
Esperanta paĝo en la movado de EKS
(EKS = Esperanto-Kultivejo Sue en Japanio (Hukuoka-ken))
Mi prezentas al vi multajn dokumentojn pri mia movado per/por Esperanto.
Se vi havas intereson pri mia movado kaj Japanio, mi estas tre ĝoja.
Mi aktive defiis/as kiel internacia komuna lingvo Esperanto rolas interkonatiĝi reciproke, kvankam ni tute ne estas konatoj.
Mi elkore dankas vin legi dokumentojn, poste transsciigu ĝin al viaj karaj amikoj.
Fondis: 2024-06-01 HAŜIGUĈI Shigejuki (HASHIGUCHI Shigeyuki)
Uea-delegito de urbeto Sue-maĉi en Japanio.
Ĝisdatiga tago: 2026-05-19
01. Lernado 02. Vortaro 03. Libro 04. Leciono 05. Propono 06. Kunlaboro 07. Kontakto 08. Korespondo 09. Eventoj 10. Ekspozicio
21. Literaturo 22. Muziko 23. Elsendo 24. Vojaĝo
31. Kongreso 41. kariero 42. preentas mian urbeton "Sue-maĉi"
01. Lernado de Esperanto :
(1) Ekĝermo de Esperanto : http://www.dab.hi-ho.ne.jp/t-wata/moees/ [JPN]
(3) Digital Dialects [baza lernado] : https://www.digitaldialects.com/Esperanto.htm [ESP]
(7) Esperanto-konversacia klaso (La Esperanta Interparola Kurso "Linguaphone")
: http://esperas.info/index.php?lingvafono [ESP]
(8) Kurso de Esperanto 4 : http://kurso.com.br/ [multaj landlingvoj]
(9) Kurso de Esperanto (Mazi en Gondolando [1/18])
[You Tube] https://polyglotclub.com/language/esperanto/video/11033 [ESP]
02. Vortaro :
(3) Reta Vortaro : http://www.reta-vortaro.de/revo/ [ESP]
(4) PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) : http://vortaro.net/#bon [ESP]
(5) PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) : https://bertilow.com/pmeg/index.html [ESP]
(7) Tekstaro de Esperanto : https://www.tekstaro.com/ [ESP]
(8) Esperantaj vortoj, kiujn mi ne ŝatas uzi : https://gthmhk.gitlab.io/gthmhk/trmnr.html [JPN]
***(11) Simplaj vortoj kaj frazetoj por 3 landanoj (ĉino, japano kaj koreo) :
https://atomkonto.wixsite.com/esp-trilingvoj [ESP](PDF)
***(12) Semo-Plus (Esperanta-Japana Vortareto por lernantoj) :
https://atomkonto.wixsite.com/eojavortareto [ESP+JPN](PDF)
***(13) Esperanta-Franca vortareto : [ESP+FRA]
*** (11)(12)(13) faris Esperanto-Kultivejo Sue.
03-1. Libro :
(1) Privata Esperanta Biblioteko : https://atomkonto.wixsite.com/denshuusho/general-5 [ESP+JPN]
(2) Brajligitaj Libroj pri Esperanto : https://atomkonto.wixsite.com/brajligitaj-libroj [JPN]
(3) Eldonaĵoj pri Hiroŝima kaj Nagasaki : https://atomkonto.wixsite.com/genbaku [ESP+JPN]
03-2. Biografio :
(1) Vivo de Zamenhof :
[You Tube] https://www.youtube.com/watch?v=FJddYk1mqUI [ESP]
(2) Pupteatraĵo "Vivo de Zamenhofo" :
[You Tube] http://www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/10382604 [ESP]
04. Leciono :
1. "Esperanto-enkonduka kurso" en angla klaso de mezlernejoj.
Dum du jaroj, mi preszentis kaj instruis Esperwnton al ĉirkaŭ 2,300 lernantoj en 53 klasoj en 8 mezlernejoj. Samtempe, kun permeso de la lernejestro, mi okazigis "Esperanta Ekspozicio''-n (montris panelojn kaj librojn) en pluraj lernejoj. Mi ricevis honorarion (20 000 jenojn) pro instruado ekster lernejo, mi aĉetis tiom da libroj rilataj al Esperanto, kiom mi povis pagi per tiu mono, kaj donacis la librojn al la lernejaj bibliotekoj.
