Vojaĝo al Guilin en Ĉinio
(por viziti esperantiston en Hangzhou kaj riveron por tuĉpentrado)
(2007-05) : Vojaĝo al Guilin (kaj Longsheng, Li-rivero, Zhangjiajie, Yuanjiajie, Wulingyuan).
Mi turisme vojaĝis al suda parto de Ĉinio dum 6 tagoj
(2007-04-03, 04, 05, 06, 07, 08).
Turisma vojaĝ-kompanio estis "Hankjuu-Trafika-Kompanio (japana; 'Hankjuu-koucuukouŝa')".
La nombro de nia karavano estis 19, kaj multaj estis maljunuloj kaj nejunuloj; de 40 ĝis 80 jaraĝuloj.
La sumo de mia elspezo estis ĉirkaŭ 150mil enoj. La itinero estis sekvaj informoj:
04-03 (per aviadilo) de Hukuoka al Kantono (japana;
'Kouŝuu'), al Guilin (japana; 'Keirin') [Guilin Plaza
Hotelo].
04-04 (per aŭtobuso) de Guilin al ŝtuparkampoj (japana;
'tanada') de Longsheng (japana; 'Rjuuŝou') [Guilin
Plaza Hotelo].
04-05 (per ŝipo) de Guilin al Li-rivero (japana; 'Ri-kou') (nokta
trajno).
04-05 (per nokta trajno) de Guilin al Zhangjiajie (japana;
Ĉoukakai') [en trajno].
04-06 (per buso, lifto kaj kablotramo) de Zhangjiajie al
Yuanjiajie (japana; 'Enkakai') [Xiangdian Internacia
Hotelo].
04-07 (per buso kaj kablotramo) de Zhangjiajie al Wulingyuan
(japana; 'Burjougen').
04-07 (per buso) de Zhangjiajie al Kantono [Dong Fang
Hotelo].
04-08 (per aviadilo) de Kantono al Hukuoka.
Simpla resumo :
Mi resume raportas la belegajn lokojn kaj vidindejojn:
Kalkoŝtonaj montoj en Guilin (japana; 'Keirin') en Ĉinio, malvastaj ŝtuparkampoj en Longsheng (japana; 'Rjuuŝou'), rokfostaj kanjonoj en Zhangjiajie (japana; Ĉoukakai'), Yuanjiajie (japana; 'Enkakai') kaj Wulingyuan (japana; 'Burjougen').
Ĉiuj lokoj estas elektitaj kiel mondheredaĵoj en naturo.