top of page
9. Informoj pri Esperanto-movado.

   Kiu parolas pri Esperanto-movado, tiu aludas neniun E-organizajhon, sed la tutmondan Esperanto-komunumon, la Esperantujon. Atenta observado de la funkciado de la lingvo ekde ties naskigho ghis nun montrus la konsiston de la Esperantujo.

 

   En la komenco ne estis E-organizajhoj internaciaj sed nur grupoj lokaj. Ne pli frue ol en 1908 naskighis UEA. En 1921 naskighis SAT, kaj en 2000 la Esperanta Civito. Lau la deklaracio de Esperantismo de 1905, aparteno al E-organizajho estas privata afero. Tial, esperantisto povas au ne aparteni al E-organizajhoj.

 

   Esperantujo do konsistas el Esperantistoj membroj de E-organizajhoj kaj el aliaj apartenantaj al neniu el tiuj organizajhoj. La precipa celo de chiuj estas la disvastigo de Esperanto, ke ankau tiu chi estu uzata kiel chiuj aliaj lingvoj de la mondo. Montrighas, ke la diversaj E-organizajhoj devas kunlabori.

 

   Lau fonddokumentoj de E-organizajhoj oni rimarkas, ke iuj estas pli per ol porEsperantaj. La utiligado de Esperanto estas grava maniero por disvastigi ghin. Tial chi esperantistoj devas ligi esperanton al io.

 

   Informoj pri diversaj E-organizajhoj abundas en la reto. Tiel oni facile informighos pri UEA, SAT, Civito ktp.

bottom of page