2. Pri internacia lingvo (komuna lingvo, popollingvo, mondlingvo) Esperanto-prova
lernado (senpagaj surlokaj lecionoj).
<Propono al mezlernejoj kaj alt-mezlernejoj okaze de la Kongreso de Esperantistoj en Kjuuŝuu>
Jen propono konigi al lernantoj de mezlernejoj kaj alt-mezlernejoj en la gubernio kie okazos la
Kongreso de Esperantistoj en Kjuuŝuu (Kyushu). Internacia lingvo Esperanto efektive ekzistas kaj estas efike uzata por internacia interkompreniĝo kaj interŝanĝo de opinioj kajinformoj. Mi daŭre proponis tiun planon en kvinjara periodo, sed bedaŭrinde ne naskiĝis peto de la lernejo.
05. Propono :
Mi aktive proponis por disvastigi Esneranton inter edukaj organizoj , alie al organozoj de Esperanto-Movado en Japanio. Kelkaj membroj de esperantistoj laboras en lernejoj (baza-, meza-, alt-meza-), sed insturui Esperanton al lernantoj en chiutagaj lecionoj, kiu estas tre malfacila sub la angla lingva instruado kiel chefa alialanda lingvo en Japanio.
(1) Mi sendis mian proponon pri la instruplanoj en novtempa periodo
al Ministerio de Edukado, Kulturo kaj Scienco en Japanio. Kompreneble la chefa temo estas enkonduki Esperanto-lernadon.
(2) Mi donacis esperantajn librojn al kelkaj mez-lernejoj
okaze de mia movado de sperta leciono.
(3) Mi kelkfoje proponis plibonigi movadon de esperantujo,
okaze de la kongreso de Japana Esperanto-Instituto kaj Kjuushuua Eesperanto-Ligo.
6. Kunlaboro :
Mi kolektis detalajn informojn pri tertremo en nia guberno, golfeto "Hakat-wan" por sciigi la okazajhon al alilandanoj.
La tertremo okazis je 10:53 en la 20a de marto (dimanĉo), 2005;
la intenso 7, ĉe 20 km nord-okcidenta maro de la urbo Hukuoka-ŝi.
Granda postskuo okazis en la 20a de aprilo je 06:11;
la intenso 5+, ĉe 15km de sud-orienta maro de ĉefsismocentro (20a de marto).
Post unu jaro ricevinte la permeson pri viziti la insuleton damaghita. Mi faris multajn fotojn.
Kaj mi analizis datumojn sur jhurnaloj.
01. Rubriko. ------------------------- Vortoj raportitaj en novaĵoj.
02. Skuoj. ---------------------------- Kiom da skuoj atakis la insulon kaj loĝantojn ?
03. Damaĝoj. ------------------------ Kiel damaĝis konstruaĵoj kaj vojoj ?
04. Loĝantoj. ------------------------ Kiel loĝantoj doloras ?
05. Lernejoj. ------------------------- Kiel kaj kiiam lernado komenciĝas ?
06. Socio. ---------------------------- Kiel socio reviviĝas el katastrofo ?
11. Subtenoj. ------------------------ Volontuloj aktive helpas.
12. Helpmonoj. --------------------- Subtena mono kaj donacita mono kolektiĝas.
21. Aliaj. ----------------------------- Aliaj aferoj.
22. Studoj. --------------------------- Diversaaj studooj pri tertremo.
23. Sistemoj. ------------------------ Sistemo por sekureca konfirmo sub la atako de tetremo.
7. Kontakto :
(1) Mi vojaĝis Ĉinion.
Mi havas hobion pri tuĉpentrado. Multaj pejzaĵoj en Ĉinio estas sufiĉe pitoreskaj, tial mi vojaĝis per trupo de komerca turisma kompanio. Tre fama loko estas Guilin en Ĉinio, kie loĝas unu esperantisto LU Jixin. Ni bonorde renkontiĝis en mia hotelo.
