroj de la geinstruistoj devis poste kunveni por priparoli la Esperantologian semajnon, kiu baldau okazos en la lernejo. La gepatrojn tamen devis informi la instruistoj pri baldaua alfabetiga kurso ene de IZo.

 

   Finighis la festo, sed ghi ne jam malaperis en la memoroj, la kvartalanoj sur stratoj priparoladis la eventon, kaj dankas la Instituton, kiu tiel lanchis por ili la jarfinajn festojn.

Togolanda E-kongreso en Kpeme 2005.

   "Togolanda Esperanto Kongreso estas la sola okazo por togolandanoj pli vigle uzi Esperanton. Dum tiuj renkontighoj, imitante la lertajn esperanto- parolantojn, ni strebas chiufoje plibonigi nian prononcon por havi internacian akcenton. Krome, ni povas firmigi la rilatojn kun malnovaj amikoj kaj havigi al ni novajn. Pro tio ni sentas nin integritaj partoj de la nacia Esperanto-komunumo", diris esperantistoj che la fino de la 13-a TEK, la 25-an de decembro 2005.

 

   Malgrau ke ghi okazis dum kristnaska periodo, la 13-a kongreso en Togolando, kiel la antauaj, havis internacian trajton. 78 geesperantistoj, el kiuj oni povas trovi infanojn, junulojn kaj ech homojn de la tria agho, venis el Benino, Ganao kaj Togolando por celebri la jarrendevuon sub la temo Esperanto kaj ties praktika utileco.

 

   Kio estis nova en chijara kongreso, tio estas informkampanjo. Ghin realigis la junulara sekcio de UTE. La gejunuloj markis la eventon. Ili iris sur stratojn renkonte al la loghantoj de la urbeto kaj al tiuj chi ili bushe parolis pri Esperanto, ties praktika utileco kaj invitis la homojn al la lingva studo. Okazis ankau disdono de flugfolioj kaj reklamiloj far organizantoj.

   Aliaj du membroj Attaglo Kokou Elom kaj ADJE Adjevi gvidis radio- elsendon pri Esperanto kaj agado de ties parolantoj tra la mondo. Deko da auskultantoj de la radio Metropolis pertelefone partoprenis la programeron per demandoj, ricevante respondojn kontentigajn, ili sugestis la okazigon de la lingva kurso sur la ondoj de la radio.

 

   La komitato dum siaj kunsidoj ghisdatigis la gvidorganojn de UTE. S-ro Degbe Zissou kaj Atisso Kokou Eric respektive farighis vicprezidanto kaj vicsekretario de UTE. Ili nun okupas la vakantajn postenojn de siaj antauuloj kiuj eksighis. Estraranighis, en la Junulara Organizo, Tete-Badu Nyinevi che la posteno de la vicprezidanto. Dum Logossou Kossi, Edah Kokou Gadoufia kaj Ackey Anoumou eniris la komitaton.

 

   Kongresanoj komprenis, ke la subvencioj de UEA ne sufichas por bone funkciigi la landan asocion, ties bezonoj estas kreskantaj. Kaj tial, 10 membroj kaj 5 kluboj promesis krome monhelpi la movadon.

 

   Jen antau la 31a de oktobro 2006 ili donacos monon kaj ech vendeblajn varojn al la asocio. La enspezoj de la varoj same kiel la monsumoj estos enkasigitaj por kompletigi la subvencion en la venonta jaro.

Rezolucio de la dektria TEK.

   De la 23-a ghis la 25-a de decembro 2005 okazis en la urbeto Kpeme la dektria Togolanda Esperanto Kongreso (TEK). Tiun renkontighon partoprenis sepdek ok (78) geesperantistoj el la sekcioj kaj kluboj de UTE, el Benino kaj Ganao. La temo de la kongreso estas: Esperanto kaj ties praktika utileco.

   Konsiderante, ke -

   Esperanto estas vivanta lingvo kapabla esprimi chiujn pensnuancojn de la homoj, kaj ke ghi estas parolata mondskale, - ghia utileco praktika estas: komunikado inter la popoloj, - per Esperanto oni povas verki, studi, komerci, malmultekoste vojaghi, korespondi kaj amikighi tra la tuta mondo,

   Konstatante, ke -

   la chefa intenco de togolandaj esperantistoj estas uzi la lingvon en chiuj sferoj de homaj agadoj por plibonigi siajn kondichojn,

Rekomendas, ke

1. Chiu esperantisto devas kompreni ke la posedo de la lingvo ja estas kultura profito por li.

2. Chiu esperantisto devas ellerni la lingvon por poste valorigi sian scion por ajna celo.

3. Chiu esperantisto devas partopreni al la esperantaj aranghoj, kongresoj kaj aboni al almenau unu gazeto por esti bone informata pri la evoluo de la movado.

bottom of page