informo-39 : Vera Haiku (Tradicia Japana Haiku).
1. Vera Haiku (Tradicia haiku), volumo-01
https://atomkonto.wixsite.com/verahajkuvol01
2. Vera Haiku (Tradicia haiku), volumo-02
https://atomkonto.wixsite.com/verahajkuvol02
Multaj homoj en la mondo probable scias la vorton "Haiku" en japana lingvo.
Kaj kelk-procentoj da homoj scios tion, "Haiku" estas la plej mallonga literaturo en la mondo. Sed multaj homoj inkluzive de japanaj haiku-amantoj ne komprenas,
"Kio estas Vera Haiku".
Plue ekzistas grava plobremo, eĉ nuntempaj haikistoj (profesiaj Haiku-verkantoj) ankaŭ malsufiĉe konas la esencon.
Nuntempe oni ordinare diras ke la faktoro de "krei Haiku" estas 17 silaboj kaj sezonvorto. Sed haikisto S-ro ŜIMIZU Kjouga (SHIMIZU Kyoga) pensis, ĉu ĝi estas vera faktoro?
Kio estas la decidinda faktoro en la kreado de Haiku?
Kio determinas la kreadon de Haiku?
Kio estas la bazo por nomi ĝin Haiku?
Mi esperante tradukis japanan libron de S-ro ŜIMIZU Kjouga, la volumo estas granda kaj la enhavo estas konfuzigha. Sed atente legis chi dokumenton tiu kiu komprenos la veran etoson de "Japana Haiku", tiel mi kredas.