Mi resume raportas la belegajn lokojn kaj vidindejojn:
Kalkoŝtonaj montoj en Guilin (japana; 'Keirin') en Ĉinio, malvastaj ŝtuparkampoj en Longsheng (japana; 'Rjuuŝou'), rokfostaj kanjonoj en Zhangjiajie (japana; Ĉoukakai'), Yuanjiajie (japana; 'Enkakai') kaj Wulingyuan (japana; 'Burjougen').
Ĉiuj lokoj estas elektitaj kiel mondheredaĵoj en naturo.
(2) Mi kolektis fotojn de alilandaj esperantistoj.
Okaze de la 80a Kongreso de Esperantistoj en Kjuuŝuu, mi kolektis fotojn el alilandoj.
Ĉar La kongresa slogano estis "Ni interparolu Esperante en la urbo Dazaihu, la bazo de kulturo."
Mi faris etan ekspozicion pri fotoj el alilandaj lokaj esperantistoj.
Al ni sendis fotojn alialandaj esperantistoj de 47 landoj el 92.
8. Korespondado :
(1) 100 leteroj.
En la jaro1987, la centjariĝo de la liberigo de la internacia lingvo Esperanto en 1887, mi faris grandan sperton pri la interŝanĝo de leteroj kaj poŝtkartoj kun eksterlandaj esperantistoj kiuj uzas Esperanton. Verdire mi neniam renkontis tiujn eksterlandanoj ĝis tiam.
Ĉi tio estas persona rekordo, kiu montras al ĉiuj, kiel mirinde estas ke homoj en la tuta mondo kunhavas komunan lingvon, kaj ke ĉiu povas sperti ĝin uzante la internacian lingvon Esperanton.
Mi afiŝis kelkajn liniojn da pagitaj mesaĝoj al la sekcio ĉe artikolo "Korespondi deziras'' de la esperanto-revuo "El Popola Ĉinio'' kiu tiam estis eldonita en Ĉinio. Kaj mi planis sendi mesaĝojn al 100 personoj en ĉirkaŭ 30 landoj en jare, mi sukcesis ricevi bildkartojn de pli ol 100 eksterlandanoj.
9. Eventoj :
(1) Floraranĝo de urbanoj. Sub la permeso de administranto de floraranĝa ekspozicio mi fotis belajn florojn.
Tiu ĉi ekspozicio okazis en junio de 2011, en la urbo Hukuoka-ŝi (Fukuoka-shi). Multaj majstroj de floraranĝado montris siajn teknikojn per la nomoj de individuaj skoloj.
(2) Kaligrafio kaj skribarto. Sub la permeso de administranto de kaligrafia ekspozicio mi fotis interesajn kaligrafiojn.
Tiu ĉi ekspozicio okazis en aprilo de 2012, ĉe la urbo Hukuoka-ŝi (japana; Fukuoka-shi). Multaj amantoj kaj instruistoj de kaligrafio montris siajn skribaĵojn kiuj estas skribitaj per ĉefe molaj kanaoj.
(3) Festivalo "Hakata-Dontaku". Tiu ĉi festivalo ĉiujare okazas en la 3a, 4a kaj 5a de majo. Belaj kaj interesaj fotoj pri festo "Hakata-Dontaku".
Mi fotis subajn fotojn por prezenti japanan feston al alilandaj esperantistoj. Lastatempe multaj aliguberniaj homoj aliĝas al parado de "Hakata-Dontaku".
(4) Festovalo "Hakata-Gion-Jamkasa (Yamakasa)" estas unu el tri grandaj festivaloj en Hukuoka-ŝi(Fukuoka-shi). Ĉi evento 'Jamakasa' estas festivalo de urbanoj.
'Hakata' estas loka nomo de kvartalo, kiu prosperas en komerca areo. 'Jamakasa' okazas 15 tagojn, de la 1a ĝis la 15a de julio ĉiujara. Kolektiĝas de beboj ĝis maljunuloj. Multaj grupoj gaje kur-konkuras de la jaŝiro "Kuŝida-ĵinĵa(Kushida-zinzya)" ĝis la fora loko je 1.5km.
(5) La 102a Ceramika Bazaro (2005.04.29 - 05.05), Ĉiuj fotoj estas rezervitaj, neniu povas kopii ĝin. Multaj informoj kaj fotoj de temoj pri 11,12,13 kaj 14 baldaŭ aperos.
