Informoj.
La origino de Dontaku.
Ĝi devenas el 'Hakata-Macubajaŝi' kiu estas malnovtempa popola evento de tiu ĉi urbo
Hukuoka-ŝi (Fukuoka-shi) en Japanio.
Ĝi komenciĝis en la jaro 1179 kaj estis malpermesita en la epoko 'Meiĵi-ĵidai'.
Por la revivigo oni uzis la nomon 'Dontaku' kiu devenas de la vorto nederlanda 'Zondag' kiu signifas ferion.
Origine, la epokon 'Heian-ĵidai' ĉe la palaco de Kjouto-Suverenejo (japana; Kjoto-gosho)
okaziĝis omaĝevento, poste ĝin akceptis lokaj bienuloj. En malnova dokumento (antaŭ 400 jaroj) troviĝas ke al feŭdestro KOBAJAKAŬA (KOBAYAKAWA) Hideaki omaĝe vizitis urbanoj en la loko 'Hakata' per 'Macubajaŝi'.
Poste en la epoko de feŭdestro KURODA ekzistis kastelurbo 'Hukuoka' kaj por loĝantaurbo,
'Hakata' dum 270 jaroj. Sekve daŭris bona rilato en du hierarkioj. En 1938 novregistara organizo ĉesigis la eventon.
En majo de 1946 ekzistis du festoj 'Macu-bajaŝi' kaj 'Dontaku'. Uzinte paperon faris surmetaĵon 'Kata-goromo', pendigis de kolo ĉevalforman faraĵon farita de paperoj, kaj ludis muikilojn 'Ŝamisen' kaj 'Taiko' (Tamburoj), poste paradis en la urbo ruboplena. La konduto donis grandan kuraĝon al popoloj kaj kontribuis al revivigho.
En 1962 'Dontaku' kreskis al festo 'Hakata-Dontaku-Minato-Macuri' de tutaj urbanoj en
Hukuoka-ŝi. En la jaro 2005 estas la 44a festivalo, en kiu ĉirkaŭ 580 grupoj aŭ trupoj
partoprenis. Lastatempe spektantoj al 'Dontaku' estas 2 milionoj da homoj dum 3 tagoj en
ora semajno, kaj 'Dontaku' progresis unu el la plej famaj festoj en Japanio.
De maljunuloj ĝis infanoj (eĉ beboj) en siaj ŝatataj vestaĵoj frapante 'Ŝamoji'
(Rizkuleregoj) paradas centra parto de la urbo, kaj prezentas dancojn (japanastilaj aŭ modernaj) aŭ muzikojn (lude aŭ kanante) sur la diversaj podioj aŭ en liberajaj placoj. Dum ĉi unu semajno tuto de urbo kaj urbanoj pompe tumultiĝas sub la koloro de 'Dontaku'.
Hakata-Macuribajaŝi.
Ĝi konsistas de 4 trupoj; Dio 'Huku-ĵin', Dio 'Ebisu', Dio
'Daikoku' kaj infanoj 'Ĉigo', kaj okazas en malfera parado por cirkuli en la urbo.

Dio 'Huku-ĵin' kostumiĝas bazite de dio 'Hukurokuĵu', la kapo estas longa, la vizaĝo estas 'Huku-ĵin', la vestaĵo estas flava silka vestaĵo sur blanka vestaĵo.
En mano troviĝas ĉinforma ventumilo. Rajdas sur ĉevalo.

Dio 'Ebisu' estas rara paro de geedzoj. Vira 'Ebisu' surmetas sur sia kapo korvaĉapon kaj prenas maskon de 'Ebisu', kaj en dekstra mano troviĝas fiŝkano, en maldekstra mano portas grandan pagron, kaj la vestaĵo estas mallong-brakan vestaĵon 'Haori'. Rajdas ĉevalon.
Ina 'Ebisu' surmetas sur sia kapo kronon 'Ten-kanmuru', kaj en maldekstra mano portas jaspon. Vestoĝas ruĝcolora pantarono japaneska 'Hakama'. Kaj rajdas ĉevalon.

Dio 'Daikoku' signifas ĝojon de granda rikolto en terkulturado. 'Daikoku' portas silkan kapkovraĵo n flavan, kaj surmetas sur vizaĝo per masko de 'Daikoku'.
Kaj surmetas damaskan vestajhon kaj blakan hakama-on. Alie en mano maleton ŝprucebla monojn. Rajdas sur ĉevalon kiu portas ambaŭflanke rizpajlsakojn.

