Vera Hajku (Tradicia hajku), volumo-01
Multaj homoj en la mondo probable scias la vorton Haiku en japana lingvo. Kaj kelk-procentoj da homoj scios tion, Hajku estas la plej mallonga liteeraturo en la mondo. Sed multaj homoj inkluzive de japanaj hajku-amantoj ne komprenas, kio estas "Vera Hajku".
Plue ekzistas grava plobremo, eĉ nuntempaj hajkistoj (hajku-faranto) ankaŭ malsufiĉe konas la esencon.
Nuntempe oni ordinare diras ke la faktoro de krei Hajku estas 17silaboj kaj sezonvorto.
Sed hajkisto S-ro ŜIMIZU Kjouga (SHIMIZU Kyouga) pensis, ĉu ĝi estas vera faktoro.
Kio estas la decida faktoro en la kreado de haiku?
Kio determinas la kreadon de haiku?
Kio estas la bazo por nomi ĝin haiku?
Li kontrolis kaj studis multajn verkojn de famekonataj hajkistoj (3 majstroj) MACUO Baŝou (MATSUO Basho), JOSA Buson (YOSA Buson) kaj KOBAJAŜI Issa (KOBAYASHI Issa).
Post lia esploro kaj konsidero finfine li deklaris jenan teorion pri Vera hajku".
Li demandis al multaj profesiaj hajkistoj pri sia ideo en Hajku-farado. Sed neniu respondis al li per klara opinio. Tial li verkis multajn librojn pri sia ideo kaj publikis.
La libronomo tre fama estas suba:
[japana] "Kire" no nai 17 moji ha (wa) Hajku de ha (wa) nai.
[esperanta] 17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku.
Mi ne estas profesia hajkisto sed nura hajku-amanto kun 5 jara lernanto de Hajku.
Mi renkontis al lian libron, kaj elkore konfirmis ke lia ideo tute ne estas erara.
Mi pensis prezenti lian libron al alilandanoj, por tio mi tradukis ĝin en Esperanto.
Sed la enhavo estas tre komplika kaj malfacila por simple klarigi ĝin.
Kaj plie mi ne estas supertuo de Espranto, bedaŭrinde.
Se vi havas konon pri japana lingvo kaj Hajku, supozante povus kompreni mian skribon.
Mi esperas vian komprenon pri "Vera Hajku", kaj atendas vian impreson.
Hajku estas unulinia poemo konsistanta el 17 silaboj kaj 'Kire'.
17 silaboj sen 'Kire' ne estas Hajku.
'Kire' estas la vivo de Hajku.