07. Projekto kaj Plano.
La esperantistaro Togolanda taskas al si forte labori por Esperanto. Tial chi funkcias Instituto Zamenhof (IZo). Tiu chi nun gastigas Afrikan Centron Esperantistan (ACE), kiu transprenis de Hans BAKKER ties laborojn por Esperanto en Afriko.
La laboroj de IZo nun montras du branchojn:
- Neesperantan: Temas pri instruado lau la eduka programo en Togolando. Ghi koncernas la elementan kaj mezan nivelojn. Alfabetiga kurso estas disponigata al gepatroj de gelernantoj. Ofte okazas ankau diskutrondoj pri temoj diversaj : sano, nutrado, solidaro, pacedukado, ktp.
- Esperantan: Temas pri disvastigo de Esperanto. Ghi okazas per lernigado de la lingvo al la gelernantoj de IZo kaj ankau al plenkreskuloj ne nur en Togolando sed ankau ekster ghi. Tiel Afrika Centro Esperantista rilatas kun esperantistoj chieaj ke la movado en Afriko kresku. Eldonado de verkoj de afrikanoj, formado de E-instruistoj, organizado de E-renkontighoj ktp., estas aferoj pri kiuj cerbumas ACE.