(6) Japanaj ceramikaĵoj (Porcelanaĵoj kaj Fajencaĵoj). Porcelanaĵo kaj Fajencaĵo. En Japanujo ekzistas multaj ceramikaĵoj nomataj de Yakimono en japana lingvo.
Ceramikaĵo signifas Porceranaĵo kaj Fajencaĵo, sekve ĝi montras intergradan nomon de Jakimono ("Yakimono"). Porceranaĵo estas produktita de pluvoro de ŝtono kaj Fajencaĵo de teraĵo. Por la bonkvalito tute ne estas permesita makuleto kaj formaĉeco, sed por fajencaĵo estas permesita makulego, eĉ krevaĵeto kaj ŝtoneto.
Oni admiras belkoloran bonformon de fajencaĵo, kontraŭ tio oni admiras kolorŝanĝon pro flamego kaj tordiĝeton pro varmego.
10. Ekspozicio :
(1) Interŝanĝo de 50 objektoj kun la Bolonja Esperanta Societo en Italio. [Poŝtooficejo].
(2) Monda Ekspozicio de Poŝtkartoj pri Jaktoj (Mondaj Ĉampionecoj pri Jaktoj de la Klaso Galinago). [Kreditunioj, bankoj, Konstraĵo de Komerca Ĉambro].
(3) Ĝemelurba interŝanĝo kun la urbo Meissen en Germanio. [Poŝtooficejo, Artmuzeo, Kultura Halo].
(4) Kovertoj, Poŝtmarkoj kaj Poŝtkartoj. [Poŝtooficejo].
(5) Esperanta Ekspozicio. [Agrikultura kooperativo, banko, gimnastikejo].
(6) Agada Raporto de la Centro por Trejnado de la Lingvo-Esperanto. [Japana Esperanto-Kongreso].
*** Ekspoziciaĵoj inkluzivas panelojn prezentantajn pri la lingvo Esperanto, kovertojn, poŝtkartojn kaj librojn. ***
21. Kunlaboro :
(1) Subteno por la disvastigaj kaj enkondukaj kursoj,
de la Nagasaka Esperanta Asocio. Disponigo de la broŝuro por la lingvopromocio de Esperanto "Esperanto: Pontlingvo" (eldonita de la Trejnejo de Esperanta Trejnado Sue) (aĉetita de FUKAHORI Joŝifumi, por uzi komencantaj kursoj, ktp.).
(2) Subtenode lernejo en la urbo Lomé, Togolando.
Li instruas Esperanton al infanoj en la lernejo (Instituto de Zamenhof; Lernejestro estas S-ro GBEGLO Koffi). Li alvokis amikojn tra la mondo por donaci Esperantajn librojn. Eĉ se libroj estus kolektitaj, vortaro estus necesa por lernado, do kun helpo de kunlaboranto kiu komprenas la francan (Mitsuko Mizuno). ŝi kreis la vortaron "Vortaretoeofa" (Esperanto/Franca), bazitan sur la redaktado de "La Semo de Esperanto" (supervidita de NUKINA Yoshitaka), kaj provizis la datumojn. Bedaŭrinde, la vortaro ne estis kreita ĉar ne ekzistas preseilo loka kondiĉo kaj ili ne povas aĉeti paperon.
Alie, ĉar ne ekzistis retejo enhavanta informojn pri la agadoj de la lernejo, mia organize "Esperanto-Denshujo Sue" faris kaj subtenis la retejon bazitan sur artikolo de preidanto GBEGLO Koffi.
(3) Infanedukadaj Organizoj en la Demokratia Respubliko Kongo.
En la Demokratia Respubliko Kongo, multaj infanoj luktis por vivteni sin pro la interna milito kaj vulkanaj erupcioj. Ekzistas klopodoj provizi edukadon por ĉi tiuj infanoj, kaj ekzistas instruistoj, kiuj uzas Esperanton kiel komunan lingvon. Ni provizis la datumojn por la vortaro "Vortaroeofa", kiu estis raportita en sekcio (2) supre.