'Ĉigo' estas knabinoj kaj ili portas kronon 'Ten-kanmuri' kaj surmetas pordancan vestaĵon skarlatan. Ili staradas sur podieto, kiun oni tirante paradas.
Ĉe la deciditaj lokoj atendas ilin grupo por kanti utajon (japana; Ĝi-utai) kaj ludi tambretojn japanajn (japana; Cuzumi). Ilin akompanas maturuloj.
Vortoj.
[ Issoku-Ippon ] = Bonveniganto por la procesio de 'Macu-bajashi' preparas ĝin kiel gratul-esprimo. Ĝi konsistas de unu fakso de difinita papero en japaneska mezuro kaj unu ventumilo blanka. Kaj bonveniganto donas ĝin sur tributujo ligne farita por japaneska celebrado.
[ Iki na Surase ] = Oni vetas renversitan 'kimono'-n aw 'Haori'-n (kiun oni vestas sur 'Kimono'), sekve ĝi ŝanĝiĝas en vestaĵo de 'Dontaku' kion oni heredis de malnova tempo.
Ja aperas vera kaj bela eleganteco de 'Hakatakko' (urbanoj en Hakata).
[ Originalo de la vorto 'Dontaku' ] = Ĝi devenas de la Nederlanda vorto "ZONDAG" (ferio). Ĝis nun oni uzas 'Han-don' (esperanta; duontaga ferio) signifas duonon de 'ZONDAG'. Tiu ĉi vorto floris en multaj lokoj, poste fariĝis en dialekto. En Hakata ĉi vorto gajnis la nomon de festo 'Dontaku'.
[ Kial 'Ŝamoĵi' ? ] = Malnovan tempon iu procesio de 'Macu-bajaŝi' preteriris antaŭ la komercista domo, dommastrino kiu aranĝanta vespermanĝon, sentis gajan atmosferon pro bela muziko. Batante riz-luleregojn ŝi aliĝis al la procesio.
[ Go-ĉisou (Hakata dialekto; Gocusou) ] = La frandaĵoj por regali trupo de 'Dontaku' estas malvarma sakeo (japana; Hija-zake) kaj sekloligo (japana; surume), muelaĵo de la blankan viandon de fiŝo (japana; kamaboko), knedita batato (japana; imo-kinton), platkuko (japana; senbei), somera oranĝo (japana; nacu-mikan) kaj tiel plu, kiuj estas aranĝitaj ĝis nun de malnova tempo.
Trupanoj de 'Dontaku' vizitas ne por manĝado sed prezenti siajn memlaŭdotajn karaktezizajn artojn. Post trinko per nur unu pokalo de sakeo kaj manĝo de iom da frandaĵo, ili tuj vizitas al sekvonta domo. Tial ne bezonas luksa frandaĵo al trupanoj. La servo havas zorgo pri nesinkiĝo pro sojo (japana; shouju) aŭ miso-supo (japana; miso-shiru).
[ Azukari ] = La banbua brancho kun folioj (japana; sasa) ligita difinitan paperon sur kiu estas skribita ruĝan vorton 'noshi' (kiu signifas simbolon de gratulo). La ago montras ke akceptanto deponas la animon de gratul-vizitinto. Oni preparas multajn banbuojn kaj donas unu banbuon al individuaj trupanoj. Ja estas eleganta tiu kiu portas 'Azukari'-n en sia kolumo ĉe dorso.
Historio.
La skizo de historio pri 'Hakata-Dontaku'.
1179 --- Aperis onidiro pri la komenco de 'Hakata-Dontaku'.
--- En la 15a de januaro okazis 'Macu-bajaŝi' ĉe la loko 'Hakata' (libro 'Ĉikuzen-no-kuni zoku-huzoki': vertita de KAIBARA Ekken.)
1539 --- En Ĉina libro 'Seki-tei haĉi-tou-ki' ekzistas frazo 'Urbanoj de 'Hakata' per 'Macu-bajaŝi' adiaŭis senditojn el Ĉinio.
1585 --- Divido de urbo 'Hakata' estis permesita de TOJATOMI Hidejoŝi. (Naskiĝo de urb-kvartaro (japana; Maĉi-nagare)).
1595 --- Loka feŭdestro 'Ĉuu-nagon-Kjou' (KOBAJAKAŬA Hideaki) ĉe la kastelo Naĵima-ĵou okazigis 'Hakata-macu-bajaŝi'-n Feliĉa-dio 'Ebisu' ktp. festis gratulon tiel kiel novjaro. Rekompence de tio ricevis 50-kan (japana monunuo antikva)".