Ĉar ĝi estas franclingva lando, kvankam ni provizis la vortarajn datumojn, ne ekzistas presistoj por presi ĝin, kaj la vortaro ne estis kreita ĉar la prioritato estas sendi la infanojn al lernejoj. Mi petis la Ambasadejon de la Demokratia Respubliko Kongo en Japanio subteni la presadon de la vortaro en Japanio kaj provizi financan helpon por sendi ĝin al Afriko, sed tio ne realiĝis.
(4) Kreado de retejo por subteni vidhandikapulojn.
Esplorante kiel vidhandikapuloj legas retpoŝtojn, mi eksciis valoran programon de "ESPTAPI", programaro por parolo-teksto kreita de S-ro JAMANO Toŝio de la Tojonaka Esperanta Asocio.
Mi ankaŭ foje subtenis S-ron JUNOKAŬA Mikio, akupunkturiston loĝantan en la gubernio Fukuoka (Prezidanto de la Esperanta Promocia Asocio).
Plue, S-ino LAN NGOC, vjetnama esperantisto (universitata profesorino pri la franca lingvo) vizitis nia gubernio Fukuoka-ken por inspekti japanajn instalaĵojn subtenantajn vidhandikapulojn kaj brajlajn bibliotekojn. Ŝi vizitis la Superan Lernejon por Blinduloj de Fukuoka (en urbo Dazaifu-ŝi) kaj observis klasojn kaj dormejojn.
(5) Ĝemelurboj.
a. La urbeto Arita-ĉou (Saga-prefektujo, Japanio) kaj la urbo Meissen (Germanio).
La Japana Esperanta Asocio ricevis informojn de S-ino Marianne DO'RNER, kiu loĝas en la urbo Coswig (apud Meissen), ke ŝi volas interŝanĝi kun esperantistoj en la urbeto Arita. JAMAZAKI Juuiĉi loĝanto en lagubernio Saga-ken, ricevis la petleteron pere de Japana Esperanto-Instituto (JEI), sed mi (HAŜIGUĈI Ŝigejuki), kiu tiutempe loĝis en la urbeto Karacu-ŝi kaj havis ŝatokupon aprezi ceramikaĵojn, transprenis la peton de la urbo Meissen.
Mi tuj sendis leteron al s-ino Marianne DO"RNER, kaj mi proponis okazigie ekspozicion pri Arita Ceramika Festivalo. Ŝia respondo baldaŭ alvenis al mi.
b. Por la 30-a Datreveno de la Ĝemelurba Interkonsento inter Bordozo (Bordeaux) kaj urbo Hukuoka-ŝi (Fukuoka-ŝi).
Kiam la loka ĵurnalo "Nishinippon Shimbun" raportis, ke la Urbestro de Hukuoka-ŝi vizitos Bordozo, mi serĉisesperantisto en tiu urbo per la Jarlibro de UEA kaj proponis okazigi fotekspozicion. Grupo de fotografiaj entuziasmuloj en nia gubernio provizis multajn grandformatajn kolorfotojn la nia projekto. Mi proponis al esperantisto en Bordozo ke post ekspozicio vi rajtas disdoni belegajn fotojn al volontuloj.
(6) Propono por Japana Vojaĝagentejo (Publika Korporacio, Japana Turisma Buroo (JTB)) pri Lernejaj Ekskursoj el Ĉinio.
En oktobro 2004, la loka ĵurnalo "Nishinippon Shimbun" publikigis anoncon de la JTB-filio Hukuoka pri la plano subteni lernejajn ekskursojn el proksima kaj najbara lando Ĉinio. Mi tuj vizitis oficejon de JTB por demandi pri la detaloj de ilia plano, sed dum la anonco, nur skiza plano estis havebla.
Mi eksciis el la novaĵartikolo, ke ili ankaŭ volis plani interŝanĝojn kun japanaj lernejoj, do mi proponis uzi Esperanton kiel komuna lingvo, internacian lingvon, kaj transdonis la koncernajn materialojn al la respondeculo.
En februaro 2005, kiam mi demandis pri la progreso, oni diris al mi, ke JTB ankoraŭ ne estas preta, kaj bedaŭrinde, la plano estis nuligita.
22. Muziko :
Mi prezentis kelkajn melodiojn kiuj estas famekonataj al multaj esperantistoj; (La Espero kaj La Tagiĝo, "esperanto estas la lingvo por ni", "Esperanto", "Ĉu vi volas danci?"). Alie, "Japanaj Kantoj en Esperanto" (Ĉambro de Beltono, s-ro JAMADA Tadaŝi), kaj KD kun esperante tradukitaj kantoj luditaj per akordiono de S-ro TANAKA Teiiĉi.
23. Elsendo :
(1) Monda Interreta Dissendado (esperanta retradio, Radio en Esperanto).
(2) Intervjuoj - interreta radio (CRI Online, EPĈ).
24. Vojagho :
a. "Memoraĵo pri Esperanta Vvojaĝo (58 Tagoj)" (94a UK/PK) sur ĝenerala blogo per japana lingvo.
Ĉi tiu memoraĵo estis kreita por prezenti Esperanton al homoj ekster la Esperanta Komunumo post partopreno en la Universala Kongreso okazinta en Bialitstock,
Pollando, en 2009.
b. "Esperanto-Vojaĝo" (2009, 94a UK/PK) sur TTT-paĝo per japana lingvo.
Ĉi tiu estas la retpaĝa versio kiu havas multajn fotojn.
c. "Sola Vojaĝo en Esperanto" (Uzante Pasporta Servo) sur TTT-paĝo per Esperanto-Lingvo.
Ĉi tiu estas la Esperanta versio.
Centra Eŭropo (94a UK/PK); 24-a de junio 2009 - 20-a de aŭgusto 2009 (58 tagoj).
d. Turneo de la pitoreska loko de tuĉpentrado "Hangzhou" kaj la monto "Wulingyuan" en Ĉinio
"Hangzhou", kiel prezentita en inkpentraĵoj, estis inkludita en la itinero, kaj mi volas iripor renkonti esperantiston en "Hangzhou".
31. Kongreso :
(1) La 87a Kongreso de Esperantistoj en Kjuŝu. Slogano : Ni ĝuu Esperanton kutime !
Loka rondo de kongreso-preparo (substanca aranĝanto) : Nagasaki-Esperanto-Societo.
Mi (HAŜIGUĈI Ŝigejuki en Esperanto-Kultivejo Sue) faris ĉi tiun ttt-paĝon laŭ mia propra impreso.
(2) Mia raporto pri La 93a Japana Esperanto-Kongreso. Slogano : El la jarcento al nova evoluo.
(3) La 100a Japana Esperanto-Kongreso. Slogano : Esperanto ligas homajn korojn --- de la pli ol 100-jara historio al estonteco.
(4) La 92a Universala Kongreso en Japanio (2007/08/04-11). Kongresa Temo de la 92a UK : Okcidento en Oriento; akcepto kaj rezisto.
(5) Esperanto Vojaĝado (2009). Esperanto-Vojaĝo en Meza Eŭropo (per Pasporta Servo, 94a UK/PK) per japana lingvo.
Jen la rakonto pri 67-jaraĝa viro, kiu vojaĝis sola dum du monatoj, vizitante 18 homojn en 10 landoj, kiujn mi neniam antaŭe renkontis.
Mi uzis proksimume 1 500 fotojn el pli ol 3 000 por krei memoraĵon de ĉirkaŭ 400 paĝoj.
(6) Esperanto-Vojaĝo per Pasporta Servo (58 tagoj) per esaperanta lingvo.
Detala raporto de solvojaĝo 58 tagojn pri la 94a Universala Kongreso de Esperanto.
41. Kariero :
(1) Mia Esperanta Historio. Detala movado de unu-homo (mi) kiu ne kompprenas alilandajn lingvojn.
Mia detala movado same kiel tagolodo pri Esperanto estas legebla.
(2) Privata-Literaturo: (hajko, poezio, tankao, noveloj, romanoj, eseoj).
(3) Hobioj: (muziko, pentrado, Noo-ĉantado, sportoj, belartoj, ceramiko, antikvaĵoj, esperanto).
42. Prezentas mian urbeton "SUE-maĉi" ('Sue-machi'): [ 811-2114 Japanio, Hukuoka-ken, Kasuja-gun ]